|
Raporto pri la festivalo "Artoj & Lingvoj" el vidpunkto de unu el la organizintoj
De la 29a de Julio gxis la 5a de Auxgusto 2001 okazis en Strasburgo la 57a Internacia Junulara Kongreso, je kies fino estis programita festivalo pri lingvoj kaj pri strataj artoj malfermita al cxiuj, tiel bone al partoprenantoj de la Kongreso, kiel al Strasburgaj kaj cxirkauxajxaj logxantoj... Tiu projekto de festivalo estis jam komencita de pli ol unu jaro kaj duono, sed nur de kelkaj semajnoj ties organizantoj pli multe aktivis surloke.
Do komence de Auxgusto, oni povis diri ke cxiu Strasburga logxanto okaze auxdis paroli pri la festivalo "Artoj k. Lingvoj" (organizita de iu asocio "JEFO" kun la subteno de la urbo Strasburgo kaj de la provinca konsilio). Kaj tiun bonan dissendadon de la informo ni sxuldas al nia afisxado, kiu donigis al ni multajn gratulojn (multaj homoj diris al ni, ke niaj belaj kvarkoloraj afisxoj flav-blu-rugx-verdaj estis bone lokitaj kaj bone videblaj en la urbo), sed preskaux kauxzis al ni timojn (kvankam ni provis maximume eviti la senpermesan afisxadon kaj fari cxion "laux la reguloj", iuj el niaj afisxoj ektrovigxis en lokoj normale malpermesitaj de la urbaj instancoj...)
Sed tiu afisxado postulis al ni laboron : koncerne min, tri plenaj tagoj de marsxado tra Strasburgo por proponi la afisxon al cxiuj komercistoj ; poste, de la komenco de la Kongreso, skipeto trapasis tri noktojn traveturi la urbon por pendigi afisxojn al cxiuj trafiklampoj kaj al cxiuj stratrandaj arboj. Tauxgas cxi tie danki Bryan, juna usonano tiutempe en Euxropa trairado, kiu sxargxis sin per tiuj pendigotaj afisxoj kaj per prizorgo de la noktaj skipoj, kaj ankaux Kim, dana kantisto de la grupo Esperanto-Desperado, kiu estas profesie afisxisto, kaj kiu konsentis doni al ni valoran helpon, kvankam li ferias.
Nu, post informado de l'publiko necesis festivalon. Kaj ankaux tie malfacilajxoj ne mankis. Unue, monaton antauxe, kiam nia programo formigxis kaj nia antauxvida bugxeto ekantauxvideblis, ni havis subitan "ondon" da masaj nuligoj de la artistoj, kiuj ne plu povis veni devigante min refari la programon cxiun tagon (kun la timo fine havi nenion la festivalan tagon). Mi silentas pri diversaj aliaj lastminutaj turmentajxetoj kaj neantauxvideblajxoj kutimaj por cxiuj organizadoj de tiaj okazajxoj (cxefe se temas pri unua fojo !).
Nia dua timo estis la vetero, des pli ke la denelonga evento pri la Parko de Pourtalès (ventego faligis 70-tunan arbon mortigante 12 homojn) povis timigi nin pri lastminuta malpermeso de la urbestrejo. La festivalo okazis la 3an k. 4an de Auxgusto 2001. Dum la tuta kongresa semajno, de la 29a de Julio gxis la 3a de Auxgusto, kaj ankaux dum la 2 antauxaj semajnoj, la vetero sur Strasburgo estis pli ol suna kun nekredebla varmo (kiu sekvis acxan veteron komence de Julio). La vendredon 3an de Auxgusto matene, kiam mi iris je la 6a k. duono kun kelkaj bonvolemuloj en Citadelan Parkon por helpi pri la muntado de la kamiona scenejo kaj de la tendoj, tiam pluvis ! Ho, ne tro acxe, sed dum la tuta mateno ni estis kovrita per griza cxielo, kiu donis al ni kelkajn mallongajn pluvetojn...
Dum la posttagmezo, preskaux neniu plibonigxo ; sed cxar Pol Denis kaj mi devis fari stratajn spektaklojn en la urbocentro (li en klauxno kaj mi en Arlekeno), kaj cxar la pluvo sxajnis kvietigxi de unu aux du horoj, ni foriris cxirkaux la 16a-17a, jam kostumitaj en la veturilo cele povi ekludi plej frue (imagu la vizagxon de la preterpasantoj vidantaj klauxnon kaj arlekenon cxe la stirrado de auxto markita "Esperanto"...) Sed, alveninte la urbocentron, tiam repluvis : tio devigis nin atendi en la veturilo cxar niaj kostumoj, maskoj kaj sxminkoj ne povis elteni la "pluvelprovon", malgraux la surloka acxeto de mi de pluvumbrelo. Post duonhoro da atendo kun sencxesa pluvo, ni decidis reiri al la Citadela Parko (kiu estas iom ekster la urbocentro), kie jam estis iom da publiko kaj kovritaj ejoj por ludi.
Reveninte surloken iom antaux la 18a, horo, je kioma estis komenconta la unua koncerto, mi rimarkis, ke estis kelkaj problemetoj : la grupo "Kore" jxus ekregulis sian sonon, kaj nia sonteknikisto Jean-Christian Hackenschmidt (kiu ankaux indas je mulnombraj dankoj pro lia subteno kaj helpo laux la dauxro de nia ambicia projekto) decidis, ke la 4 aliaj grupoj ne rajtos fari siajn reguladojn, se oni ne volas komenci la koncerton je la 22a anstataux la 18a (tiun malfruon sxuldis la urbestrejo, kiu provizis al ni elektron nur en la posttagmezo dum ni bezonus gxin ekde la mateno !)
Do, cirkaux je la 18a30, la unua koncerto komencigxis kun Christophe Voltz kaj lia grupo "Mischung", loka ne-Esperanta grupo, kiu kantas en la franca kaj la elzaca. Kaj kun gxi surprize alvenis neatendita suno, kiun ni ankoraux neniam vidis dum la tago ! Post ekludo de tiu grupo, la tuta vespero disvolvigxis senprobleme. Post "Mischung", Philippe Rieunau kaj mi (la du cxefaj organizantoj de la festivalo) elparolis dulingvan akceptovorteton france-Esperante kiel malfermo de la vespero kaj de la festivalo.
Sekve alvenis la pola "alternativa" rokgrupo "Krio de Morto", kiu kantas en Esperanto kaj en la pola, kostumitaj kaj sminkitaj en spektaklo, kiu aspektas preskaux kiel teatrajxo. Poste, estis vico de alia loka grupo, Swan Dive, kiu cxefe kantas en la angla. Poste estis la koncerto de la grupo "Kore" el Nantes, kies produktado pri roko en Esperanto ekkonigxas el la Esperantlingvaj medioj. Kaj fine, por tiu vendreda vespero, laste sed ne plej malmulte, la nun fama "Solotronik", kies elektronika muziko en Esperanto, la araba, la angla, la hispana, kaj ankaux en Klingon kaj Vulkan (ambaux lingvoj de famega televidserio "Star Trek") transpasis la limon de la Esperantaj medioj en gxia lando, donigante al gxi artikolojn en grandaj naciaj tagaj gazetoj kiel "El Mundo" aux "Diaro 16".
Post tiu muzikplena vespero, estis horo malmunti la sonan materialon kaj enlitigxi en la junulgastejo antaux morgauxo ne malpli movplena...
Efektive, kiel min jam anoncis, la morgauxo havis sian kvanton da neantauxvideblajxetoj. Tamen la tago bone komencigxis kun vekigxo cxirkaux la 8a-9a, kun sxajne bela cxielo. Mi pretigis min foriri por nova provo de spektaklo kun Pol Denis en la urbocentro, kie ni estis programitaj ekde la 10a. La cxielo estis tiel bela, ke mi hezitis dum momento kunporti mian umbrelon hieraux acxetitan.
Je la 10a ankaux, en Citadela Parko, aliaj spektakloj estis hortabeligitaj. Antaux foriri el la gastejo, mi zorge rediris al la respondeculoj de tiuj spektakloj iri al la Parkon je la horoj indikataj cxe la programo. Sed, unua neatendajxo, je kvin antaux la 10a proksimume, oni anoncis al mi, ke mi devas akompani la respondeculinon de la kaligrafia ateliero en vendejon, cxar sxi ne ankoraux havis tempon acxeti la materialon de sxi bezonatan.
Ni do foriris por vendejumi en bazarego ege for de Strasburgo, kun multaj homoj cxe la kasoj... Kaj kiam ni eliras el la magazeno jam je la 11a, tiam pluvegas. Oni vokis min per posxtelefono plurfoje de la festivalejo por diri al mi, ke estas nur 3 spektantoj sub umbrelo, ke estas neniu festivalrespondeculo surloke, kaj ke la sonteknikistoj ne scias, cxu ili devas aux ne nuligi la spektaklojn pro la riveregeca pluvo. Malfelicxe, ni ne povis urgxe reiri, cxar ni ne trovis cxion en la bazarego kaj ankoraux ceteris al ni acxeti plurajn aferojn en la urbocentro (Notu bone : urbocentro egalas malbona cirkulplano por veturiloj kaj seriaj trafikproblemoj.)
Fine ni nur alvenis je la 13a (!) en Parkon, kie mi trovas "dezerton" kun grandaj flakoj, kiuj malebligis la aliron al la tendoj de la lingvokursoj. Nura vivsigno : kelkaj jxonglistoj kaj jxonglistinoj, kiuj okupis la scenejon, kiu ne plu estis uzata. Mi tuj trafiris la 2 sonteknikistojn : ni faris finsumon de la mateno kaj lastminute resxangxis la programon de la sabata posttagmezo (cxiu grupo rajtis dufoje ludi tiun tagon : ili nur ludos po unu fojo kaj cxiuj spektakloj okazos inter la 15a kaj la 19a.)
La vetero iom plibeligxis (grizacxa cxielo, sed ne plu pluvis) kaj gxi fakte restis tiel gxis la vespero. Tiun sabaton la festivalo haltis matene (pro pluvo) malmulte post sia komencigxo. La "masxino" nur ekfunkciis je la 14a kun la lingvofestivalo, kiu sinsekvigis cxiujn aliajn spektaklojn dum la posttagmezo.
Pri la lingvofestivalo tauxgas precizigi du aux tri aferojn : la organizo pri tiu tuta lingva festivalparto nur komencigxis vere kelkajn tagojn antauxe (tiel estas : cxiuj "lingvinstruistoj" kaj la tradukistoj de Esperanto al la franca estis trovitaj surloke el la kongrespartoprenantoj.) Kaj malgraux tiu mallonga dauxro, tiun organizon majstre prizorgis Frederik (el Danio), Sonia (el Serbio) kaj Danil (el Cxuvasxio), kiuj indas je grandaj gratuloj. En nura posttagmezo ili sukcesis proponi cxirkaux 30 diversajn lingvojn el la tuta mondo. Plejofte denaska parolanto de iu lingvo instruis la bazojn de la lingvo kaj prezentis la kulturon ligitan al gxi, poste interpretisto tradukis de Esperanto al la franca por la ne-Esperantaj spektantoj.
Cxefe ili reekfunkciigis la "masxinon", kaj tiu lingvoparto sxajne havis certan sukceson cxe la publiko. Mi mem ne havis tempon partopreni unu el tiuj lingvokursoj (kvankam mi arde deziris tion), sed, kiam mi preterpasis unu el la tendoj, mi ofte auxdis la spektantojn lernantojn aplauxdi la instruiston fine de la kurso !
Koncerne min tiun sabaton mi definitive devis rezigni pri mia arlekena stratoteatrajxo, tiom multaj estis la taskoj de organizo kaj de rilato kun la teknikistoj kaj la artistoj (pro la matenaj veteraj neatendajxoj, kiuj sxangxigis cxion.) Do, post kiam la lingvofestivalo relancxis la procezon kaj, post kiam la spektantoj ekalvenis (la cxefa maso de la kongrespartoprenantoj alvenis cxirkaux la 14a), cxio okazis preskaux kiel ni deziris.
La spektakloj komencigxis per la auxstrala grupo Penny kaj Jon el "Velado", kiuj kantis al ni kelkajn kvietajn kantojn en la angla kaj en Esperanto. Samtempe Hans-Peter Bartos prezentis al ni en alia loko de la Parko internaciajn dancojn, kiujn li pretigis kun kelkaj aliaj kongrespartoprenantoj. Sur la scenejo la serba grupo "A Priori" sekvis "Velado" tiufoje kun "World Music". Dum "A Priori" okupis la scenejon, oni povis vidi en diversaj aliaj lokoj de la Parko plurajn spektaklojn disvolvigxi samtempe : unuflanke tradiciaj serbaj kantoj kaj dancoj de la folklora grupo "KUD Mladost", aliflanke la ridiga dancospektaklo de la dana Kim J. Henriksen (kiun oni kutime retrovas sursceneje kiel kantiston en la grupo Esperanto-Desperado, kiu ludis kelkajn tagojn antauxe en la kongreso mem), sekvita de la mimspektaklo de Flavie Audibert. Pol Denis siaflanke rekuragxigxis kaj resurmetis sian klauxnan kostumon por malkovrigi al la promenantoj de la Parko la rolulon Larry Danto (estas la nomo de la klauxno).
Intertempe sursceneje inter du spektakloj la juna kazakha dancistino Elena Aleksejenko venis prezenti al ni en popolkostumo dancon el sia lando, kiu ege placxis al la publiko. Poste la treatrotrupo Démodocos [Demodokos] prezentis al ni adapton de la fama teatrajxo "La Persoj" de Eschyle [esxil] : tiu trupo unika en Francio, kiu kantas kaj dancas en la malnovgreka kun enmetajxoj en la franca (tamen skanditaj laux la ritmo de la tradicia greka versarangxo), unuavide surprizigis la spektantojn, kiuj ege rapide cxarmigxis pri la sono de la Homera lingvo. Post Démodocos, Helena Melnikova kantis rusajn popolajn kantojn akompanante sin per gitaro. Fine dua danco (en alia tradicia popolkostumo malsama de la unua) de Elena Aleksejenko oficiale finis la festivalon proksimume je la 20a, sabaton vespere.
Koncerne la budojn, ili instaligxis suficxe malfrue (cxirkaux la 16a) sed havis sian atenditan efekton. Unue ni devas multe danki la lokan asocion "Alsace-Canada", kiu prizorgis la trinkbudon (kaj ankaux la mangxadon de la artistoj kaj de la organizantoj) dum la tuta dauxro de la festivalo (mi estas des pli dankema al tiu asocio, ke, por la anekdoto, gxia prezidanto ofertis al mi unu el siaj paroj de sxuoj kompatante min pro mia nura sxuparo, kiun mi kunportis en Strasburgo kaj, kiu servis al mi tramarsxi la Strasburgajn stratojn dum 3 semajnoj tiel, ke ili estis komplete malkudritaj kaj donis al mi aspekton de trampo.) Tiuokaze la asocio Alsace-Canada instalis flanke de sia kamiona trinkbudo ekspozicion, kiu prezentis la asocion. Ankaux estis la informbudo pri Esperanto (tenata de kelkaj kongresaj bonvolemuloj) kaj la vendobudo pri Esperantaj kodiskoj (estis la budo de Flo, kiu multe helpis nin dum tiu festivalo), kiuj cxeestis kaj vendredon vespere, kaj sabaton posttagmeze.
Sabaton posttagmeze, cxirkaux la 16a, ankaux la sxminkbudo por infanoj kaj la kaligrafibudo ekfunkciis. Céline, Gaël kaj Estelle okupigxis dum la tuta posttagmezo sxminki cxiujn infanojn, kiuj tion deziris, kio donis al la festivalo certan etoson kun cxiuj tiuj buntaj vizagxoj. Ankaux la kaligrafia ateliero gajigis la Parkon : laux ekzemploj de la auxtralino Penny Vos, spektantoj pendigis vortojn en sia lingvo kaj en bela skribmaniero al unu el la Citadelaj muroj. Fine, mi konservis la plej bonan por la fino : la vendredan vesperon promenante en la festivalejo mi vidis fotekspozicion. Mi diris al mi : "Nu ? mi ne memoras, ke ni programis fotekspozicion..." Proksimigxante al gxi, mi ekkonis Etienne Arondel. Li klarigis al mi, ke li vidis niajn afisxojn kaj memstare decidis veni. Mi trovis tiun iniciaton bonega ! Kelkajn semajnojn post la festivalo mi eksciis, ke tiu sama Etienne Arondel jam pasis en televido por prezenti la principon de sia asocio Pim Pam Poom, kiu estas fari ian aron de netempecaj portretoj fotante en pentrajxa kadro cxiujn homojn, kiuj tion deziris, kun ornamajxo aldonota per komputilo por la fina foto. Etienne Arondel do revenis sabaton posttagmeze (li ne longe restis la hierauxon, cxar nokto rapide venis), kiam li povis foti multnombrajn festivalajn vizitantojn.
Koncerne min, tiu sabata tago estis tre malfacila (pli multe ol la hierauxo, mi ecx dirus) : krom la diversaj matenaj neantauxvideblajxetoj, dum la tuta posttagmezo mi ricevis la diversajn riprocxojn de la artistoj (ne de cxiuj, felicxe !), kiuj ne komprenis, kial ili nur ludis po unu fojo anstataux du, kiuj rifuzis ludi ie alie ol la scenejo aux samtempe kun alia grupo, ktp. Aldonendas al tio la lastminutaj sxangxoj kun la teknikistoj, la problemoj pri materialo, kiu ne funkciis aux mankis (ekzemple la kaligrafia budo tiom sukcesis, ke la papero estis rapide elcxerpita), aux ne estis antauxvidita (iuj lingvoprezentantoj bezonis kodiskokasedolegilojn, kiujn ni ne havis). Necesis por tio multe da eltenemo kaj diplomatio, do dirindas, ke ne estis facile.
Sed, cirkaux la 17a, mi prenis tempon sidi por ripozi kaj entute spekti la teatrajxon de la trupo Démodocos (cxar mi multe sxatas la laboron de tiu trupo estrata de unu el miaj universitataj eksprofesoroj.) Kaj, dum mi sidis kun teatrajxo, kiu regalis min, antaux mi, mi momente preterrigardis por fari cxirkauxvidon sur la Parko : tie, vidante spontanajn iniciatojn de iuj spektantoj (iuj jxonglis, aliaj kusxbiciklis, ktp.), vidante la multnombrajn Strasburgajn promenantojn, kiuj hazarde haltis tie, vidante la sxminkitajn vizagxojn de iliaj infanoj kaj ankaux la Citadelan muron kovritan per cxiulingvaj mesagxoj, auxdante la spektantojn aplauxdi siajn instruistojn en la lingvokursoj, mi ekkonsciis, ke tiu projekto de festivalo, kies origino estas mia, kiun mi imagis pli ol unu jaro antauxe, kiu sxajnis al mi tute freneza kaj nerealigebla... Tiu projekto ja realigxis laux la mezuro de cxio, kion mi povis imagi kaj deziri, cxio cxi danke al iuj personoj, el tiuj Philippe Rieunau, kiu faris egan laboron por la organizo de tiu festivalo (li estas pli ol mi organizanto de gxi, dum mi prefere estis nur iniciatinto de la projekto, kaj sekve kunordiganto de tiu tuta longa kaj laborplena organizo, sed ankaux danke al Esperanto, kiu havis ankoraux okazon pruvi sian realan kaj konkretan utilon internacian ebligante nin proponi plej plurkulturan kaj plej plurlingvan festivalon (37 lingvojn entute oni povis renkonti laux la dauxro de tiu festivalo !), nur pere de nura lingvo, kiu kunigis nin cxiujn tie !!!
Henrri De Sabates, direktoro de la festivalo "Artoj & Lingvoj" (Strasburgo, 3-a kaj 4-a de aûgusto 2001, Parko de la Citadelle) [tradukis esperanten Jean Lazert]
|
|