Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8
L.L. ZAMENHOF
LINGVAJ RESPONDOJ
PLENA KOLEKTO
APERINTAJ EN
“LA ESPERANTISTO” (1889–1893)
“LA REVUO” (1906–1908)
“LA OFICIALA GAZETO” (1911–1912)
KAJ ALIAJ GAZETOJ
laŭ la eldono
Paris: Esperantista centra librejo, 1927
Papera reeldono en Jekaterinburg
Zamenhof, L. L. Lingvaj respondoj: Plena kolekto. — Jekaterinburg:
Sezonoj, 1992. — 56 paĝoj.
ENHAVO
ANTAŬPAROLO AL LA LINGVAJ RESPONDOJ APERINTAJ EN “LA REVUO”
(1910)
Komencante de Decembro 1906, mi, per La Revuo, de tempo al tempo
donadis respondojn al diversaj demandantoj pri diversaj lingvaj demandoj.
Tiuj Respondoj havis karakteron pure privatan, tiel same kiel la respondoj,
kiujn en diversaj gazetoj donas aliaj kompetentaj Esperantistoj. Sed kiam
mi vidis, ke multaj personoj vidas en miaj Respondoj kvazaŭ ian “oficialan
decidon” pri tiu aŭ alia demando, kaj miaj Respondoj sekve povus malhelpi
la tute liberan evoluadon de nia lingvo aŭ malhelpe entrudiĝi en la kampon,
kiu devas aparteni plene al nia Akademio, mi ĉesis publikigi la Respondojn.
Tamen ĉar certa nombro de miaj Respondoj jam estas publikigita kaj ĉar
oni eble povus trovi en ili ian utilan konsilon, tial mi opinias, ke ne
malutilos, se ili estos reeldonitaj kune en formo de aparta broŝuro...
Sed mi denove atentigas la legantojn, ke miaj Respondoj devas esti rigardataj
kiel opinioj kaj konsiloj absolute privataj; fari oficialan decidon
pri tiu aŭ alia duba lingva demando havas la rajton nur nia Akademio,
post voĉdona interkonsiliĝo kun la tuta Lingva Komitato.
Oni tamen ne malkomprenu min. Mi tute ne apartenas al tiuj personoj,
kiuj dezirus, ke la Akademio donadu al ni kiom eble pli da decidoj. En lingvaj
demandoj ĉiu superflua “decido” katenas, kaj ni devas esti kun ĝi tre singardaj;
“decidojn” oni devas fari nur en okazoj de efektiva kaj senduba neceseco!
L. L. Zamenhof
Alfabeto
PRI LA UZADO DE H ANSTATAŬ SUPERSIGNO
La uzado de ch k.t.p. anstataŭ ĉ k.t.p. estas enkondukita
nur por la presejoj, kiuj ne havas ankoraŭ literojn kun signetoj, sed
en skribado mi konsilas al vi ĉiam uzi pli bone ĉ anstataŭ
ch, ĉar la uzado de unu litero por unu sono estas multe
pli logika ol la uzado de du literoj. Vi diras, ke la signetoj superliteraj
estas maloportunaj en la skribado; sed la alfabeto pure latina havas ja
ankaŭ kelkajn literojn kun signetoj superliniaj (i, j, t), kaj la plej
granda parto de la lingvoj kiuj uzas la alfabeton latinan havas ankoraŭ
amason da aliaj literoj kun signetoj superliniaj kaj subliniaj. Certe ia
akademio aŭ kongreso penos iam elpensi pli oportunajn skribajn formojn
por kelkaj literoj (ĉar ne sole la literoj kun signetoj sed ankaŭ multaj
aliaj literoj havas formon tre maloportunan); sed tio ĉi estas jam tute
alia demando, kiu la lingvon mem tute ne tuŝas: ĝi estas ne demando
de lingvo, sed nur demando de oportuneco de la skribado.
La Esperantisto, 1889, p. 15
Multaj plendas, ke la skribado per ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ
kaj ŭ estas por ili neoportuna kaj malhelpas ilin ankaŭ en la presado
de verketoj en iliaj lokoj, kie la presejoj ne havas la literojn kun signetoj.
Ni ripetas tial tion, kio estis jam dirita en la “Aldono al la Dua Libro”:
anstataŭ la signeto superlitera oni povas kuraĝe uzadi la literon h
kaj anstataŭ ŭ — simplan u.
La Esperantisto, 1890, p. 32
Sinjoro F.-V. Lorenc konsilas, ke la presejoj, kiuj ne
havas la signetojn superliterajn, uzu anstataŭ ili kaj anstataŭ h
— apostrofon returnitan post la litero; ekzemple “ac`eti” anstataŭ “aĉeti”
aŭ “acheti”. De nia flanko ni devas nur peti, ke se oni volos uzi tiun ĉi
konsilon, oni ne forgesu klarigi en la komenco de la presata verko la signifon
de tiu ĉi returnita apostrofo.
La Esperantisto, 1890, p. 54-55
Vane vi timas, ke ni volas enkonduki novan ortografion
(h anstataŭ signeto superlitera). La fina leĝo por nia ortografio
estos: “por unu sono unu litero” kaj kiam ni nur povos, ni ĉiam uzados
ĉ anstataŭ ch (povas nur esti, ke iom poste, por pli oportunigi
la skribadon, ni donos al tiu ĉi litero pli simplan formon). La skribado
de unu sono per du literoj estas tute ne logika kaj neniam povus esti aprobata;
sed ni ĝin uzas nur kiel necesan unuatempan rimedon por doni al ĉiuj presejoj
kaj al la telegrafo la eblon labori jam nun en nia lingvo. Sed kiam iom
post iom la plej granda parto de la presejoj kaj telegrafejoj proviziĝos
je nia alfabeto, tiam la uzado de superflua h estos absolute ĉesigita.
Ne la ĉ estas transira ŝtupo al ch, sed en la ch
ni proponis transiran ŝtupon al ĉ, kiam ni vidis, ke la absoluta
enkonduko de ĉ estas ankoraŭ teĥnike ne oportuna. Tute vere vi diras,
ke la presejoj kaj telegrafoj devas sin konformigi al la lingvo, kiun ili
uzas, kaj ne la lingvo al ili; sed nia lingvo estas ankoraŭ juna kaj nepotenca
kaj devas sin fleksi, se ĝi ne volas perei. Ne estas ankoraŭ tempo diri
fiere al ĉiuj presistoj: “Se vi ne volas vin konformigi al ni, ni vin ne
bezonas!” La unuatempa permeso presi per h estas necesa rimedo por
ne fari ofte la presadon de ia verko tute ne ebla aŭ tro multekosta; sed
kiu nur havas la eblon presi per signetoj superliteraj, tiu ĉiam devas ĝin
fari.
La Esperantisto, 1891, p. 15
La literojn de nia alfabeto mi proponas nomi en la sekvanta
maniero: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo,
mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo.
Esperantisto, 1893, p. 32
PRI SENSUPERSIGNA SKRIBADO
La fundamentaj reguloj de nia lingvo permesas presi h anstataŭ
supersigno; sed kio estas permesata por presado, tio ankaŭ estas permesata
por skribado. Tiel same, kiel neniu povas protesti, se vi skribos ekzemple
per artifikaj gotaj literoj anstataŭ per literoj ordinaraj, aŭ per literoj
presaj anstataŭ skribaj, tiel same ankaŭ neniu povas protesti, se vi skribos
per h anstataŭ supersignoj. Sed la demando estas, ĉu viaj korespondantoj
estos kontentaj, se, skribante al ili, vi uzos la pli artifikan manieron
kun h anstataŭ la pli simpla kun supersignoj. Tio ĉi sekve estas
ne demando de permeso aŭ malpermeso, sed simple demando de gusto.
Sed, se vi deziras anstataŭigi la supersignon en ĉ kaj ŝ,
vi nepre devas anstataŭigi ĝin ankaŭ en ĵ, ĥ kaj ĝ, ĉar
ĉiu el la ambaŭ skribmanieroj aparte estas permesita en nia lingvo,
sed uzado de ia skribmaniero miksita estus jam arbitraĵo kaj kondukus
al ĥaoso.
Se vi volas skribi per h anstataŭ supersignoj, vi povas tion fari,
ne bezonante demandi ies permeson; sed se vi volas uzi skribmanieron miksitan,
aŭ — tiom pli — se vi volas uzi sisteme la tute novajn literojn
y kaj w, anstataŭ j kaj ŭ (mi ne parolas
pri specialaj teknikaj okazoj, kiam tio eble estas necesa) vi devas
— se vi deziras esti lojala Esperantisto kaj ne enkonduki anarĥion en nian
aferon — akiri por tio la permeson de la Lingva Komitato. Formulu klare
vian deziron kaj prezentu ĝin al la voĉdonado de la Lingva Komitato, kaj
se via propono estos akceptita per plimulto da voĉoj, ĝi fariĝos permeso
oficiala. Sed memoru, ke pro la bono de nia afero la Lingva Komitato devas
esti tre singarda kaj akcepti nur tion, kion ĝi trovas tute sendanĝera,
efektive grava kaj sendube utila; tial se la Komitato malakceptos
vian proponon, submetu vin discipline al ĝia decido kaj ne agu simile al
tiuj personoj, kiuj, ne ricevinte aprobon de la Komitato, krias, ke la Komitato
nenion taŭgas, ke ĝi ne estas aŭtoritata, ke ĝi nenion faras, k.t.p.
Principe la Lingva Komitato havas la rajton permesi en la lingvo ĉion,
kion ĝi trovos necesa; mi neniam prezentos ian malhelpon, kaj ĉiun mature
pripensitan kaj orde voĉdonitan decidon de la Komitato mi akceptos sendispute.
Sed mi opinias, ke la vera celo de la Lingva Komitato tute ne konsistas
en ia facilanima eksperimentado sen grava neceseco; ju malpli ni
okupos niajn kapojn per diversaj “plibonigoj” kaj ju pli ni simple propagandos
kaj riĉigos la lingvon, des pli bone estos.
Respondo 45, La Revuo, 1908, Aŭgusto
Elparolado
ELPAROLADO DE Ŭ KAJ J
En la sono aŭ la a kaj la ŭ devas esti aŭdataj klare
ĉiu aparte, sed ili faras unu silabon, ĉar efektive la litero ŭ ne
estas vokalo. Tiel ekzemple la vorto laŭdi devas esti elparolata
laŭ-di.
La Esperantisto, 1889, p. 23
PRI LA LITEROJ U KAJ Ŭ, I KAJ J
Kelkaj amikoj ne bone komprenas kaj ne regule uzas la literojn u,
ŭ, i kaj j. Laŭ ilia opinio (esprimita eĉ en kelkaj lernolibroj)
la literoj u kaj i kune kun antaŭirantaj vokaloj faras “duoblan
vokalon” ili sekve elparolas au kiel aŭ, ei kiel ej
k. t. p. Tio ĉi estas eraro. En nia lingvo ne ekzistas duoblaj
vokaloj, sed ĉiu litero estas elparolata ĉiam egale kaj ĉiam aparte. Sekve
oni devas legi “ba-la-u, pra-u-lo, tro-u-zi, de-i-ri,
kre-i, hero-i-no” kaj ne “ba-laŭ, praŭ-lo, troŭ-zi,
dej-ri, krej, heroj-no” (kiel faras multaj germanoj,
havantaj tiun ĉi kutimon en sia lingvo). La literoj u kaj i
devas ĉiam esti elparolataj klare kaj aparte, kiel ĉiu alia litero.
Sed ekster u kaj i en nia lingvo ekzistas ankoraŭ la literoj
ŭ kaj j, kies elparolado estas simila al la elparolado de u
kaj i, sed pli mallonga kaj ne prezentanta silabon (kiel konsonanto);
se ili staras post vokalo, ili estas elparolataj kun ĝi en unu silabo kaj
tial faras impreson de duobla vokalo. La literoj ŭ kaj
j ĉiam ankaŭ estas elparolataj aparte, sed ili ĉiam estas konsonantoj,
tute egale, ĉu ili staras antaŭ vokalo aŭ post vokalo. Sekve oni devas
legi “ja-ro, jus-ta, kra-jo-no, fraŭ-lo, Eŭ-ro-po, foj-no, paj-lo” kaj
ne “i-a-ro, i-us-ta, kra-i-o-no, fra-u-lo, E-u-ro-po, fo-i-no, pa-i-lo”.
Se ni la germanajn vortojn Saite, Traube volus skribi per ortografio
Esperanta, ni devus skribi Zajte, Traŭbe. La vorto laŭta
ekzemple estas dusilaba kaj ne trisilaba, sed ne pro la kaŭzo ke aŭ
estas kvazaŭ duobla vokalo, sed nur ĉar ŭ estas konsonanto (dum
u estas vokalo).
Esperantisto, 1893, p. 15
PRI ELPAROLADO EN TEORIO KAJ EN PRAKTIKO
Kiel en ĉiuj lingvoj, tiel ankaŭ en Esperanto la sono j ordinare
moligas la konsonanton, kiu staras antaŭ ĝi; oni sekve ne devas miri,
ke ekzemple en la vorto “panjo” la plimulto de la Esperantistoj elparolas
la nj kiel unu molan sonon (simile al la franca gn). Tiel
same oni ne miru, ke en praktiko oni ordinare antaŭ g aŭ k
elparolas la sonon n naze, aŭ ke antaŭ vokalo oni elparolas la i
ordinare kiel ij. Batali kontraŭ tia natura emo en la elparolado
ŝajnas al mi afero tute sencela kaj senbezona, ĉar tia elparolado (kiu
estas iom pli eleganta, ol la elparolado pure teoria) donas nenian malkompreniĝon
aŭ praktikan maloportunaĵon; sed rekomendi tian elparoladon (aŭ
nomi ĝin “la sole ĝusta”) ni ankaŭ ne devas, ĉar laŭ la teoria vidpunkto
(kiu en Esperanto ofte povas esti ne severe observata, sed neniam povas
esti rigardata kiel “erara”) ni devas elparoli ĉiun sonon severe aparte;
sekve se ni deziras paroli severe regule, ni devas elparoli “pan-jo”, “san-go”,
“mi-a”.
Respondo 56, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 222
Akcento
PRI LA REGULO DE LA AKCENTO
... Egale kiel la sekvado de gustoj personaj aŭ naciaj, estas senfrukta
kaj danĝera ankaŭ la sekvado de teoriaj principoj, se ni ne demandas
nin, kian praktikan signifon ili havas. La defendantoj de tiaj teoriaj
principoj ofte memorigas la instruitulon, kiu, vidante ke el la tuta bestaro
nenia speco da bestoj manĝas bakitan panon, venis al la logika konvinko,
ke ĝi ne estas sana kaj bongusta, kaj komencis sin nutradi je kampaj herboj
kaj kruda viando. Teoriaj proponoj, ofte eksterordinare strangaj kaj havantaj
nenian eĉ plej malgrandan praktikan fundamenton, estis faritaj al ni en
granda amaso. Sed ne parolante pri ĉiu el ili, ni prenos por ekzemplo
nur unu, kiu apartenas ŝajne al la plej bonaj kaj pravaj kaj trovis multajn
aprobantojn. Ni parolas pri la regulo de la akcento. Sinjoro de Wahl en
tre bona artikolo montris, ke la ŝanĝoj, kiujn diversaj vortoj ricevis,
transirante el unu lingvo en alian, neniam tuŝas la akcenton, ke volonte
estas forglutataj tutaj silaboj, por nur ne ŝanĝi la akcenton, ke sekve
la akcento en diversaj niaj vortoj, kiel ekzemple “nacio”, “titolo” k.c.
estas kontraŭnatura; kaj sinjoro Runstedt eĉ rakontas pri unu persono, kiun
la akcentoj en “animo”, “proksime” k.c. fortimigis de nia
lingvo, kvankam per si mem la lingvo al li tre plaĉis. Kiel ajn bela tiu
ĉi opinio ŝajnas en la teorio, ĝi tamen post pli atenta pripenso baldaŭ
montriĝus al ĉiu kiel bela... sofismo. Ni rigardu atente, en kio propre
kuŝas la kulpo de la konstanta akc ento, kaj kia grava kaŭzo devigas nin
aŭ doni malfacilan kaj konfuzan malregulecon al la akcento, aŭ forigi silabojn
en diversaj vortoj, por ke la akcento fariĝu “plinatura”. Ĉu vortoj kiel
ekzemple “proksima”, “titolo” estas pli malfacile ellerneblaj
kaj memoreblaj, ol “titolo”, “proksima”? Ne, neniu dubos,
ke ellerni unu akcenton por ĉiuj vortoj estas mil fojojn pli facile,
ol memori por ĉiu vorto apartan akcenton. (Demandu la alinaciulojn, kiuj
lernas la lingvon rusan, kaj ili diros al vi, kiom da grandegaj malfacilaĵoj
prezentas al ili la ellernado kaj regula uzado de la rusa akcento!) Ĉu la
diritaj vortoj estas malfacile elparoleblaj? Ĉu ili estas malbonsonaj? Ĉu
ili prezentas eble ian alian maloportunaĵon? Ne! sendube ne! ĉiu scias,
ke la akcento sur la antaŭlasta silabo estas ĉiam la plej bone elparolebla
kaj la plej bonsona. Dum la malreguligo de la akcento estus ligita kun tro
grandaj kaj tro videblaj maloportunaĵoj, vi en nia nuna konstanta
akcento ne trovos eĉ la plej malgrandan maloportunaĵon, se vi eĉ serĉos
tutan vivon! Kial do, oni povas demandi, propono, tiel senfundamenta povis
plaĉi al kelkaj el niaj amikoj? La respondo estas tre simpla: la propono
tuŝis kordon konatan de ni ĉiuj sed de ni mem ĝis hodiaŭ ne rimarkitan; kaj
se homo ekaŭdas ion konatan, li ofte kontraŭvole, sen konscio kaj sen analizo,
ekkrias: “Jes, jes, bone!”
Ni analizu pli proksime la motivojn, kiuj ŝajne parolas por la propono.
La konato de sinjoro R. ne volis lerni nian lingvon, ĉar kutiminte je
la elparolado de la latina “proximus”, “animus”, li ne povis
akcepti la vortojn “proksima”, “animo”. Sed ne malfacile estas
vidi la tutan sensignifecon de tiu ĉi motivo. Ĉu la latina vorto “maximus”
estas motivo kontraŭ la franca vorto “maxime”? Ĉu la simpla fakto, ke ia
vorto havas ian difinitan formon en unu lingvo, prezentas ian eĉ plej malgrandan
kaŭzon, por ke tiu ĉi vorto en alia lingvo ne havu alian formon? Se hodiaŭ
iu postulas, ke anstataŭ “facila”, ni diru “facila”, li morgaŭ
kun tia sama rajto postulos, ke anstataŭ “facila” ni diru “facilis”,
ĉar la formo “facila” al lia orelo estas fremda! Kaj kun tia sama
rajto oni postmorgaŭ postulos, ke ni al ĉiuj vortoj en nia lingvo donu tiujn
formojn, kiujn oni trovas en la lingvo ekzemple latina, t.e. ke ni tute detruu
la lingvon internacian kaj anstataŭigu ĝin per ia alia jam ekzistanta lingvo,
ĉar... (nenia alia kaŭzo)... la formoj de tiu aŭ alia lingvo al sinjoro
X. aŭ Y. estas konataj kaj la formoj de nia lingvo al li ne estas ankoraŭ
konataj! Ĉiu lingvo havas siajn leĝojn, kaj se la leĝoj per si mem estas
bonaj, estus ridinde deziri ilin ŝanĝi nur tial, ke alia lingvo havas
aliajn leĝojn. Ĉu ni povas diri, ke la germana vorto “Geographie”
estas malbona kaj tranĉas la orelon, ĉar la Rusoj elparolas tiun ĉi saman
vorton “geografia”? Al la konato de sinjoro R. la vorto “proksima”
en la unua momento malplaĉis, ĉar li alvenis al tiu ĉi sama vorto de nia
lingvo kun kutimoj latinaj; ĉio dependas de la kutimo, kaj nun, kiam ni kutimis
je la leĝoj de nia lingvo, ni povas certigi, ke se iu antaŭ ni elparolas
la nomon de nia lingvo “internacia” anstataŭ “internacia”,
ĝi tranĉas nian orelon tiel terure, kiel se iu tirus karbon sur vitro.
La kutimo ofte ludas gravan rolon en la vivo; eble ni devas kalkuliĝi
kun ĝi? Se ni povus tion fari sen ia malutilo, jes, kial do ne kalkuliĝi?
Sed se por parton da homoj liberigi de alkutimiĝo je unu
tre facila regulo (“akcento ĉiam sur la antaŭlasta silabo”) ni bezonus
multe pli grandan parton da aliaj homoj devigi lerni kaj memori
multajn regulojn (sen ia regulo memori apartan akcenton por ĉiu
aparta vorto), — kion ni tiam devas preferi? Ni forte dubas, ĉu troviĝos
iu, kiu konsilus solvi la demandon alie ol ni ĝin solvis! Por ne devigi
la lernantojn memori apartajn akcentojn por ĉiu vorto, oni eble konsilos
al ni transformi grandan parton da vortoj en nia lingvo tiel, ke ili konsentigu
en si la regulon pri la akcento konstanta kun la akcento kutima (ekzemple
“titlo” anstataŭ “titolo”, “amo” aŭ “ano” anstataŭ “animo”, “proksa” aŭ
“proma” aŭ “propa” anstataŭ “proksima” k.c.); sed ne parolante jam pri
la malbonsoneco, malklaraĵoj, k.t.p., kiuj tiam naskiĝus, kaj supozante,
ke eĉ la lingvo mem nenion de tio suferus, ni forte dubas, ĉu iu serioze
konsilus enkonduki tian grandan rompadon en nian aferon... sen ia eĉ la
plej malgranda kaŭzo! Sen ia eĉ la plej malgranda kaŭzo: ĉar ni serĉis
kaj serĉis kaj ne povis trovi en la konstanta antaŭlasta akcento ian eĉ
la plej malgrandan maloportunecon por la memoro, nek por la buŝo, nek por
la orelo. Kontraŭ nia regulo ekzistas absolute nenio, ekster la tute sensignifa
motivo, ke la lingvo X aŭ la lingvo Y tion ĉi ne havas.
Sed eble kontraŭ nia regulo ekzistas io tio, kion oni per vortoj esprimi
ne povas, sed kion oni neklare sentas, kiel ian vokon de naturo?
Ni aŭskultu, kion diras sinjoro de W.: li ne vidas kaj ne montras ian
faktan cirkonstancon kontraŭ la akcento en nia lingvo; sed rimarkinte, ke
la naturaj lingvoj oferas la sonon kaj formon de la vortoj, por nur konservi
la unuatempan akcenton, li vidas en tio ĉi naturan leĝon kaj konsilas al
ni sekvi tiun ĉi leĝon, por ke nia lingvo ne estu kontraŭnatura. Je l'unua
rigardo povas efektive ŝajni, ke ni pekas kontraŭ la natura leĝo; sed ni
rigardu pli atente, en kio konsistas tiu ĉi “leĝo”, kaj kia puno atendas
la rompanton de ĝi. Malsupre ni montros, ke tio, kion oni prenis por natura
leĝo de ĉiuj lingvoj, estas nur okaza apartenaĵo de kelkaj
lingvoj; sed ni supozu por momento, ke tio ĉi efektive estas leĝo, kiu ekzistas
en ĉiuj lingvoj; kio do sekvas de ĝi? Se ia regulo efektive ekzistas en
ĉiuj lingvoj kaj ni ne komprenas la kaŭzon kaj la celon de tiu ĉi regulo,
kio do devigas nin ankaŭ blinde akcepti tiun ĉi regulon, se ĝi estas por
ni maloportuna? Ĉiuj riveroj en la mondo havas fluon tre kurban kaj tre
neregulan; sed se iu, kun instrumentoj en la mano, arte fosante kanalon,
volus sekvi tiun ĉi “leĝon naturan”, — ĉu vi laŭdus lin, aŭ ĉu vi eĉ iom
povus lin pravigi? Ĉiuj lingvoj naturaj havas grandan amason da malregulaĵoj
kaj malfacilaĵoj, — ĉu ni ankaŭ devas sekvi tiun ĉi “leĝon naturan” kaj
intence fari nian lingvon malregula kaj malfacila?
Eĉ se ni tute ne scius la esencon de la akcento, eĉ tiam estus la plej
nature, se anstataŭ tro filozofie fosi en teorioj ni dirus al ni praktike:
la ceteraj lingvoj havas akcenton malregulan kaj malfacilan, kiun ili jam
ŝanĝi ne povas; ni havas ankoraŭ liberan elekton kaj povas sen la plej malgranda
malutilo havi akcenton facilan kaj regulan; sekve ni devas elekti la lastan,
tute ne rompante al ni la kapon, pro kia kaŭzo la lingvoj kreitaj blinde
tiun ĉi oportunaĵon ne havas; ĉar estus ridinde imiti kun malutilo al ni
mem iajn misteraĵojn, se ni ne komprenas ilian sencon kaj celon. Sed se ni
rigardos pli profunde, ni baldaŭ vidos, ke la “leĝo de la akcento” eĉ ne
estas ia misteraĵo, kaj tio, en kio ni serĉis ian leĝon naturan, estas simpla
okazaĵo, kiu kun la esenco kaj spirito de la lingvoj havas nenion komunan.
La lingvo de ĉiu nacio kreiĝis tiam, kiam la nacio ne sciis ankoraŭ skribi
kaj la lingvo transiradis de unu homo al alia nur per la orelo; la orelo
de Johano aŭ Petro ofte ne bone aŭdadis, la memoro senkontrola ne bone tenadis,
kaj tiel la vortoj renversiĝadis kaj akceptadis diversajn sovaĝajn formojn;
kontroli la vortojn per skribado oni ne povis, kaj tial la plej puraj kaj
senŝanĝaj restis nur tiuj silaboj, kiujn oni bone aŭdis, t.e. la
silaboj akcentitaj. Jen estas la tuta mistera kaŭzo, kial la silaboj
akcentitaj ofte restadis senŝanĝaj, dum la tuta cetera parto de l'vorto
ŝanĝiĝadis — el simpla senhelpa neceseco kaj ne el ia lingva leĝeco.
De la momento, kiam ia popolo ricevas skriban literaturon, ni jam tian blindan
lingvan akrobataĵon ne renkontas. Sed se ni, havantaj literaturon skriban
pli frue ol literaturon buŝan kaj orelan, sciantaj skribi kaj legi kaj povantaj
gardi la lingvon de blinda malbonorela renversiĝado, volus intence fari
la erarojn, kiujn niaj neinstruitaj antaŭuloj faris el blinda neceseco,
— ni estus similaj je tiu naivulo, kiu, havante du bonajn okulojn, intence
falis super ŝtono kaj vundis al si la kapon... ĉar li vidis, ke antaŭ li
multaj blinduloj falis super tiu ĉi ŝtono, kaj li pensis, ke oni tiel necese
devas fari!
Sekve se ni eĉ en nenia blinde kreita lingvo trovus la transportadon
de l'akcento de unuatempa silabo sur silabon alian pro konstanteco de l'
akcento, tio ĉi neniel devus nin deteni de enkonduki tiun ĉi oportunaĵon
en nian artan kaj konscie kreitan lingvon, tiel same kiel la malregula
konjugado en ĉiuj lingvoj ne sole ne devigas, sed ankaŭ tute ne pravigas
nin enkonduki intence malregulan konjugadon en nian lingvon. Sed por forigi
ĉiujn dubojn de la personoj, kiuj, ne konfidante al tio, kion la praktiko
al ili montras, teorie timas, ke eble... eble... oni ne scias... oni ne
vidis ekzemplojn k.t.p. — ni fine montros ankoraŭ, ke la transportado de
l'akcento de unu silabo sur alian ne estas eĉ ia ennovaĵo de nia flanko,
sed ĝi ekzistas jam en la lingvoj naturaj, kvankam tiuj ĉi tute ne bezonis
zorgi pri facileco. Apartajn ekzemplojn vi trovos sur ĉiu paŝo en ĉiu lingvo;
sed, por ne malproksime foriri de nia lando, ni bezonas nur kompari la lingvojn
rusan kaj polan, kaj ni vidos, ke tute tio sama, kion ni faris en
nia lingvo, estis jam antaŭe farita de la naturo mem en la natura lingvo
pola. De neniu kaj de nenio devigata, la lingvo pola akceptis konstantan
akcenton sur la antaŭlasta silabo, kvankam en aliaj slavaj lingvoj en tiuj
ĉi vortoj la akcento estas alia; kaj tion ĉi la lingvo pola faris tute sen
ia mallongigado de vortoj, sen ia forĵetado de silaboj k.t.p., sed ĝi simple
senceremonie transportis la akcenton de unu silabo sur alian; sen ia filozofado
ĝi metis la akcenton de ĉiu vorto sur la silabon antaŭlastan, tute ne demandante,
ĉu tiu silabo estas tia aŭ alia kaj ĉu ĝi havas la forton por porti sur
si la akcenton, kaj tute ne timante, ke oni diros, ke ĝi estas kontraŭnatura.
Kaj tion ĉi la lingvo faris ne sole kun la fremdaj, arte enportitaj vortoj
(kiel ekzemple “adwokat”, “inzynier”, “telegraf”,
“spirytus”, “manuskript”, “papier”, “tytulu”,
“artikulu” k.t.p.) sed ankaŭ en ĉiuj senescepte vortoj pure slavaj
(ekzemple la rusaj “malenki”, “vojna”, “okno”, “ĉelovjek”,
“ulica” k.c. k.c. k.c. en la tuta lingvo — estas en la lingvo pola
“malenki”, “wojna”, “okno”, “czlowiek”, “ulica”,
k.c. k.c. k.c.) — jam ne apartaj disĵetitaj ekzemploj, sed miloj kaj dekoj
da miloj — tuta lingvo! (Se en la tuta lingvo vi en kelkaj tre malmultaj
vortoj trovas deflankiĝon de tiu ĉi regulo, vi facile rimarkos, ke tiun
ĉi deflankiĝon faris ne la popolo, sed la instruituloj, tute sen ia kaŭzo
kaj bezono kaj kontraŭ la spirito de la lingvo).
Nun al la konkludo. Ke konstanta regulo por la akcento en lingvo lernota
estas mil fojojn pli bona ol akcento neregula — neniu dubos; se ni povas
ĝin fari, ni devas ĝin fari, se eĉ neniu el la blinde kreitaj lingvoj
ĝin farus. Se ni al tio ĉi vidas, ke lingvo natura, kiu ja tute ne bezonis
zorgi pri facileco, faris tion saman el simpla kaprico kaj tute ne suferas
de tio, — tiom pli ni jam ne povas dubi, ke en lingvo arta, por kiu facileco
estas tre grava, oni devis sen ia eĉ minuta ŝanceliĝo akcepti la akcenton
konstantan, eĉ se la demando estus levita antaŭ la kreiĝo de la lingvo. Sed
se nun, kiam la lingvo estas jam kreita kaj uzata, ni volus fari en ĝi grandan
rompadon por... sen ia kaŭzo kaj celo... doni al ĝi maloportunaĵon anstataŭ
oportunaĵo — tio ĉi estus jam facilanimeco nepardonebla!
El diversaj faritaj teoriaj proponoj ni analizis nur unu — la ŝajne plej
bonan, kaj ni montris, ke tio, kio en la teorio ŝajnas tre bona kaj trovas
aprobantojn, en la praktiko ofte havas nenian signifon. El la diritaĵo ni
faras la konkludon: proponante aŭ enkondukante (private) ian ŝanĝon en nia
lingvo, neniam gvidu vin per konsideradoj teoriaj, kiel ajn belaj
ili ŝajnas, sed ĉiam demandu vin, kian praktikan signifon la ŝanĝo
havus. Pri la ekzemplo de teoria propono ni tiel multe parolis, ĉar tiu ĉi
kategorio da proponoj apartenas al la plej danĝeraj: en tia afero, kiel la
nia, la homoj plej volonte akceptas proponojn, kiuj havas fizionomion instruitan,
kaj se oni parolas al la homoj en instruita formo kaj en la nomo de leĝoj
sciencaj, tiam el 100 personoj 99 ĝin blinde aprobas kaj nur unu demandas
sin: “tre bele, sed kian signifon ĝi havas por nia lingvo?”
La Esperantisto, 1891, p. 50
Interpunkcio
PRI LA REGULOJ PRI LA UZADO DE LA INTERPUNKCIOJ
La reguloj pri la uzado de la interpunkcioj estas en nia lingvo pli-malpli
tiaj samaj, kiel en ĉiuj aliaj lingvoj; sekve ĉiu povas uzadi en Esperanto
la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo. Estas vere,
ke en diversaj detaloj la uzado de la interpunkcioj estas malegala
en diversaj lingvoj; sed ĉar la objekto ne estas tre grava, tial ni pensas,
ke ne venis ankoraŭ la tempo por difini en nia lingvo severajn regulojn
por tiuj ĉi detaloj. En tiuj ĉi dubaj detaloj ĉiu povas uzi en Esperanto
la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo, kaj nur
la uzo iom post iom ellaboros por tiuj ĉi negravaj detaloj difinitajn regulojn.
Esperantisto, 1893, p. 127
PRI DIVIDO DE VORTOJ
Transportante la vortojn el unu linio en la sekvantan, ni ordinare dividas
ilin per iliaj partoj gramatikaj, ĉar ĉiu parto gramatika en nia lingvo
prezentas apartan vorton. Tiel ni ekzemple dividas: “Esper-anto”, “ricev-ita”
k.t.p. Sed tio ĉi tute ne estas deviga regulo; ni faras ĝin nur por ne
rompi subite kun la kutimoj de aliaj lingvoj: efektive tiu ĉi maniero havas
nenian celon kaj signifon, ĉar la transportado de la vortoj estas afero
pure papera, havanta nenion komunan kun la leĝoj de la lingvo; ni konsilas
al vi per nenio vin ĝeni en la dividado de la vortoj kaj fari ĝin tute tiel,
kiel en la donita okazo estos al vi pli oportune. Eĉ se vi dividos ekzemple
“aparteni-s”, ni vidus en tio ĉi nenion malregulan, kvankam la aliaj lingvoj
(tute sen ia logika kaŭzo) ne permesas tian dividadon.
Esperantisto, 1893, p. 32
Etimologio. Vortfarado
DEVENO DE LA NOMO “ESPERANTO”
... La nomo de nia lingvo ne estas elpensita, kaj jen estas ĝia historio:
Eldonante la unuan lernolibron de nia lingvo, mi prenis por mi la pseŭdonimon
“Esperanto” la lingvo mem havis nenian propran nomon kaj estis nomata
“la lingvo internacia proponita de Esperanto”. Pro oportuneco oni komencis
uzadi la esprimon “lingvo de Esperanto” (die Esperanto-Sprache); aliaj
esprimoj, kiujn kelkaj provis uzadi (ekzemple “la lingvo internacia”, “la
internacia”), montris sin ne oportunaj kaj ne enfortikiĝis, ĉar ili estis
ne bone elparoleblaj, ne memoreblaj por la publiko kaj prezentis nenion
difinitan (ĉar sub “lingvo internacia” oni povas egale bone kompreni la
Volapükon aŭ aliajn proponitajn projektojn). Baldaŭ montriĝis, ke nur la
vorto “Esperanto” (sole aŭ kun aliaj vortoj) klare diferencigas nian lingvon
de aliaj, kaj multaj amikoj komencis baldaŭ en siaj leteroj aŭ artikoloj
uzadi simple la solan vorton “Esperanto”, ekzemple “la afero Esperanto”,
“skribi en Esperanto” k.s. Tiel iom post iom ellaboriĝis unuvorta nomo de
nia lingvo. Vidante, ke mia komenca pseŭdonimo transiris al la afero mem
kaj ke ĝi estas tre oportuna, mi baldaŭ tute ĉesis uzadi mian pseŭdonimon,
kaj ĝi restis nur kiel nomo por la afero mem. La nomo “Esperanto” estas
per si mem tute senlogika; sed en sensignifa kondiĉa nomo kial ni bezonas
logikon?
La Esperantisto, 1890, p. 60
PRI LA UZADO DE FORMOJ SIMPLAJ ANSTATAŬ KUNMETITAJ
La vorto “bezonesti” estas kunmetita tute regule, kaj vi povas ĝin uzadi.
Sed entute ni konsilas pli uzadi ĉiam formojn simplajn anstataŭ kunmetitaj.
Kunmetado de vortoj estas karaktera eco de la lingvo germana, kaj al tiu
ĉi lingvo ĝi efektive donas grandan riĉecon de formoj; sed en nia lingvo
la vortoj pleje estas pli naturaj kaj pli bonsonaj se ili estas ne kunligataj,
sed uzataj aparte.
La Esperantisto, 1891, p. 23
PRI LA VORTOJ KUN PSEŬDOSUFIKSOJ
Kelkaj samideanoj forte malaprobas la uzadon de vortoj kun pseŭdosufiksoj
cio, toro k.t.p. (ekzemple: “civilizacio”, “redaktoro” k.t.p.);
ili diras, ke de tiaj vortoj ni devas preni nur la radikan formon (ekzemple:
“civiliz”, “redakt”) kaj ĉiujn devenajn formojn uzi nur kun sufikso aŭ
finiĝo pure Esperanta (ekzemple: “civilizo”, “redaktejo”, “redaktisto”
anstataŭ “civilazacio”, “redakcio”, “redaktoro”). Kompreneble, se tia vorto,
kiel ekzemple “redaktejo”, estus tute identa kun la vorto “redakcio” kaj
povus ĝin perfekte anstataŭi, certe neniu el ni plendus, se la vorto “redakcio”
baldaŭ malaperus el nia lingvo; sed se iu diras, ke la formoj pseŭdosufiksaj
estas kontraŭ-Esperantaj, aŭ ke ili prezentas malaprobindan enkondukon
de novaj vortoj, mi opinias, ke li eraras. Tiaj formoj, kiel
ekzemple “redakcio”, “civilizacio” estas nek kontraŭ-Esperantaj, nek novaj,
ĉar laŭ la №15 de nia gramatiko ili plene apartenas al nia lingvo jam de
la unua momento de ĝia naskiĝo. Ni povas esperi, ke pli aŭ malpli
frue la pseŭdosufiksaj vortoj “fremdaj” fariĝos arĥaismoj kaj cedos sian
lokon al vortoj “pure esperantaj” ni povas eĉ konsili tion; sed postuli
tion ni ne povas, ĉar la diritaj vortoj ne sole havas en nia lingvo (laŭ
la №15) plenan rajton de ekzistado, sed ankoraŭ dum longa tempo multaj
el tiuj pseŭdosufiksaj vortoj estos pli oportunaj, pli naturaj kaj pli kompreneblaj,
ol la ilin anstataŭontaj vortoj “pure Esperantaj”. Ne venis ankoraŭ la tempo,
ke ni estu tro pedantaj. Estas vero, ke sekve de nia toleremeco ni por
kelkaj vortoj havos dum kelka tempo formojn duoblajn (ekzemple:
“evolucio” kaj “evoluo”); sed ŝajnas al mi, ke estas multe pli bone havi
en la unua tempo ian “embarason de riĉeco”, ol malutili al si per ia ne
sufiĉe matura dekreto, elĵetante el la lingvo vortojn, kies elĵetindeco ne
estas ankoraŭ por ni tute certa.
Respondo 55, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 222
PRI LA PREFIKSO RE
Ĉi tiu prefikso montras revenon al la loko aŭ al la stato, de kiu
oni iris. Sekve:
1. Se A donis ion al B, kaj la donita objekto estas denove ĉe A, ni diras,
ke B redonis ĝin, A reprenis ĝin, la objekto revenis
al A. Spegulo reĵetas la radiojn, kiuj falas sur ĝin. La pilko
resaltis de la tero.
En ĉi tiuj okazoj re montras revenon al la punkto de deiro.
2. Se mi faris ion, kaj mi ĝin faras ankoraŭ unu fojon, mi ankaŭ revenas
(en mia ago) al la punkto, de kiu mi iris. Sekve ni diras refari
(fari denove tion, kion oni jam faris), rekanti (ripeti kanton),
rejuniĝi (fariĝi denove juna), resaniĝi (fariĝi denove sana)
k.t.p.
En ĉi tiuj lastaj okazoj re montras la ripeton.
(Ĉi tiu klarigo estas donita de D-ro Zamenhof mem.)
L. de Beaufront, Grammaire et exercices de la langue internationale
Esperanto, p. 109. Tradukis W. Bailey
PRI “SIDIĜI” KAJ “EKSIDI”
Vi estas prava: anstataŭ “sidiĝu” estus pli bone diri “sidigu vin” aŭ
“eksidu” tamen ĉar la formo “sidiĝu” jam de tre longe estas uzata preskaŭ
de ĉiuj Esperantistoj, tial ĝi fariĝis jam “esperantismo” kaj nomi ĝin eraro
oni jam ne povas. Ne sole en naturaj lingvoj, sed ankaŭ en lingvo artefarita
ĉio, kio estas uzata de la plimulto da bonaj verkistoj, devas esti rigardata
kiel bona, se ĝi eĉ ne estas absolute logika; ĉar se ni postulos ĉiam nur
logikon absolutan, tiam la libera uzado de lingvo artefarita fariĝos
tute ne ebla, ĉar tiam malaperos ĉiu utileco de longa ekzerciĝado kaj en
la deka jaro de uzado de la lingvo, kiel en la unua jaro, ĉiu devus konstante
tro longe pripensadi kaj pesadi ĉiun sian vorton. Tamen la diferenco inter
lingvo natura kaj lingvo artefarita konsistas en tio, ke, dum en la unua
oni devas uzi nur tiujn formojn, kiujn uzas bonaj verkistoj, kaj uzado
de formo pli logika estas malpermesata, — en lingvo artefarita ĉiu
havas la rajton uzi formon pli logikan, kvankam neniu ĝis nun ĝin uzis, kaj
li povas esti konvinkita, ke se lia formo estas efektive bona, ĝi baldaŭ
trovos multajn imitantojn kaj iom post iom elpuŝos la malpli logikan, kvankam
ĝis nun pli uzatan formon malnovan.
Respondo 3, La Revuo, 1906, Decembro
KONATIĜI
Ni uzas ordinare la formon “konatiĝi” (= fariĝi konato kun iu), sed ankaŭ
la formo “koniĝi” estas tute bona (= fari sin koni ion).
La Esperantisto, 1891, p. 7
PRI LA SUFIKSO AR
Vi diras, ke la sufikson ar ni devas uzi nur por esprimi aron da
tiaj objektoj, kiuj estas esence ligitaj inter si kaj prezentas ian unuecon,
kolektivan objekton (ekzemple “vortaro”, “arbaro”, “homaro”); sed por
ia nombro da samspecaj objektoj, kiuj ne estas esence ligitaj inter si kaj
ne prezentas kune ian unu ideon, vi konsilas uzi la esprimon “aron da” (ekzemple:
“li ellernis aron da vortoj”, “tie kuŝis aro da dehakitaj arboj” k.t.p.).
Vian opinion mi trovas ĝusta. Pri la dua senco de la vorto “aro” (mezuro)
volu kompari mian respondon № 24.<$FVidu paĝon 19an.>
Respondo 33, La Revuo, 1908, Majo
PRI LA PREFIKSO GE
La prefikso ge rilatas ne sole al du personoj, sed ĝi povas
rilati ankaŭ al multaj personoj; ĝi signifas simple “de ambaŭ seksoj”.
Mi persone ĝis nun uzadis tiun ĉi prefikson ĉiam nur por esprimi ian ambaŭseksan
familian tutaĵon el personoj starantaj en la sama linio de parenceco;
tial mi diradis ekzemple “gepatroj”, “gemastroj”, “gefratoj”, “genepoj”,
“gekuzoj”, “getajloroj” (en la senco de “tajloro kaj lia edzino”); sed ni
neniam esprimis ekzemple per “getajloroj” la tutan familion de tajloro, ĉar
la gefiloj de tajloro ne staras en la sama linio de parenceco kun la tajloro,
kaj mi ankaŭ evitadis diri “gesinjoroj” pri personoj, kiuj ne apartenas al
unu familio (mi nomadis ilin “sinjoroj kaj sinjorinoj”). Tamen mi konfesas,
ke mi havis nenian kaŭzon, por uzadi la prefikson ge sole en la dirita
maniero. Ĉar en la fundamenta (universala) vortaro de nia lingvo ge
signifas simple “de ambaŭ seksoj”, kaj ĉar la uzado de la prefikso en tiu
ĉi senco neniam donas malkompreniĝon, tial ni povas tre bone uzi tiun
ĉi prefikson en ĉiuj okazoj, kiam ni parolas pri ambaŭ seksoj. Sekve
se al personaro, kiu konsistas el ambaŭ seksoj, iu sin turnas kun la vorto
“gesinjoroj”, li faras nenian eraron, kaj eble mi mem ankaŭ de nun iafoje
uzados la prefikson en tiu ĉi senco.
Respondo 6, La revuo, 1907, Februaro
PRI LA SUFIKSO AĴ APUD VERBAJ RADIKOJ
Vi diras, ke kiam verba radiko ricevas la sufikson aĵ, tiam ni
ofte ne scias, ĉu ĝi signifas “io, kio faras” aŭ “io, kio estas farata”.
Kelkaj Esperantistoj opinias, ke la sufikso povas havi nur unuel
la diritaj du sencoj, ekzemple nur la aktivan, kaj ĉiufoje, kiam ili trovas
la diritan sufikson kun la senco pasiva, ili rigardas tion ĉi kiel simplan
eraron. Tiu ĉi opinio tamen estas neĝusta: aĵ per si mem havas nek
sencon ekskluzive aktivan, nek sencon ekskluzive pasivan, kaj tial ĝi povas
esti uzata en ambaŭ sencoj. Severe precizigi la signifon de tiu ĉi
sufikso en la senco aŭ nur aktiva aŭ nur pasiva — laŭ mia opinio — estas
ne konsilinde, ĉar tio ĉi tute senbezone ligus nin kaj devigus nin ofte
uzadi tro longajn formojn. Ĝenerale mi devas ripeti ĉi tie tion, kion mi
jam kelkajn fojojn esprimis ĉe aliaj okazoj: ni ne devas peni, ke nia lingvo
estu tro preciza, ĉar tiam ni nin mem nur katenus kaj ofte, por esprimi
plej simplan ideon, ni devus uzi vorton deksilaban; ĉiufoje, kiam ni sen
timo de malkompreniĝo povas doni al la uzanto liberecon, ni devas tion ĉi
fari kaj permesi al li uzi laŭvole diversajn formojn (se ili nur
ne estas kontraŭ la leĝoj de nia lingvo aŭ kontraŭ la logiko aŭ komprenebleco),
anstataŭ postuli, ke li nepre uzu ĉiam nur unu formon. En ĉiuj okazoj
(tre maloftaj), kiam la simpla uzado de aĵ povas doni ian malkompreniĝon,
ni povas ja tre bone helpi al ni (kiel vi mem tute prave proponis) per la
uzado de participo aktiva aŭ pasiva (ekzemple “ŝmirantaĵo” kaj “ŝmirataĵo”,
kiuj ambaŭ prezentas formojn tute regule kreitajn laŭ la leĝoj de nia lingvo);
sed ĉar, el 100 verbaj vortoj kun aĵ, 99 estas tute klaraj,
kial do ni devas senbezone kateni nin kaj, precizigante la signifon de
aĵ nur aktive aŭ nur pasive, konstante esti devigataj uzadi “antaĵo”
aŭ “ataĵo” en ĉiuj aliaj okazoj? Por kio uzi ekzemple la longajn formojn
“estantaĵo”, “kreskantaĵo”, aŭ “sendataĵo”, “kraĉataĵo” k.t.p., se ni egale
klare povas esprimi tion saman per la pli mallongaj “estaĵo”, “kreskaĵo”,
“sendaĵo”, “kraĉaĵo” k.t.p., pri kies senco povas ekzisti nenia dubo? Sekve
se vi volas klarigi la signifon de aĵ kun verbaj radikoj, tiam anstataŭ
diri, ke aĵ kun verbo signifas nur “io, kio faras”, aŭ nur “io, kio
estas farata”, mi konsilas al vi diri: aĵ kun verbo signifas “ion,
kio enhavas en si la ideon de la donita verbo” ĉu tiu ĉi ideo estas aktiva
aŭ pasiva — tion ĉi la sufikso aĵ tute ne devas montri al ni, ĉar
tion ĉi montras la senco de la vorto mem aŭ — en okazo de speciala neceseco
— la aldono de la sufikso de aktiveco aŭ pasiveco. Tiu ĉi “speciala neceseco”
tamen aperas nur tre malofte, ĉar eĉ ĉe tiuj verboj, kiuj povas doni egale
bone aĵon aktivan kaj pasivan, la senco de la aĵo estas facile komprenebla
el la kunteksto; ekz emple se mi diros “mi donas tion ĉi al vi kiel garantiaĵon
de mia reveno”, neniu ja povas dubi, ke ni parolas ne pri garantiataĵo,
sed pri garantiantaĵo. Vian opinion, ke ofte (kiam povas ekzisti nenia
dubo) ni povas eĉ forĵeti la aĵ kaj uzi simple nur la substantivan
finiĝon o, — mi trovas tute prava; sed en la plimulto da okazoj inter
o kaj “aĵo” estas granda diferenco.
P.S. Per stranga renkontiĝo de la cirkonstancoj mi ĵus ricevis leteron,
kiu prezentas bonan ilustraĵon al tio, kion mi supre diris pri tro granda
logikeco. Mia korespondanto skribas (iom ŝerce), ke la esprimo “Parolo
de X en la kunveno Y” estas tute mallogika kaj malpreciza: anstataŭ “parolo”
oni devas en tia okazo diri “antaŭpublikparolataĵo”. Ĉu vi aprobas tian precizan
vorton?
Respondo 11, La Revuo, 1907, Aprilo
PRI LA VORTO “ERO”
Efektive estus pli bone, se por la ideo de tempokalkulo ni uzus ian alian
vorton anstataŭ “ero”, kiu havas jam difinitan signifon en la Universala
Vortaro. Sed ĉar la vorto “ero” en la senco de tempokalkulo estas vorto
pure internacia, tial laŭ la №15 de nia fundamenta gramatiko ni havas plenan
rajton ĝin uzi. Ĉar la “ero” de la Universala Vortaro kaj la “ero” science
internacia havas tro malsamajn signifojn, tial ni ne bezonas timi, ke oni
ilin iam reciproke konfuzos. Cetere, se la vorto “ero” laŭ la №15 de nia
gramatiko estas plene permesata, ĝi kompreneble ne estas deviga,
kaj ni havas plenan rajton uzi anstataŭ ĝi “tempokalkulo” aŭ ion similan,
kion proponos niaj specialistoj.
Respondo 24, La Revuo, 1907, Aŭgusto
PRI LA SUFIKSO EG
Tute prave vi diras, ke la sufikso eg ne povas servi por simpla
anstataŭado de la vortoj “granda” aŭ “tre”, sed ĝi devas servi por kreado
de vortoj novaj kun senco speciala. Tia neĝusta uzado de la
sufikso certe ne estas aprobinda, kaj, kiom oni povas, oni devas ĝin eviti.
Tamen esti tro severaj en ĉi tiu rilato ni ankaŭ ne devas. En multaj
okazoj, en kiuj ni povus bone uzi la vortojn “granda” aŭ “tre”, ni povas
ankaŭ sen peko kontraŭ la spirito de Esperanto uzi la sufikson eg,
ĉar tre ofte la saman ideon unu persono povas prezenti al si kiel ideon
simplan en granda mezuro, dum alia persono ĝin prezentas al si kiel ideon
specialan. Ekzemple, la vorton “bonega” ni preskaŭ ĉiam povus anstataŭigi
per “tre bona”, kaj tamen en la samaj okazoj oni ankaŭ povas prezenti al
si bonecon eksterordinaran kaj uzi por ĝi vorton apartan
tiel same, kiel oni faras preskaŭ en ĉiuj lingvoj.
Laŭ mia opinio ni devas esti tre singardaj nur en tiaj okazoj, en kiuj
ni povus ricevi aŭ senduban, por niaj oreloj malagrablan, eraron
kontraŭ la lingvo, aŭ tute malĝustan sencon; sed en ĉiuj aliaj okazoj
tro granda severeco kaj katenado estas superflua. En tiaj okazoj, kie kelka
libereco alportas al ni nenian malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi?
Respondo 38, La Revuo, 1908, Majo
PRI LA SUFIKSO IG KUN VERBAJ RADIKOJ
Oni ofte demandadis sin, ĉu kun la verbaj radikoj “igi” signifas “igi
-anta” aŭ “igi -ata”. Sed la demando per si mem estas ne ĝusta, ĉar “igi”
kun verbo signifas nek “igi -anta”, nek “igi -ata”, sed nur “igi -i”, sekve
ĝi povas tre bone esti uzata en ambaŭ sencoj (aktiva kaj pasiva).
En la plimulto da okazoj la senco de ig en verboj prezentas absolute
nenian malklaraĵon; sed en tiuj okazoj, kie malkompreniĝo povas aperi, ni
devas ĝin eviti ne per senbezona katenado de la senco de ig (kio
estus tiel same neoportuna, kiel la katenado de aĵ, pri kiu mi parolis
en la respondo 11<$FVidu paĝon 17an.>), sed per precizigo de nia frazo
mem. Ekzemple, ni ne povas diri “sciigi amikon novaĵon”, sed ni povas diri
“sciigi amikon pri novaĵo” aŭ “sciigi novaĵon al amiko” ambaŭ frazoj
estas tute regulaj kaj ambaŭ estas tute klaraj, — kial do ni devas demandi
nin, kiu el la diritaj frazoj estas la sole bona? En frazo, en kiu la verbo
kun ig havas du komplementojn, la akuzativo kaj prepozicio montras
tute klare la rilaton inter la ambaŭ komplementoj; frazo, kiu havas nur
unu komplementon, estas ordinare ankaŭ tute klara, ĉar la forestado de la
dua komplemento per si mem jam montras la sencon de la frazo (ekzemple,
se mi, sen plua precizigo per “al”, diros “mi manĝigas mian ĉevalon”, neniu
dubos pri la senco de la frazo); fine en tiuj tre maloftaj okazoj, kiam
ni efektive povas timi malkompreniĝon, ni ja tute ne bezonas aktivigi aŭ
pasivigi la sencon de la sufikso ig, sed ni povas tute bone kaj regule
aktivigi aŭ pasivigi la verbon, dirante “manĝantigi” kaj “manĝatigi”.
La sufikso ig per si mem havas sencon tute difinitan (= fari, lasi,
kaŭzi); ĝi fariĝas neklara nur tiam, kiam ni krom ĝia propra senco nepre
volas altrudi al ĝi ian sencon aldonan, kiun ĝi per si mem ne havas kaj
ne devas havi kaj kiu ( en okazo de efektiva neceseco) devas esti esprimata
per alia rimedo (ekzemple, sencon de aktivigado aŭ pasivigado, de daŭrigado
aŭ momentigado k.t.p.).
Respondo 13, La Revuo, 1907, Aprilo
PRI FORLASADO DE SUFIKSOJ
En la frazo “la akvo plenigas la kruĉon” la senco diras al ni, ke la
sufikso ig estas necesa, kaj uzi tie la vorton “plenas” anstataŭ
“plenigas” mi ne konsilus, ĉar ni tiam tro evidente pekus kontraŭ la logiko.
Forlasi iun sufikson, por ricevi vorton pli mallongan, ni povas nur en tiaj
okazoj, se la neceseco de la sufikso estas iom duba, ekzemple kiam la verbon,
de ni uzatan, ni povas rigardi ne kiel devenantan, sed kiel memstaran, aŭ
kiam la maniero de la deveno estas ne tute klara. Sed la verbo de la supre
citita frazo ne sole tute sendube devenas de alia vorto (“plena”),
sed la maniero de tiu devenado estas tute klara, sekve ni devas uzi
tiun klaran sufikson, kiu servas por la devenigo de la dirita vorto.
Respondo 44, La Revuo, 1908, Aŭgusto
PRI LA DEVENO DE LA VORTO “EDZO”
Dank' al la afableco de S-ro D-ro Zamenhof, mi ricevis la solvon de tiu
malgranda enigmo... La vere primitiva formo estas ne edz, sed edzin,
de kiu devenas la formo edzo. Tiel same fraŭlo devenas de
fraŭlino, kuzo de kuzino, kaj feo, kiun oni povus
uzi, por montri fablan estulon, ekz. Oberono, kaj kiun oni povas devenigi
de feino. La vorto edzino estis primitive sufikso, kiu poste
fariĝis sendependa de la radikoj, al kiuj ĝi estis primitive aldonita. Jen
kiamaniere la Majstro klarigis al mi la aferon: En la germana lingvo, reĝido
heredonto de la krono estas nomata Kronprinz, kiu fariĝas en Esperanto
kronprinco. La virino kunigita kun la kronprinco per leĝa ligilo estas
nomata germane Kronprinzessin. Ĉi tiun lastan vorton D-ro Zamenhof
transskribis Esperante kronprincedzino, kaj li tuj rimarkis, ke la
finiĝo de tiu vorto, t. e. edzino, ricevis per si mem la sencon de
virino kunigita kun viro per leĝa ligilo. Li do faris el ĉi tiu vorto: unue,
ĝeneralan sufikson, esprimantan difinitan rilaton, kaj due, vorton memstaran
kun tiu sama signifo. Poste el la vorto edzino li tute logike devenigis
la vorton edzo.
Laŭ artikolo de Emile Boirac. Oficiala Gazeto, 1913, Decembro
Leksikologio. Vortaroj
PRI PLENA VORTAREGO
Efektive, ni ekstreme bezonas plenan vortaregon, kiu enhavus ne sole ĉiujn
vortojn de la ordinara vivo, sed ankaŭ ĉiujn vortojn teknikajn de ĉiuj
sciencoj, artoj kaj metioj, ĉiujn nomojn geografiajn, historiajn, personajn
k.t.p.; nia Lingva Komitato farus al ni tre grandan servon, se ĝi per komuna
laboro de ĉiuj siaj membroj pretigus tian vortaregon. Sed eldoni tian vortaregon
kun karaktero oficiale fiksita la Lingva Komitato nun ne
povas kaj longe ankoraŭ ne povos, ĉar tia laboro estas ne sole tre malfacila
kaj la kompetenta esploro kaj fikso de ĉiuj el la senlima multego da vortoj
postulas multege da tempo kaj fortoj, sed tia laboro estus eĉ rekte malutila.
Se tian grandampleksan fiksitan vortaregon, kiun povas krei nur tre longa
kaj ĉiuflanka uzado kaj elprovado, ni volus pretigi teorie kaj “en rapideco”,
ni tre danĝere enkatenigus nian lingvon, ni malpermesus al ĝi libere kaj
sane disvolviĝi; ni perforte altrudus al la lingvo multajn formojn kaj vortojn,
kiuj al tiu aŭ alia kunlaboranto de la vortaro pro nesufiĉa elprovo en la
unua momento ŝajnis bonaj, sed kiuj poste en la praktika uzado povus montriĝi
tute malbonaj. Tia konsidero estis interalie ankaŭ la kaŭzo, pro kiu mi,
publikigonte mian unuan libron pri Esperanto, decidis forĵeti la tro grandan
vortaron kaj tro abundan afiksaron, kiujn mi estis pretiginta teorie, kaj
mi decidis publikigi vortareton nur tre malgrandan kaj nur plej necesan por
la ordinara vivo, lasante ĉion alian al libera, iom-post-ioma ellaboriĝado.
Sed se la Lingva Komitato ne povas doni al ni jam nun plenan vortaregon
oficiale fiksitan, ĝi povas tamen fari ion alian (kaj parton de
tio ĝi jam faris kaj faras): dividinte la grandegan laboron inter ĉiuj komitatanoj
(el kiuj ĉiu nepre devas ion fari) kaj inter aliaj helpantoj, ĝi povas
krei en ne tro longa tempo plenan vortaregon provizoran. Kiam tiu
vortarego estos preta, ĝi servos kiel neoficiala kaj ne deviga konsilanto
por ĉiuj, kiuj bezonas uzi tiun aŭ alian vorton aŭ nomon, sed ne povas
aŭ ne volas mem ĝin elekti kaj ne havas la eblon serĉi en nia tuta literaturo,
ĉu kaj kiamaniere iu jam uzis tiun vorton. Tiu “rapidece” pretigita vortarego
tute ne estus deviga: ĉiu, kiu trovus, ke tiu aŭ alia vorto estas malbona,
havus plenan rajton uzi alian vorton; kaj poste la Lingva Komitato povus
periode publikigadi listojn da vortoj, pri kiuj ĝi estos konstatinta, ke
la vivo kaj kompetentula uzado fiksis por ili alian formon, ol kiun ili
ĝis nun havis en la provizora vortarego; sed ĉiuj vortoj, kiuj oficiale
ne estos anstataŭigitaj, restos uzeblaj. Tiamaniere la Provizora Vortarego
kun ĝiaj estontaj periodaj Aldonoj restos ĉiam plej grava konsilanto por
ĉiuj verkantoj, kaj el la vortarego provizora iom post iom elkreskos la
estonta vortarego oficiale fiksita. Mia ideo estas kompreneble nur teoria;
ĉu ĝi estas efektiviginda kaj efektivigebla, — pri tio povas juĝi nur la
estraro de la Lingva Komitato, kiu sola havas aŭtoritaton kaj sperton pri
tiu demando; tamen mian respondon pri la vortarego mi donas publike por
tio, ke niaj samideanoj havu okazon pripensi la aferon kaj eble esprimi
ian utilan opinion, aŭ proponi sian helpon al la Komitato, se tiu lasta
ĝin bezonus.
Respondo 58, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 223
PRI “UJO” KAJ “INGO”
S-ro Fruictier klarigis al mi, ke, laŭ D-ro Zamenhof, ujo estas
vazo aŭ kesto aŭ io simila, kiu entenas la tuton, kaj ingo
entenas nur parton.
Carlo Bourlet. Lingvo Internacia, 1904, p. 170
PRI LA ORTOGRAFIO DE PROPRAJ NOMOJ
Propran nomon oni povas nun skribi tiel, kiel ĝi estas skribata en la
gepatra lingvo de ĝia posedanto, ĉar en la nuna tempo la fonetika skribado
de multaj nomoj kaŭzus tro grandan kriplaĵon de tiuj nomoj kaj diversajn
malkomprenaĵojn. Sed tio ĉi estas nur rimedo provizora; ni devas celadi
al tio, ke pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj
laŭ la fonetiko internacia de tiu ĉi lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi
ĝuste tiujn nomojn.
Esperantistishe Mitteilungen, 1904, Junio (citita en Lingvo
Internacia, 1904, p. 216)
PRI LA NOMOJ DE LANDOJ
De la komenco ĝis nun mi ĉiam uzadis la nomon “Egipto” ne por la lando,
sed por la popolo; la landon mi nomadis “Egiptujo”. Mi tion faradis
ne pro nesufiĉa pripenso, sed tute pripensite kaj intence. En la novaj
landoj (ekzemple en ĉiuj landoj Amerikaj), la lando fakte kaj morale apartenas
ne al ia difinita gento, sed egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj; tial estas
afero tute natura, ke tie la lando ne uzas por si (per uj), la nomon
de ia gento, sed kontraŭe, ĉiuj ĝiaj loĝantoj uzas por si (per an)
la nomon de la lando. Tute alia afero estis (kaj tradicie restis) en la landoj
malnovaj: ĉiun pecon da tero okupis ia speciala gento, nomis la landon sia
speciala genta propraĵo kaj ĉiujn aligentajn loĝantojn aŭ ekstermis, aŭ
permesis al ili vivi en la lando kiel “fremduloj” tial la landoj malnovaj
preskaŭ ĉiam portas la nomon de tiu aŭ alia gento, kaj en Esperanto, ĝis
la tempo, kiam ni havos nomojn pure geografiajn, ni tion esprimas per la
sufikso uj. La apud-Nila lando en la tempo de sia plej grava historia
valoro estis lando antikva, aranĝita laŭ la principo “lando apartenas
al unu gento”, ĝi sekve nepre devas havi la sufikson uj, por ke ni
povu esprimi la tre gravan por antikva lando diferencon inter la gento-mastro
kaj la gentoj-fremduloj; ni scias ja el la Biblio, ke tiu diferenco en Egiptujo
estis tre granda! Ĉiuj novaj landoj, ne aranĝitaj laŭ la principo
“lando apartenas al unu gento”, neniam devas uzi la sufikson uj; ni
devas sekve diri “Usono”, “Kanado” k.t.p. Se mi dum longa tempo uzadis “Brazilujo”,
“Ĉilujo” k.t.p., mi konfesas nun, ke tio estis eraro. Ni povus diri
“Brazilo, Ĉilo” k.t.p., tamen mi ne konsilas tion fari, parte pro tio, ke
por la Slavoj kaj la Germanoj, kiuj alkutimiĝis al “Brazilia”, “Brazilien”,
“Ĉiliec”, la vortoj “Brazilo”, “Ĉilo” ĉiam sonus kiel nomoj de popoloj,
parte pro tio, ke la longatempe uzitaj formoj “Brazilo”, “Ĉilo” en la senco
de popolo donus nun grandan konfuzon, se la samajn formojn ni uzus
nun en senco de lando. Sed tute oportune eviti samtempe ĉiujn tri malbonaĵojn
(t.e. eraron, kontraŭkutimecon kaj konfuzon) ni povas tre bone, se ni de
nun uzados por la diritaj landoj la formojn “Brazilio”, “Ĉilio” kaj tiel
mi konsilas agi. Tiel same ni neniam devas diri “Meksikujo” ni devus
diri “Meksiko”, sed, por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando,
mi konsilas fari tion, kion ni faris kun aliaj similcirkonstancaj landoj,
t.e. nomi la urbon “Meksiko” kaj la landon “Meksikio” (kiel Alĝero-Alĝerio,
Tuniso-Tunisio k.t.p.).
Nun restas la demando pri la landoj Eŭropaj. Pli aŭ malpli frue
venos eble la tempo, kiam ĉiuj Eŭropaj landoj ricevos nomojn neŭtrale geografiajn;
sed tiel longe, kiel ni uzas por ili nomojn de gentoj, ni devas ĉiam uzi
tiujn nomojn kun la sufikso uj. Estas vero, ke ekzistas tri Eŭropaj
regnoj, por kiuj la sufikso uj estas ne tute logika (Aŭstrujo, Belgujo
kaj Svisujo), kaj se la Akademio trovus necesa anstataŭigi en ili la uj
per i, mi tion ne malkonsilus; sed fari propravole escepton
por tiuj tri regnoj mi al niaj verkistoj ne konsilus, ĉar la Esperantistoj
jam tro forte alkutimiĝis al la ĝisnunaj, neniom ĝenantaj nomoj de tiuj tre
gravaj kaj ofte citataj regnoj, kaj por fari rompon en tiu alkutimiĝo mi
ne vidas ian gravan neceson. Ĉar la tuta esenco de lingvo estas bazita antaŭ
ĉio sur interkonsento, tial komuna ĝisnuna uzado devas ludi en lingvo
pli gravan rolon, ol seke teoria logikeco; oferi la unuan al la dua mi konsilus
nur en tia okazo, se nia Lingva Komitato tion postulus.
Respondo 47, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291
PRI “DAŬRI” KAJ “ĈESI”
“Daŭri”: esti plue, ne esti finita; “ĉesi”: komenci ne ...i, aŭ komenci
ne esti. El tiu signifo sekvas la reguloj de uzado de tiuj vortoj kaj de
iliaj devenaĵoj “daŭrigi”, “ĉesigi” k.t.p. Ekzemple: oni povas diri: “la
laboro daŭras” (la laboro estas plue, ne estas finita), sed oni ne povas
diri: “mi daŭras labori” (mi estas plue labori! mi ne estas finita labori!);
ankaŭ ne estas bone diri (kiel mi mem bedaŭrinde faris kelkfoje): “mi daŭrigas
labori” (mi igas esti plue labori!); oni devas diri: “ mi daŭrigas mian
laboron” (mi igas mian laboron esti plue) aŭ “mi laboras plue”. Oni
povas diri: “mi ĉesas labori” (mi komencas ne labori) aŭ “la pluvo ĉesas”
(la pluvo komencas ne esti), sed ne estas bone forlogiĝi per la analogio
kun “komenci” kaj diri: “mi ĉesas mian laboron” (mi komencas ne ...i aŭ
ne esti mian laboron!); estas preferinde diri: “mi ĉesigas mian laboron”
(mi igas mian laboron komenci ne esti).
Respondo 49, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 294
PRI LA SENCO DE “ŜATI”
La vorton “ŝati” mi uzas ordinare en la senco de “rigardi kiel valoran,
kiel gravan”. Ekzemple: la gazetoj tre ŝatas la kunlaboradon de aŭtoroj
gloraj, sed tute ne ŝatas la kunlaboradon de komencantoj.
Respondo 53, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 221
PRI LA VORTO “FORKAPERI”
La vorto “forkaperis”, kiun vi trovis en “La Rabistoj”, ne estas
preseraro. La vorto “kaperi” (kiu sin trovas en la vortaroj Esperanto-germana
kaj germana-esperanta) signifas proksimume “rabi korsare” aŭ “rabi sur
la maro”.
Respondo 31, La Revuo, 1908, Februaro
PRI LA VORTO “KATEĤIZI”
La vorton “kateĥizi”, uzitan en la vortaro de O'Connor, mi trovas tute
bona, ĉar ĝi estas internacia; el tiu vorto ni povas tute bone devenigi
la vortojn “kateĥizo”, “kateĥizisto”, “kateĥizato” el tio ĉi tamen tute
ne sekvas, ke la vortoj “kateĥismo” kaj “kateĥisto” estas malbonaj. “Kateĥismo”
estas io alia ol “kateĥizo” sed se eĉ ni dirus, ke ambaŭ vortoj estas identaj
kaj ni povas uzi “kateĥizo” anstataŭ “kateĥismo”, ni eĉ en tiu okazo tute
ne bezonus elĵeti el nia lingvo la tute internacian kaj bonan vorton “kateĥismo”,
sed ni povas tute sen ia maloportuneco lasi la vivon al ambaŭ vortoj kaj
trankvile atendi, ke la komuna uzado iom post iom donos pli grandan forton
al unu vorto kaj faros el la dua vorto ne plu uzatan arĥaismon.
Respondo 39, La Revuo, 1908, Majo
PRI LA VORTO “LAKTUMO”
Mi tute konsentas kun vi, ke “lakto” kaj “laktumo” havas inter si preskaŭ
nenion komunan, kaj ni havus plenan rajton uzi por “laktumo” ian vorton tute
memstaran. Sed ĉar en multaj lingvoj por ambaŭ diritaj vortoj estas uzata
la sama radiko, kaj ĉar la vorto “laktumo” estas ne malpli oportuna, ol
ĉia tute memstara vorto, kaj ĉar tiu vorto jam troviĝas en la “Fundamento
de esperanto”, tial ekzistas absolute nenia neceseco, ke ni forĵetu la oportunan
vorton jam konatan kaj devigu la Esperantistojn lerni novan vorton.
Respondo 37 b, La Revuo, 1908, Majo
Kazoj
NOMINATIVO POST “PO”
Inter la esprimoj “doni po 2 pecojn” kaj “doni po 2 pecoj” estas ankoraŭ
malfacile diri, kiu estas la pli bona, kaj tial ambaŭ esprimoj estas uzeblaj
kaj bonaj. Tamen konsiderante, ke danke la intervenon de la vorto “po” la
“pecoj” jam ne dependas rekte de la “doni”, ni konsilas uzi post “po” tiel
same kiel post “da”) la nominativon (“doni po 2 pecoj”). Alia kaŭzo por tiu
ĉi konsilo estas ankaŭ la cirkonstanco, ke laŭ nia opinio “ĉie, kie oni
dubas inter la nominativo kaj akuzativo, oni devas uzi la nominativon”.
La Esperantisto, 1891, p. 7
PRI LA AKUZATIVO
Tuŝante la akuzativon mi povas al vi doni la jenan konsilon: uzu ĝin
ĉiam nur en tiuj okazoj, kie vi vidas ke ĝi estas efektive necesa; en ĉiuj
aliaj okazoj, kie vi ne scias, ĉu oni devas uzi la akuzativon aŭ la nominativon
— uzu ĉiam la nominativon. La akuzativo estas enkondukita nu r el
neceso, ĉar sen ĝi la senco ofte estus ne klara; sed ĝia uzado en okazo de
nebezono pli multe malbeligas la lingvon ol la neuzado en okazo de bezono.
La Esperantisto, 1890, p. 27
La akuzativo en nia lingvo neniam dependas de la antaŭiranta prepozicio
(ĉar la prepozicioj per si mem neniam postulas ĉe ni la akuzativon), sed
nur de la senco. La akuzativon ni uzas nur en tri okazoj:
a) por montri la suferanton de la faro (t.e. post verboj havantaj sencon
aktivan), ekzemple “mi batas lin”, “mi diras la vorton”;
b) por montri direkton (t.e. movadon al ia loko, en diferenco
de movado sur ia loko), se la prepozicio mem tion ĉi ne montras;
ekzemple, ni diras “mi venas al la celo” (ne “al la celon”), ĉar “al” mem
jam montras direkton, sed ni devas diferencigi inter “mi amas iri en la
urbo” kaj “mi amas iri en la urbon” (aŭ simple “iri la
urbon”) laŭ tio, ĉu mi amas iri sur la stratoj de la urbo aŭ ĉu mi amas
iri el ekstere en la urbon (“iri al la urbo” signifas nur aliri, sed ne
eniri);
c) en ĉiuj okazoj, kiam ni ne scias, kian prepozicion uzi, ni povas uzi
la akuzativon anstataŭ la prepozicio “je” ekzemple en la esprimo “mi kontentiĝas
tion ĉi” la akuzativo ne dependas de la verbo “kontentiĝas” sed anstataŭas
nur la forlasitan prepozicion “je” (= mi kontentiĝas je tio ĉi).
Esperantisto, 1892, p. 62
NOMINATIVO AŬ AKUZATIVO?
En la ekzemploj, kiujn vi citis, la diferenco inter akuzativo kaj nominativo
ne estas granda, kaj ofte ambaŭ formoj estas egale bonaj. Sed ĝenerale
mi tenas min je la sekvanta principo: mi vidis lin grandan = mi
vidis lin, kiu estis granda (aŭ kiam li estis granda); mi vidis lin granda
= mi vidis, ke li estas granda. Kian manon mi tenis sur la tablo? la manon
kuŝantan (la duan manon, kiu ne kuŝis, mi eble tenis en la poŝo);
kiel (aŭ en kia maniero) mi tenis mian manon? mi tenis ĝin kuŝanta sur la
tablo.
Lingvo Internacia, 1906, p. 121
PRI LA AKUZATIVO POST “ANSTATAŬ”
Kiel ĉiu alia prepozicio, tiel ankaŭ “anstataŭ” per si mem postulas ĉiam
la nominativon; se tamen ofte oni trovas ĉe bonaj aŭtoroj post “anstataŭ”
la akuzativon, tiu ĉi lasta estas uzita ne pro la prepozicio, sed pro aliaj
cirkonstancoj. Ekzemple, en la frazo: “Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmon”,
la lasta parto de la frazo prezentas nur mallongigon (= anstataŭ
bati Vilhelmon), kaj la akuzativo forigas ĉiun dubon pri tio, ke anstataŭigita
estis ne la batanto, sed la batato.
Respondo 51, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2
PRI LA KAZO POST “KIEL”
La frazon “ĝi (la diskutado) trafas Ibsenon kiel teoriisto” mi
trovas nebona; mi konsilas diri “kiel teoriiston”. La esprimo “kiel
teoriisto” signifas, ke ĝi (la diskutado) estas teoriisto kaj,
estante teoriisto, ĝi trafas Ibsenon. Nominativon apud akuzativo mi uzas
ordinare nur tiam, kiam la nominativo devas havi la sencon de “ke... estas”,
“ke... estu” k.t.p. Ekzemple: “mi trovas tiun ĉi vinon bona” = mi
trovas, ke tiu ĉi vino estas bona; “oni faris lin generalo”
= oni faris, ke li estu generalo. Sed se, anstataŭ supozigi
la mankantan ligantan vorton “ke”, la frazo havas ligantan vorton
alian (ekzemple “kiel”), tiam devas esti uzata tiu kazo, kiun postulas la
senco de la ekzistanta liganta vorto. Se du komplementoj estas ligataj per
la vorto “kiel”, tiam mi ordinare akordigas kaze la sekvantan komplementon
kun la komplemento antaŭiranta, ĉar alie la senco estus tute alia kaj la
nominativa komplemento sence rilatus ne al la antaŭstaranta komplemento,
sed al la subjekto de la frazo. “Mi elektis lin kiel prezidanto”
signifas: “mi elektis lin, ĉar mi estas prezidanto”, aŭ “mi elektis lin,
kvazaŭ mi estus prezidanto” aŭ “mi elektis lin en tia maniero, en kia prezidanto
elektas”. “Mi elektis lin kiel prezidanton” signifas: “kiel oni elektas
prezidanton”, aŭ “por havi en li prezidanton”. Sekve se vi volas esprimi,
ke la elektota estu prezidanto, ni povas diri: aŭ “mi elektis lin kiel
prezidanton”, aŭ “mi elektis lin prezidanto” (= ke li
estu prezidanto), sed ni ne povas diri “mi elektis lin kiel prezidanto”,
ĉar tiam la senco estus tute alia.
Respondo 7, La Revuo, 1907, Februaro
Adjektivo
ADVERBO KAJ ADJEKTIVO
En la tempo, kiam estis verkata la “Dua Libro”, la demando, ĉu oni devas
diri “estas varme” aŭ “estas varma”, ne estis ankoraŭ absolute decidita kaj
la uzado de unu formo estis egale bona, kiel la uzado de la dua. Nun tiu
ĉi demando iom post iom per la uzado akceptis jam decidon pli difinitan.
La adjektivo difinas la substantivon aŭ la pronomon havantan sencon de
substantivo (responde la demandon kia) kaj la adverbo difinas la verbon
(responde la demandon kiel). Tial ni diras: “la vetero estas bona”,
“li kantas bone”. Tamen en la okazoj, kie la difino apartenas precize nek
al substantivo aŭ pronomo, nek al verbo, ni ofte ne povas decide diri, kian
demandon (kia aŭ kiel) nia difino devas respondi kaj kian
formon ni devas uzi. En ĉiu alia lingvo tiu ĉi duba demando estas decidata
per la sankcio de l'uzado, — en nia lingvo ni konsilas uzadi en tiuj okazoj
ĉiam la adverbon; ekzemple: “estas varme”, “estas vere”, “ĝ i estas vera”.
La vorton “ĝi” ni konsilas ĉiam uzi nur por anstataŭi objekton aŭ aferon
(kiel “li” anstataŭas personon); sed en esprimoj senpersonaj kaj senobjektaj
ni konsilas neniam uzi la vorton “ĝi” (ekzemple: “hodiaŭ estas varme” kaj
ne “hodiaŭ ĝi estas varme”).
La Esperantisto, 1891, p. 7
PRI LA AKUZATIVO POST “TRA”
Povas esti, ke mi baldaŭ proponos al la voĉdonado de la Lingva Komitato,
ke post prepozicio oni uzu la akuzativon nur en okazoj de nepra bezono,
sed en ĉiuj iom dubaj okazoj oni ĝin ne uzu. Se la Lingva Komitato tion
akceptos, tiam oni kredeble neniam uzos plu la akuzativon post la prepozicio
“tra”. Sed ĝis nun la uzado de akuzativo post “tra” tute ne estas
kontraŭregula. Nominativon ni uzas nur post tiuj prepozicioj, kies senco
estas ĉiam egala; ekzemple la prepozicio “al” ne povas unu fojon signifi
direkton kaj alian fojon ne, tial ni post “al” ĉiam uzas la nominativon;
sed ekzistas prepozicioj (ekzemple “en”, “sur” k.t.p.), kiuj per si mem
ne montras direkton, tial, por esprimi direkton, ni uzas post ili
la akuzativon. Al tiuj prepozicioj apartenas interalie ankaŭ “tra” kaj “kontraŭ”,
tial ni post la diritaj prepozicioj povas uzi ambaŭ kazojn, malgraŭ ke
en la aliaj lingvoj oni uzas post ili ĉiam nur unu kazon (tiu ĉi lasta
cirkonstanco kredeble estis la kaŭzo de via erara opinio, kvazaŭ ni post
“tra” ĉiam devas uzi nur la nominativon). Estas vero, ke dum la diferenco
inter “en” direkta kaj “en” sendirekta estas tre granda, la diferenco inter
“tra” direkta kaj sendirekta estas tiel malgranda, ke en la plejmulto da
okazoj ni povas egale bone uzi la nominativon, kiel la akuzativon; ekzistas
tamen okazoj, kiam estas dezirinde fari diferencon inter la ambaŭ
kazoj. Ekzemple, irante tra la urbo, mi povas resti en ĝi sufiĉe longe
aŭ eĉ tute ne forlasi ĝin; sed, irante tra la urbon, mi celas (tra
la urbo) eksteren de la urbo. En “La Rabistoj”, Schweizer tute bone
povus diri “la sono de lia nazo povus peli homojn tra trueto de
kudrilo” tamen la esprimo “tra trueton” estas multe pli forta, ĉar
ĝi montras, ke la efiko de la sono estas tiel granda, ke la homoj volus nepre
veni eksteren; tie ne la trueto mem estas grava, sed nur la celado
esti kiel eble plej baldaŭ ekstere de la trueto.
Respondo 27, La Revuo, 1908, Februaro
PRI LA AKUZATIVO POST VERBOJ DE MOVO
Se la vorton “meti” (aŭ “ĵeti”, “fali” k.t.p.) sekvas substantivo aŭ
pronomo kun la prepozicioj “antaŭ”, “post”, “inter” k.c., estus ordinare
pli ĝuste uzi la substantivon aŭ pronomon en akuzativo, ĉar ni tie ordinare
havas la sencon de direkto; ekzemple, “metu la korbon antaŭ la pordon”.
Tamen ofte oni povas en tiaj okazoj uzi sen eraro ankaŭ la nominativon,
se la senco de direkto koncernas ne la substantivon aŭ la pronomon, pri
kiu ni parolas, sed ian alian vorton, kiun ni subkomprenas; ekzemple, oni
povas tute bone diri “oni metis antaŭ mi manĝilaron”, komprenante
sub tio: “oni metis antaŭ mi sur la tablon manĝilaron”. En tiaj okazoj
oni povas egale bone uzi la nominativon aŭ la akuzativon, kaj ŝajnas al
mi, ke decidi, ke oni en tiuj okazoj uzu ekskluzive nur la nominativon aŭ
nur la akuzativon, ni ne bezonas. Se iam la libereco en tiu ĉi rilato fariĝos
por ni tro ĝenanta, kaj la vivo mem ne decidos iom post iom tiun ĉi demandon,
tiam ni proponos al la Lingva Komitato, ke ĝi donu al ni por tiu ĉi demando
ian ekskluzivigan decidon.
Post “sidiĝi” ni povas egale bone uzi la akuzativon kaj la nominativon,
depende de tio, ĉu ni volas esprimi movon aŭ komencon de nova
stato. Tamen, ĉar la nominativo estas ĉiam pli simpla kaj pli facila,
ol la akuzativo, tial ŝajnas al mi, ke estus bone, se ni alkutimiĝus en
ĉiuj okazoj dubaj preferi la nominativon.
Respondo 41 a, La Revuo, 1908, Majo
Artikolo
Se vi ne scias, kiam vi devas uzi la formon la kaj l ' ,
uzu ĉiam pli bone la formon la. La formon l ' mi uzas ordinare
nur post prepozicioj, kiuj finiĝas per vokalo (ekzemple de, tra
k.c.); en ĉiaj aliaj okazoj mi uzas ordinare la plenan formon la,
ĉar alie la senco povus fariĝi ne klara, eĉ la sono ne agrabla.
La Esperantisto, 1889, p. 24
Ofte vi ripetas pri la maloportuneco de la artikolo la. Sed la
artikolo estas ja vorto tute aparta kaj sur la konstruon de la frazoj ĝi
havas nenian influon; tial, se vi volas, vi povas tute ĝin ne uzadi, almenaŭ
ĝis la tempo kiam vi tute bone scios ĝian signifon.
La Esperantisto, 1890, p. 32
PRI LA UZADO DE L'
La uzadon de l' (apostrofita la) ni ne forigis; sed ĉar
tiu ĉi formo estas ne tre necesa escepto el regulo kaj estas kreita precipe
por mallongeco en la versoj, tial ni en prozo uzas nun ordinare
la formon konstantan (la) kaj konservas la formon apostrofitan speciale
por versoj. Tiel ni agas ordinare en nia gazeto; tamen ni tute ne faras
el tio ĉi regulon; ĉiu povas kuraĝe uzadi ankaŭ en prozo la formon apostrofitan.
Esperantisto, 1893, p. 127
PRI LA UZADO DE LA ARTIKOLO
Tute vane vi faras al vi multe da klopodoj kun la uzado de la artikolo.
Vi devas memori, ke en nia lingvo la uzado de la artikolo ne estas deviga;
sekve la plej bona maniero de agado estas jena: uzu la artikolon tiam,
kiam vi scias certe, ke ĝia uzado estas necesa kaj postulata de la logiko,
sed en ĉiuj dubaj okazoj tute ĝin ne uzu. Pli bone estas ne uzi
la artikolon en tia okazo, kiam ĝi estas necesa, ol uzi ĝin tiam, kiam la
logiko kaj la kutimoj de ĉiuj popoloj ĝin malpermesas. Se vi ekzemple diros
“venis tago, kiun mi tiel longe atendis”, via frazo estos ne tute bonstila,
sed ne rekte erara, kvankam oni devus tie ĉi diri “la tago” sed se
vi diros “hodiaŭ estas la dimanĉo” anstataŭ “hodiaŭ estas dimanĉo”,
tiam vi faros rekte eraron, kiu estos malagrabla por la oreloj de
ĉiu bona Esperantisto.
Respondo 2, La Revuo, 1906, Decembro
PRI LA APOSTROFADO DE LA ARTIKOLO
La esprimo “reunuigi l' homaron” estas efektive nebona, ĉar apostrofi
la artikolon oni povas nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo. Sed
la neobservado de tiu ĉi regulo, kiu estis donita ne en la gramatiko,
sed nur en la “Ekzercaro” (№27), estas ne eraro, sed nur peko kontraŭ
boneco de la stilo. Sekve en prozo tiu ĉi regulo devas esti
observata, sed en versoj, kie pro “licentia poetica” oni ofte permesas
al si deflankiĝojn de la ordinara stilo, la neobservado de la supre donita
regulo (aŭ pli ĝuste konsilo) ne estas eraro. En versoj ni devas nomi
“eraro” nur deflankiĝojn de la gramatiko (ekzemple la apostrofadon
de adjektivo, uzadon de diversaj kontraŭgramatikaj formoj k.t.p., kio estas
tre ofte renkontata ĉe la komencantaj esperantaj versistoj).
Respondo 4, La Revuo, 1906, Decembro
Personaj pronomoj
PRI LA UZADO DE “LI” ANSTATAŭ “ĜI”
Vi skribis, ke, parolante pri infano, vi uzas “li” anstataŭ “ĝi”, ĉar
vi ne aprobas “la anglan kutimon starigi infanojn sur unu ŝtupon kun bestoj
kaj objektoj”. Kontraŭ la uzado de “li” en tiaj okazoj oni nenion povus havi;
sed la kaŭzo, kial ni (kaj ankaŭ la lingvo angla) uzas en tiaj okazoj
“ĝi”, estas ne tia, kiel vi pensas. Nek la lingvo angla, nek Esperanto havis
ian intencon malaltigi la indon de infanoj (ambaŭ lingvoj estas ja tiel
ĝentilaj, ke ili diras “vi” ne sole al infanoj, sed eĉ al bestoj kaj objektoj).
La kaŭzo estas tute natura sekvo de la konstruo de la ambaŭ diritaj lingvoj.
En ĉiu lingvo ĉiu vorto havas (tute ne logike) difinitan sekson, kaj tial,
uzante por ĝi pronomon, ni prenas tiun, kiu respondas al la gramatika sekso
de la vorto (tial la franco diras pri infano “il”, la germano diras “es”);
sed en la lingvoj angla kaj Esperanto la vortoj havas nur sekson naturan,
kaj tial, parolante pri infanoj, bestoj kaj objektoj, kies naturan sekson
ni ne scias, ni vole-ne-vole (sen ia ofenda intenco) uzas pronomon
mezan inter “li” kaj “ŝi” — la vorton “ĝi”. Tiel same ni parolas ankaŭ
pri “persono”. Cetere, parolante pri infano, pri kiu ni scias, ke
ĝi ne estas knabino (aŭ almenaŭ ne scias, ke ĝi estas knabino),
ni povas uzi la vorton “li”.
Esperantisto, 1893, p. 16
PRI LA UZADO DE “vi” KAJ “Vi”
Ordinare mi skribas “vi”, kiam mi parolas al unu persono familiare, kaj
“Vi”, kiam mi parolas al multaj personoj aŭ al unu persono kun respekto.
Vi trovas tiun ĉi diferencon ne bezona, kaj mi konsentas, ke vi estas prava.
Tiu ĉi maniero de skribado estas nur mia persona kutimo kaj havas nenion
komunan kun la gramatiko de nia lingvo. La ĉiama skribado de “vi” per malgranda
litero estas ne sole tute regula, sed mi mem ankaŭ nun provos iom post iom
forlasi mian ĝisnunan manieron de skribado, kiam miaj korespondantoj iom
alkutimiĝos al la malgranda “vi”. Ankaŭ “Estimata sinjoro”, “Kara amiko”
estas pli regula, ol “Estimata Sinjoro”, “Kara Amiko” k.t.p., sed en tiuj
ĉi okazoj oni ordinare simple pro ĝentileco skribas grandan literon, kie
pli regula estus litero malgranda.
Esperantisto, 1893, p. 16
PRI “LI”, “ŜI”, “ĜI”
La pronomoj “li” kaj “ŝi” estas uzataj nur por personoj; por aferoj,
objektoj kaj ankaŭ por bestoj ni uzas la pronomon “ĝi”, ĉar en tiaj okazoj
la sekso ne ekzistas. Se ni tamen, parolante pri objektoj aŭ bestoj, volas
esprimi difinitan sekson (viran aŭ virinan), tiam ni povas uzi “li” kaj
“ŝi”.
Esperantisto, 1892, p. 79
PRI “ĜI” ANSTATAŬ “TIO”
La vorton “ĝi” ni uzas, kiam ni parolas nek pri viro, nek pri virino,
sed pri io, kio ne havas sekson aŭ kies sekso estas por ni nekonata aŭ
indiferenta; sekve ni preskaŭ ĉiam povas tute bone uzi tiun ĉi vorton ankaŭ
anstataŭ “tio”, kies senco estas preskaŭ tia sama. Tial anstataŭ “tio (=
la “io” kiun mi nun vidas antaŭ mi) estas vi, Ivan Karpoviĉ”, mi povas tute
bone diri “ĝi estas vi, Ivan Karpoviĉ”.
Respondo 17, La Revuo, 1907, Junio
PRI LA PRONOMO “CI”
La neuzado de “ci” tute ne estas senkonscia imitado de la ekzistantaj
lingvoj, — kontraŭe, ĝi estas specialaĵo de la lingvo Esperanto, specialaĵo
bazita sur pure praktikaj konsideroj kaj esploroj. La plej bona maniero
kompreneble estus, se ni al pli-ol-unu personoj dirus “vi” kaj al unu persono
ĉiam “ci” sed ĉiuj nuntempaj kulturaj popoloj tiel alkutimiĝis al la ideo,
ke “ci” enhavas en si ion senrespektan, ke ni neniam povus postuli de la
Esperantistoj, ke ili al ĉiu unu persono diru “ci” ni devus sekve havi apartan
pronomon de ĝentileco (kaj tia pronomo efektive ekzistis en Esperanto antaŭ
la jaro 1878). Sed la praktiko de ĉiuj ekzistantaj lingvoj montris, ke tia
“formo de ĝentileco” estas ofte tre embarasa, ĉar tre ofte ni ne scias,
kiamaniere ni devas nin turni al tiu aŭ alia persono (ekzemple al infano
k.t.p.): “ci” ŝajnas al ni eble ofenda, pronomo de ĝentileco ŝajnas al ni
ridinde ceremonia. En tiaj okazoj oni en la ekzistantaj lingvoj uzas diversajn
artifikojn, kiuj tamen tre ofte estas tre embarasaj, kiel por la parolanto,
tiel por la aŭskultanto (ekzemple anstataŭ “ci” kaj “vi” oni diras “li”,
“oni”, “sinjoro”, “fraŭlo” k.t.p.). Por forigi ĉiujn ĉi tiujn embarasojn,
ekzistas nur unu rimedo: diri al ĉiu, ĉiuj kaj ĉio nur “vi”. Malkompreniĝon
tio ĉi neniam povas kaŭzi, ĉar en la tre maloftaj okazoj de neklareco ni
povas ja precizigi nian parolon, dirante “vi, sinjoro”, aŭ “vi ĉiuj”,
“vi ambaŭ” k.t.p. Por la personoj, kiuj tre sentas la bezonon de
“ci” (ekzemple kiam ili sin turnas al Dio aŭ al amata persono), la uzado
de “vi” ŝajnas neagrabla nur en la unua tempo (tiam ili ja havas
la rajton uzi “ci”), sed post kelka praktiko oni tiel facile alkutimiĝas
al la uzado de “vi”, ke ĝi perfekte kontentigas kaj oni trovas en ĝi absolute
nenion “malvarman”. Ĉio dependas ja nur de la kutimo.
Respondo 28, La Revuo, 1908, Februaro
PRI LA PRONOMO POR BESTOJ
Kiam oni parolas pri bestoj, mi konsilas ĉiam uzi nur la senseksan
pronomon “ĝi”, — ne sole kiam (en la plimulto da okazoj) la sekso de la
priparolata besto estas por ni indiferenta, sed eĉ en tiaj okazoj, kiam ni
parolas precize pri la sekso de la besto. En la tre maloftaj okazoj, kiam
la precizeco povas nepre postuli, ke ni montru la sekson de la besto
per la uzata pronomo, la teorio ne malpermesas al ni uzi la vorton
“li” aŭ “ŝi” sed en ĉiuj ordinaraj okazoj mi konsilus uzi la pronomojn
“li” kaj “ŝi” nur por homoj.
Respondo 35, La Revuo, 1908, Majo
PRI PRONOMO POR “HOMO”
Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi
la pronomon “ĝi” (kiel ni faras ekzemple kun la vorto “infano”), kaj se
vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava. Sed ĉar la vorto “ĝi” (uzata
speciale por “bestoj” aŭ “senvivaĵoj”) enhavas en si ion malaltigan (kaj
ankaŭ kontraŭkutiman) kaj por la ideo de “homo” ĝi estus iom malagrabla,
tial mi konsilus al vi fari tiel, kiel oni faras en la aliaj lingvoj, kaj
uzi por “homo” la pronomon “li”. Nomi tion ĉi kontraŭgramatika ni ne povas;
ĉar, se ni ĉiam farus diferencon inter “homo” kaj “homino”, tiam ni devus
por la unua uzi “li” kaj por la dua “ŝi” sed ĉar ni silente interkonsentis,
ke ĉiun fojon, kiam ni parolas ne speciale pri sekso virina, ni povas
uzi la viran formon por ambaŭ seksoj (ekzemple “homo” = homo aŭ homino,
“riĉulo” = riĉulo aŭ riĉulino k.t.p.), per tio mem ni ankaŭ interkonsentis,
ke la pronomon “li” ni povas uzi por homo en ĉiu okazo, kiam lia sekso
estas por ni indiferenta. Se ni volus esti pedante gramatikaj, tiam ni
devus uzi la vorton “ĝi” ne sole por “homo”, sed ankaŭ por ĉiu alia analogia
vorto; ekzemple ni devus diri: “riĉulo pensas, ke ĉio devas servi al ĝi”
(ĉar ni parolas ja ne sole pri riĉaj viroj, sed ankaŭ pri riĉaj virinoj).
Respondo 23, La Revuo, 1907, Aŭgusto
Refleksivaj pronomoj
PRI LA VORTO “SIATEMPE”
Diri “iam” anstataŭ “siatempe” ni en la plimulto da okazoj ne povas,
ĉar la senco de ambaŭ vortoj estas malsama. “Iam” esprimas tempon nedifinitan,
dum “siatempe” esprimas tempon kvankam ne klare nomitan, tamen pli-malpli
difinitan. “Mi volis siatempe proponi regulon” = “mi volis proponi en tiu
tempo, kiam, laŭ mia opinio, la cirkonstancoj tion postulis”. Se anstataŭ
“siatempe” vi diros “ĝiatempe”, vi ne faros eraron; sed ŝajnas al
mi, ke en la plimulto da okazoj “siatempe” estas pli bona ol “ĝiatempe”.
Tiamaniere uzas la vorton ne sole tiuj lingvoj, kiuj por “sia” kaj “ĝia”
uzas la saman vorton, sed ankaŭ tiuj lingvoj (ekzemple la slavaj), kiuj severe
faras diferencon inter “sia” kaj “ĝia”. Laŭ mia opinio oni povas klarigi
ĝin al si per tio, ke “sia” montras pli grandan intimecon inter la faro
kaj la tempo, ol kiom montrus la vorto “ĝia”. Gvidi nin per teoriaj postuloj
gramatikaj en tiu ĉi okazo ni ne povas, ĉar al kio ni povus rilatigi la
vorton “ĝia”? Ŝajnas al mi, ke en la esprimo “faro ĝiatempa” la tempo apartenas
(t.e. estas konvena, konforma k.t.p.) al io alia, dum en “faro siatempa”
la tempo apartenas al la faro mem. Kompreneble, mia klarigo ne prezentas
ion absolute konvinkan; sed mi volis nur montri al vi, ke ne ekzistas ia
grava kaŭzo, por ke ni la ĝis nun komune uzatan “siatempe” anstataŭigu per
“ĝiatempe”.
Respondo 43, La Revuo, 1908, Aŭgusto
Rilataj pronomoj
KIU, TIU, KIA, TIA
La diferenco inter kiu, tiu k.c. kaj kia, tia k.c. estas
sekvanta: la formoj kun u estas puraj pronomoj kaj la formoj kun
a estas pronomaj adjektivoj signifantaj econ. Kia = kian
econ havanta k.c. Al la vorto kiu vi povas respondi per substantivo,
dum al la vorto kia vi devas respondi per adjektivo. Ekzemple: je
la demando “kiu domo” vi respondas: tiu domo, tiu ĉi domo, la
domo de la patro k.c.; sed je la demando “kia domo” vi respondas:
tia domo, tia domo kiel mia, altadomo, longa domo, bela domo k.c.
La Esperantisto, 1891, p. 15
Nedifinitaj pronomoj
TIA, TIELA
La diferenco inter la senco de tia kaj tiela estas tiel
malgranda, ke la okazoj por tiela estas tre maloftaj. Ekzemple:
se brulas granda domo kaj la brulo estas stranga, jen hela, jen subite
estingiĝanta por momento, jen saltanta k.c. — ni povus diri (kvankam ne
necese): ĉu vi vidis tiun brulon (= la brulon de tiu ĉi domo)?
tian brulon (= tiel grandan k.c.) mi ofte vidas, sed neniam mi vidis
brulon tielan (= tiamanieran).
La Esperantisto, 1891, p. 21
PRI LA SENCO DE “CERTA”
Krom sia ĉefa senco, la vorto “certa” havas ankoraŭ la sencon de “iu”
(ne en la senco de “kiu ajn”, sed en la senco de “iu difinita”); la uzado
de “certa” en la senco de “iu” tute ne estas franclingvaĵo, ĉar tiel same
oni uzas tiun vorton en la lingvoj germana, rusa, pola kaj aliaj.
Respondo 57, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 223
PRI LA FORMO “ĈIO ĈI”
Anstataŭ “ĉio tio ĉi” vi povas tre bone diri “ĉio ĉi”, ĉar la vorto “ĉi”
jam per si mem signifas proksiman montron.
La Esperantisto, 1889, p. 15
PRI LA VORTOJ KUN “ĈI”
Ni havas egalan rajton uzi la “ĉi” antaŭ aŭ post la pronomo
(aŭ adverbo); sed ĉar la “ĉi” estas tiel forte ligita kun sia pronomo, ke
ili ambaŭ prezentas kvazaŭ unu vorton, kaj ĉar tiu kvazaŭ-unu-vorto per la
loko de sia akcento faras impreson de neharmonia escepto inter ĉiuj vortoj
de Esperanto, tial pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi “ĉi” antaŭ
la montra vorto. La uzado de streketo inter la montra vorto kaj “ĉi” (t.e.
skribado “tiu-ĉi” aŭ “ĉi-tiu” anstataŭ “tiu ĉi” aŭ “ĉi tiu”) ŝajnas al mi
nur simpla erara kutimo, kiun nenio pravigas.
Respondo 52, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2
PRI “ONIN” KAJ “ONIA”
Akuzativo kaj pronomo poseda de la vorto “oni” estas per si mem formoj
tute regulaj, kaj ĉiu havas plenan rajton ilin uzi, ĉar nenie en la “Fundamento”
estas dirite, ke “oni” prezentas escepton el ĉiuj aliaj analogiaj pronomoj.
Nur en la praktiko oni ĝis nun ne uzadis la formojn “onin” kaj “onia”,
ĉar preskaŭ en ĉiuj plej gravaj lingvoj la vorto “oni” ne ŝanĝiĝas kaj la
akuzativigo kaj adjektivigo de tiu ĉi vorto sonus tre strange en la oreloj
de la plimulto de la Esperantistoj. Sed en Esperanto la “nekutimeco” ne prezentas
gravan kaŭzon por neuzado; tial, kvankam mi persone ĉiam evitas la diritajn
formojn, tamen, se iu ilin uzus, mi neniel povus vidi en tio ĉi ian pekon
kontraŭ la reguloj aŭ kontraŭ la komuna spirito de nia lingvo.
Respondo 22, La Revuo, 1907, Aŭgusto
PRI “IOJ”, “TIOJ”, “KIOJ” K.T.P.
Teorie la ĵus diritaj formoj tute bone povas havi multenombron tiel same,
kiel ili havas akuzativon; sed en la praktiko mi ne konsilas al
vi uzi la diritajn vortojn en multenombro, ĉar laŭ mia opinio ilia senco
tion ĉi ne permesas. “Tio” prezentas ja ne ian difinitan objekton, sed
ian bildon (aŭ abstraktan ideon), kaj bildo restas ĉiam ununombra
sendepende de tio, ĉu ĝi konsistas el unu objekto aŭ el multaj. Tamen
se aperas ia tre malofta okazo, kiam la logiko postulas, ke ni uzu la diritajn
vortojn en multenombro, tiam la gramatiko de nia lingvo tion ĉi
ne malpermesas. Ekzemple: “Lia potenco konsistas el diversaj ioj,
el kiuj ĉiu aparte per si mem estas ne grava, sed ĉiuj kune donas al li
grandan forton”.
Respondo 18, La Revuo, 1907, Junio
PRI “NENIIGI”
Ĉiuj vortoj de la “interrilata tabelo” konsistas el du partoj: a) radiko,
b) karakteriza finiĝo (ekzemple ki-al, ki-o, neni-u, neni-a k.t.p.). Ĉar
pro diversaj kaŭzoj, pri kiuj mi ne povas nun paroli detale, la karakterizaj
finiĝoj de la diritaj vortoj ne povis esti fiksitaj kiel finiĝoj sendependaj
kaj ĝeneralaj (ekzemple mi estis devigita preni la finiĝojn e
kaj u, kiuj kiel sendependaj finiĝoj havis jam alian sencon), tial
mi devis alkroĉi ilin nedisigeble al la radiko. Tiamaniere ilia
uzado sendependa (ekzemple en formoj “ali-u”, “ali-es”, “kelk-om”,
k.t.p., kiuj per gramatika instinkto estis uzataj de kelkaj Esperantistoj)
estas kontraŭregula. Sed en tiuj du kolonoj, kiuj finiĝas per a
kaj o, la finiĝoj estas ne kondiĉe interrilataj, sed pure adjektivaj
kaj pure substantivaj, kvankam ili, pro unuformeco, estas presataj
en la vortaro kune kun la radiko (oni povus tamen tre bone presi ilin ankaŭ
sen la finiĝo). Tial la forĵetado de la pure substantiva o kaj ĝia
anstataŭigado per diversaj aliaj finiĝoj kaj sufiksoj ŝajnas al mi tre bone
permesebla. Kompreneble, se tio ĉi donus ion novan, kontraŭan al la
ĝisnunaj kutimoj, ni devus tion ĉi eviti, ĉar absoluta kaj laŭlitera reguleco
tion ĉi ne permesus; sed, ĉar la vortoj “neniigi” kaj “neniiĝi” estas jam
de longa tempo tre bone konata j kaj uzataj de ĉiuj Esperantistoj, tial
mi opinias, ke malpermesi la uzadon de tiu ĉi formo estus tute senbezone.
Respondo 14, La Revuo, 1907, Aprilo
PRI “NENIU” KAJ “NENIA”
La vorto “neniu” (tiel same, kiel ankaŭ la vortoj “iu”, “kiu”,
“tiu”, “ĉiu”) havas sencon pure pronoman, dum la vorto “nenia”
(kiel ankaŭ la vortoj “ia”, “kia”, “tia”, “ĉia”) havas sencon adjektivan
kaj esprimas specon, karakteron. La vortoj “iu, kiu, tiu, ĉiu, neniu”
povas esti uzataj aŭ kun substantivo, aŭ sen substantivo (en
tiu ĉi lasta okazo oni subkomprenas ĉe ili la vorton “homo”). La formoj kun
u enhavas en si ĉiam la ideon de nomo aŭ pronomo, dum la formoj kun
a enhavas en si la ideon de adjektivo. La diferencon inter la diritaj
serioj da vortoj vi komprenos plej bone el la sekvantaj ekzemploj: Kiu
venis? Venis Petro; venis botisto; venis li. — En kiu
urbo vi loĝas? Mi loĝas en Parizo; mi loĝas en tiu ĉi urbo.
En kia urbo vi loĝas? Mi loĝas en bela urbo; en granda
u rbo. — Ĉu vi vidis la ĉambristinon aŭ la kuiristinon?
Mi vidis neniun servistinon. Ĉu vi vidis junan servistinon
aŭ maljunan? Mi vidis nenian servistinon. Inter la vortoj
“tiu-tia” kaj “ĉiu-ĉia” la diferenco estas pli granda kaj pli klara, ol
inter la vortoj “kiu-kia”, “iu-ia”, “neniu-nenia” tial oni neniam povas diri
“tia” aŭ “ĉia” anstataŭ “tiu” aŭ “ĉiu”, sed ofte oni povas sen eraro diri
“ia, kia, nenia” anstataŭ “iu, kiu, neniu” (kvankam estas bone ĉiam eviti
kiom eble la intermiksadon de tiuj ĉi vortoj).
Respondo 29, La Revuo, 1908, Februaro
PRI LA VORTO “TIELA”
Via opinio, ke mi ĝis nun neniam aprobis la vorton “tiela”, estas erara.
Al la vortoj “tiela” kaj “tiele”, kiuj estas kreitaj tute regule laŭ la leĝoj
de nia lingvo, mi ne sole ne rifuzis mian aprobon, sed mi eĉ mem jam
de longa tempo uzas ilin de tempo al tempo. Mi ne povas nur laŭdi,
kiam oni trouzas tiujn vortojn, kaj kiam oni uzas ilin tute senbezone
anstataŭ la pli simplaj vortoj “tia” kaj “tiel”, aŭ ankoraŭ pli, kiam oni
volas uzadi ilin ĉiam anstataŭ la vortoj fundamentaj; sed en ĉiuj
okazoj, kiam oni volas uzi la sencon de la vortoj “tia” kaj “tiel” en formo
pli akcentita, mi trovas la vortojn “tiela” kaj “tiele” tre bonaj,
ne sole permesindaj, sed eĉ rekomendindaj.
Respondo 8, La Revuo, 1907, Februaro
Verboj
PRI LA ESPRIMO “ESTU TIMATA”
La esprimo “estu timata” estas uzita tute bone kaj regule. En la rusa
lingvo la vorto “timi” ne havas pasivon, sed tio ĉi ja tute ne montras
ankoraŭ, ke ankaŭ en Esperanto ĝi ne devas havi pasivon. En ĉiu vivanta
lingvo estas permesita uzi nur tiujn formojn, kiujn aliaj personoj jam uzis
antaŭ vi; sed en la lingvo internacia oni devas obei sole nur la logikon.
La logiko diras, ke ĉia verbo povas havi pasivon, se nur la senco
ĝin permesas. Sed en la verbo “timi” la senco tute bone permesas pasivon,
kiel en aliaj verboj. Ĉe la timado ni havas ĉiam du personojn aŭ objektojn:
unu, kiu timas, kaj unu, kiun oni timas, aŭ kiu estas
timata. “De l' malamikoj vi estu timata” signifas: ke la malamikoj
timu vin (= je vi aŭ antaŭ vi). Vere, ke en la rusa lingvo oni diras ne “timi
lin”, sed “timi de li” sed tio ĉi estas aparteco de la rusa
lingvo, kiu tute ne estas deviga ankaŭ por ĉia alia lingvo. Jam la senco
mem permesas tute bone uzi la verbon “timi” kun la akuzativo (en tia maniero
ĝi ankaŭ estas uzata en multaj lingvoj, kie ĝi tiel ankaŭ havas pasivon);
sed se la senco ĝin ankaŭ ne dirus, ĝin diras ja tute klare nia gramatiko,
laŭ kiu en ĉia duba okazo oni povas uzi la prepozicion “je” aŭ la akuzativon
sen prepozicio. Eĉ de vortoj, kiuj per si mem ne postulas la akuzativon,
vi povas en nia lingvo libere ĉiam fari pasivon, se nur la senco de tiu
ĉi pasivo estos komprenebla. Tiel ekzemple en la versaĵo “Al la Esperantisto”
estas ne malregule uzita la esprimo “la celo estos alvenita” (=
oni alvenos al la celo).
La Esperantisto, 1890, p. 32
PRI LA PARTICIPO-SUBSTANTIVO
Defendinto la patron mi ne konsilas uzi, sed mi preferas defendinto
de la patro.
El privata letero, citita de P. Fruictier Esperanta Sintakso,
p. 13
PRI LA PARTICIPO-SUBSTANTIVO
Participo-substantivo en Esperanto signifas ordinare personon
(aŭ objekton, kiu plenumas ian funkcion); se ni deziras doni al la participo
alian sencon, ni devas uzi sufikson (ekzemple aĵ aŭ ec).
Tial, laŭ mia opinio, la vorto “estonto” povas signifi nur “estonta persono”,
sed ĝi ne povas signifi “estonta tempo” aŭ “estonta afero”, kiujn mi rekomendus
traduki per la vortoj “estonteco” kaj “estontaĵo”.
Respondo 46, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291
“OKUPITA” AŬ “OKUPATA”?
Kiam pro ia laboro mi ne estas libera, mi diras ordinare “mi estas okupita”.
Kelkaj personoj trovas, ke tio estas neĝusta; ke ĉar mi parolas pri laboro,
kiu daŭras nun, mi devas diri “okupata”. Kelkfoje ŝajnis al mi,
ke tiuj personoj estas pravaj, kaj tiam mi provis uzi “mi estas okupata”
mi tamen tuj forĵetis tiun formon, kontraŭ kiu protestis mia lingva sento.
Ĉu ni devas uzi en tiu esprimo la pasivon nuntempan aŭ pasintan, pri tio
la lingvoj franca kaj angla ne povas doni al ni respondon, ĉar ili ne havas
apartajn formojn por tiuj ambaŭ pasivoj; sed la lingvoj slavaj kaj germana
uzas en la dirita okazo la pasivon pasintan, sekve ĉi tio estas jam
sufiĉe grava motivo, por ke ankaŭ en Esperanto ni tiel agu. Sed eble la formo
estas kontraŭlogika? Ne. Se iu ion okupas (en la senco “prenas en
posedon”), tiam en tiu momento la io estas okupata de la iu; ekzemple
kiam la malamikoj okupas nian urbon, ĝi estas en tiu momento okupata
de ili; se mi estis tute libera, sed en la nuna momento oni donas al mi ian
laboron, kiu min ekokupas, mi povas diri, ke mi estas nun okupata
de tiu laboro, t.e. ĝi forprenas en sian posedon mian tempon; sed se mi parolas
pri laboroj, kiuj estis donitaj al mi jam antaŭe, t.e. se mi parolas
ne pri la ago de ekokupo mem, sed pri la stato, en kiu mi
troviĝas, tiam mi devas diri “mi estas okupita”. Estas vero, ke,
transformante la pasivan formon de la citita frazo en aktivan, ni ofte uzas
la formon nuntempan (“laboroj min tre okupas”), sed tion ni
faras por tio, ke la formo “okupis” ne pensigu, ke mia okupiteco
jam pasis. En la pasiva formo ni ne bezonas timi tiun malkompreniĝon,
ĉar “mi estas okupita” montras, ke io min okupis kaj la okupiteco ankoraŭ
daŭras. La senco de “okupi” havas du nuancojn: preni en posedon
kaj teni en posedo; per la formo “mi estas okupita” ni esprimas
samtempe ambaŭ nuancojn, dum la formo “mi estas okupata”
esprimus nur la unuan nuancon. Cetere pri la vorto “okupi” mi devas
ripeti tion, kion mi diris pri multaj aliaj lingvaj demandoj; ĉiufoje, kiam
la logiko ne donas al ni respondon tute klaran kaj senduban, kiu ne ofendus
nian lingvan senton, ni devas peni konformigi nin al la ekzistantaj kutimoj;
kaj la kutimo de la popoloj, kiel mi supre montris, postulas, ke ni diru
“mi estas okupita”.
Respondo 48, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 293
PRI LA VERBO KIEL KOMPLEMENTO
La esprimo “mi estas feliĉa akceptonte vin” estas bona, kvankam mi preferus
diri pli simple “mi estas feliĉa, ke mi vin akceptos”. La frazo “mi inklinas
ne faronte tion” ne ŝajnas al mi bona; mi dirus: “mi estas inklina ne fari
tion”.
Respondo 40, La Revuo, 1908, Majo
PRI DUOBLA SENCO DE KELKAJ VERBOJ
Vi trovas, ke kelkaj verboj havas duoblan sencon kaj tial oni ne scias
precize, kiamaniere oni devas ilin uzi. Tiuj verboj postulas duoblan komplementon,
kaj tial la uzantoj ne scias, kiu el la komplementoj, laŭ la senco de
la vortoj, estas la rekta kaj devas esti esprimata per akuzativo, kaj kiu
estas malrekta kaj devas esti esprimata per prepozicio. Ekzemple oni ne
scias, ĉu oni devas diri: “mi instruas mian infanon pri Esperanto”, aŭ:
“mi instruas Esperanton al mia infano”. — Laŭ mia opinio la neklareco tute
ne ekzistas, sed ĝi estas kreata nur arte. En unu kunveno esperantista
iu faris la demandon, ĉu oni devas diri: “mi amas vin”, aŭ “mi vin amas”,
kaj la kunvenintoj varmege kaj tute senrezultate disputadis pri tio ĉi tutan
vesperon; tamen la respondo estis ja tute simpla: “ambaŭ frazoj estas
bonaj!” Tia sama respondo laŭ mia opinio devas esti donata al la demando
pri la verboj kun duoblaj komplementoj. Kiu devigas nin diri, ke el la du
supre cititaj frazoj pri instruado nepre unu devas esti rigardata kiel bona
kaj la dua kiel malbona? Ili ja ambaŭ estas konstruitaj tute regule laŭ
la leĝoj de nia lingvo, ambaŭ estas tute klaraj kaj egale elegantaj, sekve
ambaŭ estas tute bonaj, kaj la uzado de la unua aŭ de la dua devas
esti libere lasata al la persona gusto de ĉiu uzanto aŭ al la stilaj postuloj
de la teksto. Eĉ se vi aliformigos la frazon aktivan en frazon pasivan,
vi ankaŭ ricevos nenian malklarecon, ĉar kiu povas havi ian dubon pri la
senco de la esprimoj “homo instruita” kaj “scienco instruita”? Cetere la
personoj, kiuj nepre deziras diferencigi la francajn “instruire” kaj “enseigner”,
povas tre bone en la unua okazo uzi “instrui” kaj en la dua “lernigi”
(t.e. instrui iun pri io, lernigi ion al iu).
Respondo 12, La Revuo, 1907, Aprilo
PRI LA PARTICIPA SUFIKSO ANTAŬ VERBA FINIĜO
La formoj “amatas”, “amitas” k.t.p., anstataŭ “estas amata”, “estas amita”,
per si mem ne prezentus ian rompon en nia lingvo, kaj, se la Lingva Komitato
volus ilin aprobi, oni povus tre bone ilin uzi. Tamen, se la privataj aŭtoroj
per sia propra iniciativo volus uzi tiujn formojn, mi tion ĉi ne konsilus.
Privataj aŭtoroj povus enkonduki tiun ĉi novan formon nur en tia okazo,
se as, is k.t.p. signifus “estas”, “estis” sed, kvankam pli aŭ malpli
frue la verbaj finiĝoj eble ricevos la signifon de la verbo “esti”, tamen
ĝis nun ili tiun ĉi signifon ne havas.
Respondo 15, La Revuo, 1907, Aprilo
ANKORAŬ PRI LA SENCO DE LA PARTICIPA SUFIKSO
Se anstataŭ la kunsufiksa vorto “estanta” ni uzus ian simplan sensufiksan
vorton (ekzemple: “nuna”), tiam ĝia substantiva formo kompreneble neniel
povus signifi homon, sed povus signifi nur abstraktaĵon; sed la sufikso de
participo enhavas en si mem la ideon pri io konkreta (iu aŭ
io, kiu ...as), sekve verbo, substantivigita per participa sufikso,
povas esprimi nur konkretaĵon (ulon aŭ aĵon). Kaj ĉar en la grandega plimulto
da okazoj la participa sufikso, laŭ sia senco mem, esprimas ulon, tial laŭ
la principo de sufiĉo ni ne bezonas konstante aldonadi al ĝi la sufikson
ul, kaj nur en tiuj maloftaj okazoj, kiam per la dirita sufikso
ni volas esprimi ne ulon, sed aĵon, ni aldonas la sufikson aĵ.
Respondo 50, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 1
PRI LA INFINITIVO EN KELKAJ SPECIALAJ OKAZOJ
Kiel ni diras “mi vidis lin sana” (= “ke li estas sana”) — tiel laŭ mia
opinio ni povas ankaŭ diri “mi vidis lin kuri” ( = “ke li kuras”), “mi aŭdis
lin paroli” (= “ke li parolas”); sed la esprimojn “li faris ĉion sen ridi”
aŭ “li restis du tagojn sen manĝi” mi ne konsilus al vi uzi. Prepozicion
antaŭ verbo mi konsilus uzi nur en okazo de neceseco, se alie ni povas
bone esprimi nian penson. Sed anstataŭ “sen ridi” aŭ “sen manĝi” ni povas
ja tre bone diri “sen rido”, “sen manĝo” aŭ “neniom ridante”, “neniom manĝante”.
Respondo 20, La Revuo, 1907, Junio
PRI INFINITIVO POST VERBO
Mi ne tute klare komprenis la esencon de via demando. Ŝajnas al mi, ke
vi ne demandas pri io, sed vi simple esprimas vian opinion, ke en Esperanto
oni uzas la infinitivon nur aŭ en formo de rekta komplemento (ekzemple
“mi amas danci”), aŭ en formo de nerekta komplemento kun la prepozicioj
“por”, “antaŭ (ol)”, “anstataŭ”, kaj ke en ĉiuj okazoj, kiam oni bezonas
uzi la infinitivon kun iu alia prepozicio, oni devas uzi anstataŭ ĝi participon
aŭ substantivon kun prepozicio (ekzemple: “li foriris, ne preminte
lian manon” aŭ “sen premado de lia mano” anstataŭ “sen premi lian manon”).
Via opinio ŝajnas al mi ĝusta.
Respondo 30, La Revuo, 1908, Februaro
Adverboj. Adverbaj formoj
PRI LA UZADO DE “AMBAŬ”
“Ambaŭ” signifas: “ĉiuj du”, t.e. ĝi estas uzata anstataŭ “ĉiuj”, kiam
ni parolas nur pri du personoj aŭ objektoj. Tial la konjunkcian uzadon de
“ambaŭ” en la frazo “ni loĝas en Londono ambaŭ en somero kaj en vintro” mi
trovas tute ne aprobinda (estas konsilinde diri: “kiel en somero,
tiel ankaŭ en vintro”, aŭ “ne nur en somero, sed ankaŭ en vintro”).
Kvankam mi ofte uzis la formon “la ambaŭ”, tamen mi opinias nun, ke pli logike
estas uzi la vorton “ambaŭ” sen artikolo.
Respondo 54, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 221
PRI “MULTE DA” KAJ “MULTA”
La formoj “multe da laboro” kaj “multa laboro” estas egale bonaj. Egale
bonaj ankaŭ estas la esprimoj “mi konas tiom homojn” kaj “mi konas tiom da
homoj”, sed ne bone estus diri “mi konas tiom da homojn”, ĉar en la lasta
esprimo la formo “homoj” dependas ne de la vorto “konas”, sed de la prepozicio
“da”, kiu ne postulas la akuzativon.
La esperantisto, 1890, p. 60
Estas diferenco inter “multaj homoj” kaj “multe da homoj”:
“multaj homoj” = diversaj homoj (ĉiu aparte); “multe da homoj” = granda nombro
da homoj (kune).
Esperantisto, 1893, p. 96
PRI LA ESPRIMOJ “JAM NE...” KAJ “NE... PLU”
Por tre multaj okazoj ambaŭ esprimoj ŝajnas al mi egale bonaj, kaj mi
tute ne vidas ian kaŭzon, kiu devigus nin diri: uzu nur la unuan
aŭ nur la duan esprimon. Kial senbezone forpreni de ni la liberecon en
tiuj okazoj, kiam ĝi prezentas nenian maloportunaĵon? Tamen ne ĉiam
ambaŭ esprimoj povas reciproke anstataŭi unu la alian. Ekzemple anstataŭ
“ne parolu plu” ni ne povas diri “jam ne parolu”. Doni tute precizan
klarigon de tiaj nedifineblaj vortoj, kiel “jam” aŭ “plu” estas tre malfacile,
kaj oni facile povus erari; tial mi limigas min nur per tio, ke mi donos
klarigon proksimuman, ne garantiante, ke mia klarigo taŭgos por ĉiuj
okazoj. “Jam” laŭ mia opinio efektive enhavas en si la ideon de ŝanĝo de
stato, kiel montris “The British Esperantist” “plu” enhavas la ideon de daŭrado.
“Jam ne” povas rilati ankaŭ al io, kio antaŭe ne ekzistis, sed estis nur
intencata aŭ esperata, — “ne plu” rilatas al io, kio ekzistis jam antaŭe.
Ekzemple, se mi eĉ neniam vizitis vin, sed nur intencis tion fari, mi povas
diri “mi jam ne vizitos vin” (se mi ŝanĝis mian intencon), sed “mi vin ne
vizitos plu” mi povas diri nur en tia okazo, se mi jam antaŭe vizitadis
vin. La esprimon “ne jam” (kiu signifas ion tute alian ol “jam ne”) mi
tute ne konsilas uzi, ĉar ĝi povus kaŭzi malkompreniĝon; anstataŭ ĝi mi
konsilas uzi “ankoraŭ ne”.
Diri “pli” anstataŭ “plu” oni povas tre ofte, sed ne ĉiam. “Pli”
= pli multe, “plu” = daŭre, pli malproksimen; “pli” signifas kvanton, multecon,
— “plu” signifas daŭradon (en loko aŭ tempo); en abstraktaj okazoj ni ofte
povas uzi unu esprimon anstataŭ la dua, ĉar tiam ilia senco fariĝas preskaŭ
la sama; sed kiam ni volas paroli rekte pri kvanto aŭ pri daŭrado (aŭ malproksimiĝado),
tiam ni ne povas intermiksi la ambaŭ vortojn.
Respondo 26, La Revuo, 1907, Oktobro
PRI ADVERBO PREPOZICIA
Kiam la senco tion postulas, ni tre bone povas uzi adverbon en la senco
de prepozicio; pri la formo, en kiu ni devas tion fari, mi ne konsilus
kateni nin per ia unu regulo por ĉiuj okazoj, sed mi konsilus konformiĝi
ĉiufoje al la specialaj bezonoj de la frazo. Ekzemple, se la adverbo devenas
de verbo transira (kiu postulas akuzativon), tiam ankaŭ la adverbo-prepozicio
konservas tiun saman econ kaj estas uzata kun la akuzativo (ekzemple, “koncerne
tion” = kio koncernas tion, “rilate tion” = kio rilatas tion); se la adverbo
anstataŭas vorton, kiu povas ligiĝi kun substantivo nur per ia prepozicio,
tiam ankaŭ la adverbo akceptas post si tiun prepozicion (ekzemple, “kaŭze
de tio” = pro la kaŭzo de tio, “responde al via demando” = kiel respondo
al via demando); se la adverbo estas vorto ne devena, sed originala, kiu
per si mem havas la sencon de prepozicio, tiam ĝi, kiel ĉiu alia prepozicio,
ligiĝas kun la substantivo senpere, t.e. sen alia prepozicio kaj sen akuzativo
(ekzemple “spite mia malamiko”). Tamen en ĉiu duba okazo vi ne faros
eraron, se vi post adverbo-prepozicio uzos la prepozicion “je” aŭ la akuzativon,
ĉar vi ja scias, ke laŭ nia gramatiko en ĉiu okazo, kiam la prepozicia rilato
inter du vortoj estas ne klara, ni povas uzi la prepozicion “je”, kaj anstataŭ
la prepozicio “je” ni povas ĉiam uzi la akuzativon.
Kompreneble, mi devas atentigi vin, ke pri ĉiuj viaj tri demandoj mi
donis al vi nur mian personan opinion, sed ne ian devigan decidon.
Se vi trovas, ke estus necese permesi la uzadon de ĉiu prepozicio kun
infinitivo, de aparta vorto por “laktumo” kaj de unuforma regulo por ĉiuj
adverboj-prepozicioj, vi povas peni akiri por tio la oficialan pervoĉdonan
decidon de la Lingva Komitato.
Respondo 37 c, La Revuo, 1908, Majo
PRI LA VORTO “ĈU”
Vian opinion, ke la vorton “ĉu” ni devas, kiom eble, uzadi nur en senco
demanda, mi trovas tute prava. Ni povas ĝin uzi ankaŭ en la senco de necerteco,
aŭ de dubo, aŭ en aliaj similaj sencoj, kiam ni ne havas pli bonan vorton
(kiel en via ekzemplo “ĉu pro timo, ĉu pro fiereco, li nenion respondis”),
sed mi neniam konsilus uzi ĝin tute senbezone anstataŭ “jen”, “aŭ” k.t.p.
Prave vi diras, ke la frazoj “ŝi kutimas havi ĉe sia zono ĉu rozon, ĉu diamanton”
kaj “diru tion ĉu al la kapitano, ĉu al la leŭtenanto” estas ne tre bonaj;
en la unua okazo mi preferus “jen”, en la dua “aŭ”.
Respondo 21, La Revuo, 1907, Junio
PRI ABLATIVO ABSOLUTA
Ablativo absoluta estas speciala formo, uzata nur en kelkaj tre malmultaj
lingvoj; en Esperanto ĝi ne ekzistas. Kvankam ĝi nenie estis rekte
malpermesita, tamen ĝia uzado estus kontraŭ la spirito de nia lingvo.
En Esperanto la adverba participo ĉiam rilatas la subjekton de la ĉefa propozicio.
Sekve oni povas diri “farinte (= kiam la leono faris) la dividon,
la leono diris”, sed oni ne povas diri “la divido estante farita (=
kiam la divido estis farita), la leono diris”. Enkonduki la
latinan aŭ francan ablativon absolutan (kiu por la plimulto da nacioj prezentus
ion nenaturan) ni tute ne bezonas, ĉar ni ĉiam povas ĝin anstataŭigi
per formo pli natura. En via frazo (“la reĝo kunvokis siajn konsilistojn,
por ke, ĉiu el ili eldirante sian opinion, li povu fari decidon”)
ni povas ja tute bone anstataŭigi la substrekitan esprimon per “kiam ĉiu
el ili eldiros sian opinion”, aŭ per la pli mallonga “aŭdinte la opiniojn
de ĉiuj”.
Respondo 19, La revuo, 1907, Junio
Konjunkcio
PRI LA VORTO “KAJ”
Pli malpli 5-6 monatojn post la apero de la unua lernolibro de nia lingvo
ni ricevis de unu sinjoro leteron, en kiu li skribis, ke nia lingvo estas
tre bona, bonega, sed nur la vorto “kaj” forte malplaĉas al li, tiel malplaĉas,
ke li sendis al ni promeson, ke li ellernos nian lingvon kun la kondiĉo,
ke ni elĵetu la vorton “kaj”! Kaj tiu ĉi sinjoro tute ne estas humoristo,
li skribis tute serioze! Ĉu la vorto “kaj” estas bona aŭ malbona, — tiu ĉi
ekzemplo (kiu ne estas la sola en sia maniero) montras, ke kelkaj tute ne
komprenas la karakteron de nia afero kaj rigardas ĝin de punkto de vidado
pure persona. Anstataŭ analizi, ĉu la proponita sensignifa reformeto estas
efektive necesa por la afero mem, la dirita sinjoro diris, ke li persone
ne ellernos la lingvon, se la vorto “kaj” ne estos ŝanĝita! Se ni eĉ supozus,
ke la vorto “kaj” per si mem estas tre facile ŝanĝebla, — ĉu povas iam ekzisti
lingvo tutmonda, se ĉiu lernanto volos, ke oni ĉion ŝanĝu en ĝi laŭ lia
persona plaĉo? Se ni volas havi lingvon tutmondan, ni devas antaŭ ĉio
kutimi meti niajn personajn gustojn sur la lastan planon. Nun ni
supozu, ke la reformo de “kaj” havas efektive gravan celon ne personan,
sed komunan, kaj ni rigardu, kion oni povas fari kun tiu ĉi vorto. Je kio
propre la vorto “kaj” estas kulpigata? Ĉu ĝi estas malbonsona? tro longa?
ne preciza? elvokanta konfuzon kun aliaj vortoj? Ni forte dubas, ĉu iu respondos
tiujn ĉi demandojn alie, ol per absoluta “ne”! Kio do? La proponinto diras,
ke anstataŭ la “arbitre elpensita kaj” devus esti prenita la ĉiukonata “et”
aŭ “e”. Ne irante ankoraŭ pli malproksimen, ni jam povus respondi, ke tiu
ĉi bagatelo povus servi kiel motivo tiam, se ni havus ankoraŭ tute liberan
elekton inter “kaj” kaj “e, et”, sed fari pro tia bagatela motivo rompon
en la lingvo tute ne estas inde. Sed se ni iros pli malproksimen, ni vidos,
ke eĉ tiam, kiam la vorto ne estis ankoraŭ kreita, estus granda demando,
ĉu “et, e” estas pli bona ol “kaj”. La vorto “kaj” ne sole ne estas maloportuna,
sed ĝi ankaŭ tute ne estas arbitre elpensita (ĝi estas vorto greka = la
latina “et”). Sekve la motivoj kontraŭ “kaj” estas tiel bagatelaj, ke eĉ
en la tempo de la kreado ni devus preni “et, e” anstataŭ “kaj” nur tiam,
se la uzebleco de ambaŭ formoj estus egala; sed ilia uzebleco ne estis egala:
dum la vorto “kaj” estas tute libera, la vortoj “e” kaj “et” estis necesaj
por la finiĝo de l' adverbo kaj por la sufikso de malgrandeco, por kiuj ni
ne povis doni aliajn vortojn (uzi tiun saman formon por finiĝo gramatika
aŭ sufikso kaj por sendependa vorto ni ne povis, ĉar laŭ la konstruo de nia
lingvo [pro la senlerna uzebleco de la vortaroj] la finiĝoj kaj sufiksoj
estas sendependaj vortoj). Se ni volus doni “e” aŭ “et” por “kaj”, ni devus
doni ian sovaĝan formon al la tuta kategorio de la adverboj aŭ la tuta kategorio
de la vortoj etaj; inter tuta kategorio da vortoj kaj unu simpla
vorteto ni elektis la unuan, kaj tial la ofero devis fali sur la flanko
de la lasta. La neprenado de “e”, “et”, “i” kaj tiel plu estis sekve de
nia flanko ne simpla “netrovo de la bono”, sed intenca faro. Ĉu ni
estis pravaj aŭ ne, ne estas nun tempo priparoli; sed se jam tiam la forĵeto
de “e”, “et” k.t.p. estis ne tute sen motivoj, tiom pli ne ekzistas kaŭzo
por nun enkonduki ĝin per oferoj de rompado. Tuŝante la novajn
vortojn en la Plena vortaro, reformoj en apartaj vortoj povas esti
farataj sen granda malutilo; sed en la vortoj de la fundamenta
vortareto kaj precipe en tiaj vortoj kiel “kaj”, kiuj estas tro konataj
kaj uzataj sur ĉiu paŝo de la unua tago de ekzistado de nia lingvo, reformoj
sen gravaj motivoj ne devas esti farataj. Pri la sensignifa vorteto “kaj”
ni parolis tiel vaste ne por solvi la demandon pri la vorteto mem, sed
nur ĉar ĝi donis al ni la okazon turni la atenton de niaj amikoj sur la
manieron, en kiu la dirita reformo estis al ni proponita; kaj ni
ripetas nian opinion, ke la obeado al la personaj gustoj en tiel
komuna afero, kiel la nia, estas tre malutila. Se ni tiel energie batalas
kontraŭ ĉia sennecesa reformo, ni faras ĝin ne el amo al niaj propraj formoj
aŭ el malamo al fremdaj opinioj, kiel kelkaj eble pensas, sed el amo kaj
zorgo por nia afero mem, kiu kompreneble baldaŭ tute detruiĝus, se ĉiu aparte
volus ĝin el pura persona opiniamo ŝiri laŭ sia plaĉo kaj sen grava neceso
montri sur ĝi siajn talentojn.
La Esperantisto, 1891, p. 49
Prepozicioj
“KROM” KAJ “EKSTER”
En la plena vortaro ni donis la vorton “krom” sed poste, vidante ke kelkaj
amikoj per la vorto “ekster”, kiu ekzistas en la malgranda fundamenta vortareto,
kvankam sub iom alia senca nuanco, tute bone esprimas ankaŭ la sencon de
“krom”, ni komencis ankaŭ uzadi tiun ĉi vorton en la senco de “krom”.
La Esperantisto, 1891, p. 7
PRI LA VORTO “KROM”
La prepozicio “krom” antaŭ iu vorto signifas, ke tiu vorto staras ekster
la temo de nia parolado, ke ni rigardas ĝin kiel ion apartan; tial ĝi povas
havi egale bone la sencon de escepto kaj la sencon de aldono, depende de
la cirkonstancoj, en kiuj ĝi estas uzata. “Krom” per si mem esprimas
nek escepton, nek aldonon, ĝi esprimas nur apartigon; sed ĉu tiu
apartigo estas farata por ion forigi, aŭ kontraŭe, por ĝin pli akcenti, tion
montras la senco de la frazo mem. Ekzemple, kiam mi diras: “tie estis ĉiuj
miaj fratoj krom Petro”, ĉiu komprenas, ke mi apartigas Petron, por montri,
ke li ne estis inter la “ĉiuj” sed kiam mi diras: “krom Petro tie
estis ankaŭ ĉiuj aliaj miaj fratoj”, oni facile komprenas, ke ĉi tie mi
apartigis Petron nur tial, ke pri li ni jam parolis, aŭ pri li oni jam scias,
ke li tie estis, aŭ ke li tie devis esti. Kompreneble, la vorto “krom” povas
iufoje kaŭzi neprecizecon aŭ malkompreniĝon; sed en tiaj okazoj ni
devas eviti la vorton “krom” kaj uzi anstataŭ ĝi la pli precizajn esprimojn
“esceptinte” aŭ “ne sole, sed ankaŭ”.
Respondo 32, La Revuo, 1908, Majo
PRI LA PREPOZICIO “DA”
La esprimo “dum la frua parto da la jaro” ŝajnas al mi nebona;
mi preferas “de la jaro”, ĉar en la dirita frazo la vorto “parto”
signifas ne mezuron, sed nur limigitan apartaĵon. Tiel ekzemple “monato”
estas parto da tempo, ĉar ĝi esprimas simple mezuron, sed “Januaro”
estas parto de jaro, ĉar ĝi esprimas ne mezuron, sed difinitan
limigitan apartaĵon; “kvaronjaro” (= mezuro) estas parto da jaro,
sed “printempo” (= speciale montrita parto) estas parto de jaro.
Oni devas memori, ke “parto”, “peco” k.t.p. havas la sencon de mezuro ofte,
sed ne ĉiam. Dum la vorto “da” (kiu enhavas kaŝite la sencon de “ia”)
montras, ke ni parolas pri kvanto da ia aĵo, sed ne pri ĝia individueco
(ekzemple peco da viando = peco da ia viando), la artikolo “la” montras,
ke ni parolas pri objekto individue difinita (aŭ pri ĉiuj objektoj
de la sama speco), de kiu ni prenas parton (ekzemple “peco de la viando
kiun mi havas antaŭ mi”); tial ni povas diri, ke, kvankam teorie
la kombinado de “da” kun “la” ne estas malpermesata, sed en la praktiko
tia kombinado estas uzebla nur en tre maloftaj okazoj, tiel malofte, ke
ni eĉ povas simple konsili, ke oni neniam uzu “da” antaŭ “la” (krom
la okazoj, en kiuj la senco tion ĉi nepre kaj tute sendube postulas).
Respondo 16, La Revuo, 1907, Junio
PRI “DE” POST PARTICIPOJ PASIVAJ
Post pasivaj participoj la prepozicio “de” ĉiam montras nur la aganton;
ekzemple, en la frazo “la libro estas legata de Adolfo” la prepozicio
“de” montras, ke Adolfo estas la aganto, kiu legas. Uzi post pasiva participo
simplan prepozicion “de” en ia alia senco ni devas ĉiam eviti. Ekzemple,
anstataŭ la frazo: “lia propra poŝhorloĝo estis ŝtelita de la hoko,
sur kiu li ordinare pendigis ĝin” estus pli bone diri “for de la hoko...”.
Anstataŭ “ŝi trovi ĝis ŝirmata for de liaj entreprenoj” mi konsilus
diri “kontraŭ liaj entreprenoj”.
Respondo 34, La Revuo, 1908, Majo
PRI “AL” ANSTATAŬ AKUZATIVO
En tre multaj okazoj la prepozicio “al” povas tre bone esti uzata,
por esprimi direkton; tamen ne en ĉiuj okazoj oni povas tion fari.
Anstataŭ “mi veturas Londonon” oni povas tre bone diri “mi veturas al Londono”
sed se anstataŭ la frazo “la muso kuris sub la liton” ni dirus “al
sub la lito”, la senco de la frazo iom ŝanĝiĝus. “Al” ordinare montras nur
la celadon, la vojon al iu loko, dum la akuzativo povas enhavi en
si ankaŭ la ideon de atingo de la celo; sekve la frazo “la muso kuris
al sub la lito” montrus, ke la muso kuris en la direkto al
sub la lito, sed pro ia kaŭzo ĝi ne atingis la lokon sub la lito, aŭ almenaŭ
ni ne vidis tiun atingon. Tamen mi ripetas, ke en la plimulto da okazoj la
diferenco inter “al” kaj akuzativo estas tiel malgranda, ke mi volis siatempe
eĉ proponi komunan regulon, ke anstataŭ akuzativo de direkto oni povas ĉiam
uzi la prepozicion “al” kun nominativo. La personoj, por kiuj la akuzativo
de direkto prezentas ian malfacilaĵon, povas eĉ nun sen ia peko kontraŭ
la gramatiko uzi en tiaj okazoj la prepozicion “al”. Se ekzemple anstataŭ
“venu ĉi tien” vi diros “venu al ĉi tie”, oni povos diri, ke via stilo
estas ne tute klasika, sed oni ne povos diri, ke vi faris gramatikan eraron.
Respondo 36, La Revuo, 1908, Majo
PRI “PER” POST PASIVO
La prepozicion “per” post pasivo ni povas uzi nur en tia okazo, se ĝi
troviĝas antaŭ vorto, kiu esprimas ne la aganton mem, sed rimedon,
uzitan de iu alia aganto; ekzemple: “la letero estas skribita per
blua inko” (ne “blua inko skribis la leteron”, sed “iu persono skribis
la leteron, uzante por tio bluan inkon kiel rimedon”); sed la
esprimo “la tero estas kovrita per neĝo” ne estas bona, ĉar ĉi tie
ne iu kovris la teron per neĝo, sed la neĝo mem kovris la
teron; sekve la neĝo mem estas la aginto, kaj ĝi devas havi antaŭ si l a
prepozicion “de”. La prepozicio “de” post pasivo ĉiam montras, ke se ni
aliformigus la pasivan frazon en aktivan, la vorto, kiu havas antaŭ si la
diritan prepozicion, fariĝus subjekto de la frazo.
Respondo 41 b, La Revuo, 1908, Majo
PRI LA VORTO “PO”
La vorto “po” antaŭ iu esprimo de mezuro signifas, ke tiu mezuro rilatas
ne al ĉiuj personoj aŭ objektoj kune, sed al ĉiu aparte;
ekzemple: ili ricevis po kvin pomoj = ne ĉiuj kune ricevis 5, sed ĉiu
el ili aparte ricevis kvin pomojn; la drapo kostas po 2 spesmiloj
por metro = ĉiu metro (ne la tuta drapo) kostas 2 spesmilojn; ili
vendas pogrande = ĉiu aparta porcio, kiun ili vendas, estas granda (t.e.
ili vendas nur grandajn porciojn). Oni ne povas diri “je 80 centimoj po
funto” aŭ “30 mejlojn po horo”, sed oni devas diri “po 80 centimoj por (ĉiu)
funto”, “po 30 mejloj en horo”.
Respondo 42, La Revuo, 1908, Aŭgusto
PRI PREPOZICIO ANTAŬ INFINITIVO
Ĉiu prepozicio, laŭ sia logika esenco, povas esti uzata nur antaŭ
substantivo. Sekve se antaŭ vorto, kiu havas verban sencon, ni deziras
uzi prepozicion, ni devas doni al tiu verbosenca vorto la formon de substantivo;
ekzemple: anstataŭ “kun saluti”, “sen respondi” ni devas diri “kun saluto”,
“sen respondo”. Se la vortoj “por” kaj “anstataŭ” estas uzataj kun la infinitivo,
ili tute ne prezentas ian escepton, sed la kaŭzo de tia uzado estas alia,
nome: la vortoj “por” kaj “anstataŭ”, uzataj antaŭ infinitivo, havas la
sencon ne de pura prepozicio, sed preskaŭ de konjunkcio, kaj en tiuj okazoj
la uzado de substantivo apud ili estas ne ebla; ekzemple, en la frazo “anstataŭ
stari li sidas” ni ne povas anstataŭigi la formon “stari” per “staro”, dum
ĉe ĉiu alia prepozicio pura ni ĉiam povas uzi la verbosencan
vorton en formo de substantivo (ekzemple, “sen ia diro” anstataŭ “sen ion
diri”).
Respondo 37 a, La Revuo, 1908, Majo
Ŝanĝoj
Tiel same malmulte, kiel per gustoj personaj, ni devas nin ankaŭ
gvidi en niaj proponoj per gustoj naciaj, se la proponoj havas nenian
alian celon ol nur flati nelerte tiun aŭ alian nacion, alportante per
tio ĉi nenian utilon al la nacio kva