Kantoj

Supreniĝas
Litova popolkanto,
kantas Vida [supren.rm, 118kb].

  1. Supreniĝas la suneto [dufoje] frumatene.
    Supreniĝas la suneto frumatene.
  2. Pafis, pafis soldateto [dufoje] tilieton.
    Pafis, pafis soldateto tilieton.
  3. Kaj kliniĝis tilieto [dufoje] ĝis la tero.
    Kaj kliniĝis tilieto ĝis la tero.
  4. Ho, knabino, knabineto [dufoje] estu mia.
    Ho, knabino, knabineto estu mia.
  5. Mi ne estos fianĉino [dufoje] de soldato.
    Mi ne estos fianĉino de soldato.
  6. Mi nur estos fianĉino [dufoje] de plugisto.
    Mi nur estos fianĉino de plugisto.



Fiŝkaptistoj
Litova popolkanto, retradukis Taesok,
kantas Vida [fisxo.ra].

  1. Kuris forkuris el korto de Rusne
    junaj du fiŝkaptistoj,
    junaj du fiŝkaptist'.
    Ili do tiris la mincan reteton
    meze de la mareto,
    meze de la maret'.

  2. Ekkoleriĝis la onda diino,
    blovis la norda vento,
    blovis la norda vent'.
    Karaj amikoj, enkoraj amikoj,
    grimpu sur ŝipa masto,
    grimpu sur ŝipa mast'.

  3. Tie vidiĝos klaipeda urbo
    kaj la ĉemara duno,
    kaj la ĉemara dun'.



Labirinto de am’
Tradukis Taesok el la korea,
Kantas Vida [amlabiri.ra]. Muziknotoj kun la teksto.

  1. Tiel multe ja promesas mi,
    sed amon ne scipovas mi.
    Blindigite de pasia am’
    ploras mia kor’ nur pro ver’.

  2. Kvankam larmojn ne elverŝas mi,
    ja malsekiĝas mia kor’
    kaj de timo tremas mia kor’.
    Ĉu do tio estas amĝoj’?

  3. Foje akceptante en solec’
    amaran la disiĝon, nur
    de sopiro korbruladas mi.
    Ĉu do tio estas amver’?

    [Rekantaĵo]
    Karan amon plantis mi
    en malgranda via kor’.
    Mian koron vundu ne por etern’.
    Sen komenco kaj sen fin’
    vastas labirinto de am’.



Tiam tiu hom'
Tradukis Taesok el la korea,
kantas Vida [tiamulo.ra]. Muziknotoj kun la teksto.

  1. Kiam pluvas, mi memoras pri la hom’.
    Silenta ĉiam estis tiu hom’.
    Suferon de la amo ŝtele kaŝis li,
    kaj pro la foririnto ploris tiu hom’.
  2. Iutage min demandis tiu hom’,
    do kio estas plej malĝoj’ en mond’.
    Ve diris ke sopiro estas plej malĝoj’,
    kaj kapon klinis suben tiam tiu hom’.

    Solan malsanĉambron gitaris tiu hom’,
    kaj konsolis min amike la amata hom’.

  3. Sen saluta dir’ foriris tiu hom’.
    Ho kie nun feliĉas tiu hom’?
    Ĉu li hazarde foje rememoros min?
    Eĉ nun sopiras mi pri tiam tiu hom’.
  4. Tial devas ne malami lin ja mi,
    nek devas pensi mi pri tiu hom’.
    Mi trovis mian amon senprudenta am’.
    Por mi nun forgesendas tiam tiu hom’.

    Solan mian bruston alvenis tiu hom’,
    kaj karesis ĝin ĉiame la tenera hom’.



Vizaĝ'
Tradukis Taesok el la korea,
kantas Vida [vizagxo.ra]. Muziknotoj kun la teksto.

    Desegni rondon volis mi,
    sed desegnita vizaĝ’.
    Mi supreniris laŭ mia kor’
    al jama blanka la sonĝ’.
    Samkiel roso sur la herbar’
    brilegis la pupil’.
    Ja ronde ronde ĉirkaŭiras,
    foriras via vizaĝ’.



Renkont'
Tradukis Taesok el la korea,
kantas Vida [renkonto.ra].

    Ho, nia renkont' estis ne ja hazard'.
    Estis ĝi la dezir' komuna por ni.
    Neforgesebla el kor' estis ĝi mia sort'.
    Mi do ne volas sed, brulu mia etern'.
    Rigardu ne per turn', ne pentu kun ĝemad'
    Ho, neniel ploru vi per stulta larmad'
    Amas vin, vere mi amas vin. Ja mi amas vin.



Ĉemara memoro
Tradukis Taesok el la korea,
kantas Vida [marmemor.ra]. Muziknotoj kun la teksto.

    Kiel la sabl' ĉe la bordo de mar'
    inter la homa amas' vin renkontis mi.
    Kiel la ŝaŭm' sur la ondo de mar'
    venis kaj foriris vi, neforgesa la hom'.
    Ĝis la fin' de ĉiel', ĝis la fin' de la mar'
    iru kune ni du — sed blua revo iris for.
    Kiam blovas vent' — eble la amata vi;
    kiam mi ŝtelturnas min — sono de soleca ond',
    sono de soleca ond', sono de soleca ond'.



Jam amikis ni pli frue
Tradukis Taesok el la korea,
kantas Vida [amikis.ra].

    Jam amikis ni pli frue
    en malnova budhanaro.
    Kial ĝojas ni renkontiĝi
    kvazaŭ longesopiratoj?
    Sento nia en silento
    palpas milojn tri da jaroj.



Mi estas guto
kantas Vida [guto.ra].

  1. Mi estas malvarma pluvguto
    falinta sub via kolumo.
    Mi estas malvarma pluvguto.
    Forviŝu min.

  2. Mi estas neĝero falinta
    sur via palpebra harero.
    Mi estas neĝero falinta.
    Forblovu min.

  3. Mi estas la arbo kreskinta
    ĉe sojlo de via beldomo.
    Mi estas la arbo kreskinta.
    Fortiru min.

    [Rekantaĵo]
    Nur unu mi petas de vi.
    Ne tuŝu la kredon de mi,
    ke estis vi, ja vi estos, estas vi.



Maro
Tradukis Taesok el la litova,
kantas Vida [maro.ra].

  1. Maro, estas sola vi.
    Estas vera vi kiel kant',
    kaj al ni kiel rev'.

  2. Maro, nin kunigis vi,
    kaj en amikec' tenis nin.
    Kordolor' la disiĝ'

  3. Al vi ree venos ni
    kiel infanet', veramik',
    nepre kaj ho sen dub'.

  4. Maro, ni fariĝos vi.
    Ni fariĝos flam' kaj sincer'
    en ĉiam' por etern'.

Enhavo

Supren
vidaa@takas.lt
1