sat

[reen]

Ni bezonas urĝe novan redaktoron por La Juna Penso. Bonvolu anonci vin al ĉi-suba adreso de la sekretario.

Kio estas
SAT-JunulFako?

jf.jpg, 29 kB

Kun membroj dispartigitaj en 18 landoj sur la 5 kontinentoj, la Junulfako estas la sekcio de la malpli ol 35 jarojn aĝaj membroj de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kiu mondskale uzas esperanton por sociaj, edukaj, pedagogiaj, kulturaj, emancipaj kaj praktikaj celoj.

Konkrete, tio realiĝas per la diversaj esprimrimedoj de la asocio, per diskutoj inter membroj celantaj atingi kiel eble plej altan ŝtupon de civilizo kaj kulturo per komparo de malsamaj opinioj pri plej diversaj temoj, en amikeca kaj komprenema etoso, kun la intenco malebligi la dogmiĝon de instruoj, kiujn ĉiuj ricevas en siaj respektivaj medioj.

Resume, la Junulfakanoj havas unu esencan celon, kiu estas

kleriĝi

Kion faras la JunulFako de SAT?

Ĝi eldonas okpaĝan esperantlingvan gazeton – La Juna Penso – al kiu la membroj kaj la legantoj de la tuta mondo povas kontribui, sendante artikolojn aŭ desegnaĵojn pri iliaj ŝatataj temoj, ĝuante la plej grandan esprimliberon.

Ĝi partoprenas al la batalo por pli bona mondo, informante pri la kaŝitaj fiagoj de la grandaj multnaciaj organizoj kiuj eksplutas la popolojn konservante grandan popularecon, kiun ili ŝuldas al amasa mensoga reklamo, aŭ helpante disvastigi sur monda skalo peticiojn kontraŭ la danĝeroj kiujn reprezentas, ekzemple, la nukleaj armiloj.

Ĝi kunlaboras, kiel aliaj esperantistaj asocioj, kun progresemaj politikaj partioj sur komunaj agadterenoj, kiel ekzemple lukto kontraŭ rasismo.

Ĝi partoprenas budojn, renkontiĝojn kaj kongresojn, kiuj ĉiam donas al ĝi la okazon plilarĝigi sian agadterenon per kontaktoj kun novaj homoj.

En la pasinteco tre aktivis en ĝi Norberto Barthelmess, kiu interalie esperantigis Faŭston de Goethe.

Ĉiuj junuloj konsciaj pri la plorinda stato de la nuna mondo kaj dezirantaj plibonigi la situacion helpe de la internacia lingvo Esperanto povas peti pli precizajn informojn al:

SAT-JunulFako
67, Avenue Gambetta

75020 Paris
Francio

tel.: +33.1.47.97.87.05
telekopiilo: +33.1.47.97.71.90

sat@esperanto.nu
http://www.multimania.com/satesperanto/

Kelkaj utilaj adresoj:

La sekretario k redaktoro:
Vinko Markov
61 bd. Vauban
78180 Montigny-le-Bretonneux
Francio
La kasistino:
Lisa Bannier
6 rue Marc Seguin
75018 Paris
Francio

lisa.bannier@wanadoo.fr
La peranto de JF en Brazilo:
Fabricio Carneiro Nepomuceno
Rua Frei Cipriano 190/202
31250-380 Belo Horizonte
Brazilo

Se ankaŭ vi deziras perantiĝi en via lando por la JunulFako, ne hezitu proponi vin. Ni ĉiuj atendas vin.

[reen]