muziko: Martin
teksto: Bertilo
Mi kushas ununura sur la lit'
Apude fajfas la mashin'
Mian spiron mi ne povas awdi plu
Ghi shajne jam forlasis min
Shvebas mi sub plafon'
Plej interesa perspektiv'
Jen awdeblas la son'
Promeso pri alternativ'
Estas fin' de la tunel'
Infera bril' el la chiel'
Li bonvenigas min al sia hejm'
La mastro de la nova ter'
Eldiras li per fajra fulmotondra voch'
Verdikton pri la sola ver'
Elektra shok' al la kor'
Ghi skuas kaj min tiras re
La demon' estas for
Mi pensas nun ke tamen ne
Estas fin' de la tunel'
Infera bril' el la chiel'
Dolcha lum' alloga hel'
Ghi pelas min al sia cel'
Por ligi al precize tiu chi pagho uzu:
<http://purl.oclc.org/net/personeo?m=ghw;d=persone/tekstoj/la_chielo.htm>