| Titolo | dauxro | amplekso | |
|---|---|---|---|
| Karteta dometo Sony Keygen DVD Arch | 2.16 | 1.1 Mb | teksto |
| Dimancxo | 3.15 | 1.6 Mb | teksto |
| Kvazaux songxo | 2.00 | 1.0 Mb | teksto |
| La destin' | 4.40 | 2.3 Mb | teksto |
| Jalta | 1.45 | 0.9 Mb | teksto |
| Maja nokto | 3.25 | 1.7 Mb | teksto |
| Al komencantoj | 3.22 | 1.6 Mb | teksto |
| Fermita urbo | 4.30 | 2.3 Mb | teksto |
| Cxe kafotablo | 1.55 | 0.9 Mb | teksto |
| Homo por mi | 1.52 | 0.9 Mb | teksto |
| Mia kara amik' | 3.20 | 1.6 Mb | teksto |
| Letero | 2.03 | 1.0 Mb | teksto |
| Din -- don | 2.32 | 1.2 Mb | teksto |
| Poltavio | 1.48 | 0.9 Mb | teksto |
| Fantazi' | 4.05 | 2.0 Mb | teksto |
| Nokto ploras | 3.50 | 1.8 Mb | teksto |
| Lulkanto | 2.05 | 1.0 Mb | teksto |
| Januaro | 2.10 | 1.1 Mb | teksto |
| Ni renkontigxos | 2.20 | 1.1 Mb | teksto |
|
|||
| muziko -- V. Soroka, vortoj -- V. Soroka | |||
| Kie mirakle bluetas mont', Kie el tero fluas la font', Tie karteta staras domet', Kaj tie vivas kune: kviet', Plumo, inkujo, kudrilo, faden'.Se, mia frato, trafos vin plag', Se pelos vin nebula tag', Frapu la pordon kaj knaros gxi, Tuj malfermigxos, kaj scios vi pri: Plumo, inkujo, kudrilo, faden'.Degelas tempo, degelas stel', kaj vivo sxajnas nur bagatel'. Foriras homo, poste la nom'. Restas nur mia karteta dom': Plumo, inkujo, kudrilo, faden'. |
|||
|
|
|||
|
|||
| muziko -- V. Soroka, vortoj -- V. Soroka | |||
| Morgaux estos la dimancxo, Min atendas voj'. Cxiun finon de semajn' Renkontas mi kun gxoj'. Kun gxoj' preparas cxionAux per auxto, aux per trajno, Aux piede mi De la urbo vagabondas -- Vokas sun-radi'. Tra kampoj mi vagadasFresxa akvo, densa ombro, Malrapida flu', Mola herbo, altaj kverkoj Kaj cxiela blu'. La vento kantas supre,Morgaux estos la dimancxo, Min atendas voj'. Cxiun finon de semajn' Renkontas mi kun gxoj'. Kun gxoj' preparas cxionKun gxojo kantas vento, Min vokas gxi. En vojon vokas Venta simfoni'. |
|||
|
|
|||
|
|||
| muziko -- V. Soroka, vortoj -- V. Soroka | |||
| Viaj cxarmaj trajtoj, Sincera rido, sincera rid'... Kvazaux dormas mi, Kvazaux songxas mi, Kvazaux kunas ni: Estas kune ni. Kune ni.Mi ne havas forton Forgesi vin. Jes, forgesi vin. Sed nur cxarma songxo Ne lasas min -- Vivas gxi en mi: Estas kune ni. Kune ni.Ve, foriris tempo de nia amo, De la fabel'. Kaj nun solas mi Kiel lupa splen' En la homa fel'. Estas kune ni. Kune ni. |
|||
|
|
|||
|
|||
| muziko -- V. Soroka, vortoj -- V. Soroka | |||
| La destin'... Kompatu, dioj, prenu gxin! Homa sin' Enhavas sentojn nure kvin. Ne, gxis la fin'Firma uni' De proksimaj al ni. Ne timas mi, Min timigas neni'. Vide al Ter' alpremos mi koron --Dorna voj' -- De l'trompoj kaj mensogoj cxen'. Kaj malgxoj'... Sed mi ja tion volis mem. Por frata rond' --Ho, mia gxoj' kaj la malgxoj' kanta. Dum vivovoj' mem venkos mi vanton. |
|||
|
|
|||
|
|||
| muziko -- V. Soroka, vortoj -- V. Soroka | |||
Tra fenestro la...La suno, plej brilanta mara suno Karesas min. Mi venas al Jalta. La tendara tag'...La maro, blua maro, Tiom longe atendata. Mi felicxas vidi vin, amata. Tra fenestro la...La festa ven' espera. Legxere nefinanta fonto cxiela. Vere -- gastama tero. Mi ne forgesos vin...Neniam mi forgesos vin, Cxar amis vin, Jalta. |
|||
|
|
|||
|
|||
| muziko -- A. Gvozdirev, vortoj -- G. Desxkin | |||
| Argxenta luno brilas Dormanta super val'. Kaj en gxardeno trilas Mallauxte najtingal'. Trankvilo kaj silento.Ho, bela nokto maja. Ho, flora bonodor'. En mia kor' malgaja Sopiro iras for'. Kaj sidas mi ravitaMin jam plenigas fortoj, Kaj vivi volas mi. Mi povas venki l'sorton, Batali kontraux gxi. Argxenta luno brilas |
|||
|
|
|||
|
|||
| muziko -- V. Soroka, vortoj -- A. Belov | |||
A, B, C, Cx, D, E...La unuan lecionon Jam komencis kursgvidanto, Komencantoj lin auxskultas Kun tre granda interes'. Flanke sidas prezidanto -- Nia kara prezidanto, Kaj rigardas komencantojn Kun espero kaj kares'. Komencantoj, komencantoj,Ni ja iam ankaux estis Nur timemaj komencantoj. Sed malfortaj ni ne estis -- Tiam junaj estis ni. Kaj gxis nun ni sxatas kantojn, Tiujn la plej belajn kantojn. La unua leciono Sxajnas rava simfoni'. Komencantoj, komencantoj,Baldaux igxos vi la samaj Spertaj gesamideanoj, Kaj la vasta verda mondo Estos via por cxiam'. Plivastigxu nia rondo, Plimultigxu niaj vicoj. Por fidelaj geamikoj Esperanto estu am'. Komencantoj, komencantoj,A, B, C, Cx, D, E... A, B, C, Cx, D, E... |
|||
|
|
|||
|
|||
| muziko -- A. Gvozdirev, vortoj -- V. Soroka | |||
| La fermita urbo loganta Estas vi por mi. Kiel cxarma, kiel floranta Suna imperi'. Bela, kiel papilio Dum la varmsomer' -- La fermita urbo de l'tener'. La fermita urbo logantaEn la songxoj nur Ne timas hom' malfermi sin. Nur en songx' konfesas l'kor': Mi amas vin! La fermita urbo logantaLa fermita urbo loganta Estas vi por mi. Koro dronas en la fluanta Arda fantazi': Cxu l' kor' portus al rivero, Aux, ve, al metro', Se nur mi similus al hero'? La fermita urbo loganta |
|||
|
|
|||
|
|||
| muziko -- A. Gvozdirev, vortoj -- W. Liebig | |||
Venu nun, samideanoj, |
|||
|
|
|||
|
|||
| muziko -- M. Korotj, vortoj -- M. Korotj | |||
| En akvujo de l'cxielo Nagxas nubo -- blanka velo: Ja vi estas homo por mi! Flugas inter kronaj retojLignofajro dum vespero -- Opinio de fajrero: Ke vi estas homo por mi! Kuras flamo tra lignaro,Vagabondas pluvaj strioj, Ter' kovrigxas per folioj: Flugas malproksimen avi'. Ne ekzistas jam demandoj |
|||
|
|
|||
|
|||
| muziko -- V. Soroka, vortoj -- V. Soroka | |||
| Mia kara amik', Mia vera amik', Kion farus mi mem, Se nur vi lasus min? Ja sen viAl mateno kun am' Venas mi por renkont'. Kiam ros' en la herb', Kaj profunda silent' -- Cxirkaux ni. Ho, silent' de matenigx',Por la ros', por silent', Por infana ridet' Devas ni fari, ke En la mond' ne bruegu milit'. Ho, mia vocx',Se vi estas amik', Pense kune kun mi, Tiam nun kiel mi Ne silentu, sed kantu kun mi. Kaj nia kant', |
|||
|
|
|||
|
|||
| muziko -- V. Soroka, vortoj -- V. Soroka | |||
| Facile tusxas plumo la paperon De l' letero. Mi skribas longe, Gxis finigxas la krajono kaj kajero: Pri la tendaroCxe la fenestro sidas mi, Rememorigxas kvazaux songx' tendaro nia. Mi skribas nokte, gxis lacigxas miaj manoj, Kara mia. Pri suna tero, |
|||
|
|
|||
|
|||
| muziko -- V. Soroka, vortoj -- V. Soroka | |||
Din-din-don -- horlogxo frapas, |
|||
|
|
|||
|
|||
| muziko -- V. Soroka, vortoj -- V. Soroka | |||
| Ho, Poltavio, bela mia, Via popolo melodia. Se mi nur foje auxdus vin, Mi estus felicxa senfine. Viaj cxarmaj kantistinoj. Viaj belaj kantoj! Ho, Poltavio, revoj miaj,Ho, mia stelo, Poltavio, Via cxartmeta harmonio. Sen vi ne povas vivi mi, Sen viaj cxieloj kaj riveroj, Viaj kantoj dum vesperoj, Viaj sunsubiroj! |
|||
|
|
|||
|
|||
| muziko -- V. Soroka, vortoj -- V. Soroka | |||
| Fantazi'. Fanta-Fantazio. Atendu iomete gxis nun, Atendu, vi atendu, vi atendu, Mi rakontos la sekreton al vi, Rakontos pri mirakloj la homa Fantazio. De kie gxi aperis?Aperos gxi dum alvok' al hom'. Do kial vi atendu, vi atendu? Gxi aperos, nur vi kredu al mi, Mi kantos la miraklojn de la homa Fantazio. Fantazi'.Mia kara Malvino, Pierro kaj Buratino, Avineto Tortilo, kaj sinjor' Karabas-Barabas. Fantazi'.Cxu vi auxdas, kiel sonas La fabela melodio? Violono kaj la fluto Ludas homan fantazion. |
|||
|
|
|||
|
|||
| muziko -- V. Soroka, vortoj -- V. Soroka | |||
| Mi ne plendas al la sorto -- vi ne pensu. Plendi pri felicx' apenaux estas senco. Kiel varme via bela vocxo sonas. Kaj surstrate ploras nokto -- nokto ploras. Morgaux sidos vi en trajno, sed hodiaux... Cxirkauxprenu min pli forte por adiaux. En okuloj viaj bluaj mi ja dronas. Kaj surstrate ploras nokto -- nokto ploras. Restas preskaux jam neniom gxis mateno. Kaj l'auxroro sxiros inter ni fadenon. Nian solan nokton cxiam mi memoros. En fenestron batas pluvo -- nokto ploras. |
|||
|
|
|||
|
|||
| muziko -- V. Soroka, vortoj -- V. Soroka | |||
| Mia fil', Tago dormas jam, do cxiuj devas dormi nun. Mia fil', Jam birdetoj cxiuj mutas, kaj briletas lun'. Nur la venteto,Via songx' -- Estu gxi por vi plej bona tempo sen cxagren'. Lampiret' -- Songxu -- gxi aliros vin Kaj kantos gxis maten'. Nur la venteto, |
|||
|
|
|||
|
|||
| muziko -- V. Soroka, vortoj -- G. Kolosov | |||
| Songxe trasxutas abio kaj pin' Negxan dormemon. Blankas fenestroj kaj blankas en bril' Lago sen gxenoj. Jam ne elstaras el negxa kostum' |
|||
|
|
|||
|
|||
| muziko -- V. Soroka, vortoj -- V. Soroka | |||
| Post multaj jaroj renkontigxos ni, Kiam cxi tempo estos histori', Kiam la nunaj tagoj pasos for. Do, kion fari... Sed ne plendas mia kor'. Ni renkontigxos en amika rond', Kaj rememoroj -- kiel varma ond'. Kaj niaj kantoj sonos gxis auxror', Niaj tendaraj kantoj -- gxojo kaj dolor'. Vento kruela ne disigos nin. Ja en batalo venkas la obstin'. Ja geamikoj en la tuta mond' Estas plej vera en la vivo firma font'. Ni renkontigxos dum felicxa temp', Fruaj hirundoj venos kun printemp', Suno unua kaj unua flor' Novan inspiron vekos en amika kor'. Ni renkontigxos en amika rond', Ni renkontigxos dum felicxa temp', Ni renkontigxos... |
|||
|
|
|||
| Al la supro de la pagxo |