le monde au bout de la langue

[ X-konvencie | Unikode ]

Ameriko, jen mi venas !


- Kiam vi forveturos ?

- Venontan[1] semajnon.

- Aviadile, cxu ne ?

- Jes, aviadile. Neniu plu vojagxas al Usono[2] sxipe en nia epoko. Flugi estas tiel pli rapide !

- Cxu vi devas prepari ankoraux multon ?

- Ne, cxio jam estas preparita. Mi havas cxiujn dokumentojn. Mi devas ankoraux solvi la demandon pri mono, tio restas mia sola problemo nun.

- Kial estas problemo ?

- Mi agis stulte. Mi ne okupigxis pri tiu afero suficxe frue kaj nun la dolaro[3] altigxas de tago al tago.

- Vi do devus rapidi acxeti viajn dolarojn.

- Jes, sed mi auxdis, ke nun la dolaro estas tro forta, kaj ke la usonaj auxtoritatoj volas gxin malaltigi.

- Kial ? Ili estis malkontentaj, kiam la dolaro estis malforta, kvazaux tio volus diri, ke la valoro de la tuta lando, de la tuta popolo, malaltigxis. Cxu vere nun ili estas malgxojaj pri tio, ke la dolaro farigxis plivalora ?

- Jes, cxar ili ne povas vendi tiel facile siajn produktojn[4] eksterlande.

- Prave. La valoro de la produktoj, kiuj venas de Usono, nun igxis pli alta por homoj, kiuj ne perlaboras dolarojn.

- Gxuste. Cxio usona nun farigxis pli multekosta por eksterlandanoj, kaj pro tio Usono vendas malpli, kaj sekve suferas. Estis jam suficxe grava senlaboreco tie. Nun, se ili vendos malpli al aliaj landoj, eble la senlaboruloj igxos ecx pli multaj, kaj tion ili timas.

- Sincere, mi dubas pri tio. Vendi eksterlande ne tiom gravas al tiel granda lando. La landanaro jam acxetas preskaux cxion, kion oni produktas tie. La eksteraj vendoj prezentas per si nur malgrandan parton de la tuto.

- Cxu tiel estas ? Se jes, mi devus ne konsideri tiun eblan malaltigxon de la dolaro.

- Mi ne volas interveni en vian decidon. Estas iu risko en ambaux eblecoj. Cxu vi jam estis en Usono antauxe ?

- Ne. Cxu vi ?

- Jes, mi estis tie. Fakte, mi laboris tie, kiam mi estis juna, kaj mi tien reveturis antaux du jaroj. Cxiuj tie plendis pri la situacio, kaj mi facile kredas, ke por malricxulo, ekzemple por homo senlabora, la vivo devas esti tre zorgiga tie. Sed tamen, dum mi travojagxis la landon, mia konstanta sento estis, ke tio estas unu el la plej ricxaj landoj en la mondo.

- Cxu vere ?

- Jes. Ekzemple, vi ne povus imagi, kiom oni donas al vi por mangxi en restoracioj. Tiom pli ol en Euxropo, por simila kosto.

- Sed cxu la mangxajxoj estas same placxaj, kiel cxe ni ?

- Ne. Estas pli bone cxe ni tiurilate. Cxefe, en nia lando, la mangxoj estas pli malsamaj. Vi povas facile ricevi cxiutage ion malsaman en restoracioj. Sed eble mi ne rajtas tiel paroli pri Usono. Mia kono de tiu grandega lando estas tiel suprajxa !

- Tamen, tio, kion vi diras, estas tre interesa. Mi antauxgxojas viziti tiun landon, pri kiu oni auxdas tiom da malsamaj opinioj.

- Nu, mi esperas, ke vi solvos vian dolarproblemon kontentige. Gxis revido, kaj bonan vojagxon !


Notoj :

[1] Venonta: kiu venos, kiu sekvos, kiu okazos post la nuna tempo (venanta = kiu venas; veninta = kiu venis).
[2] Usono: la lando inter Kanado kaj Meksikio (kun Alasko kaj Havajo); la nomo devenas de United States of North America.
[3] Dolaro: mon-unuo en Usono, Auxstralio, Kanado kaj kelkaj aliaj landoj.
[4] Produkti: fari aux estigi ajxojn (produktojn), cxefe kun la celo ilin vendi aux havigi al iu, kiu ilin uzos.


El Lasu min paroli plu ! © Claude PIRON

Responda cxapitro en Gerda malaperis !
Responda vortlisto en Gerda malaperis !
Gxenerala vortlisto en Gerda malaperis !
Enhavtabelo de la kolekto Lasu min paroli plu !


disigilo
Lasta gxisdatigo : 1996-12-09
Por kontakti la prizorganton de tiu cxi pagxo, skribu al Marko


jefo-logbildeto : Junulara Esperantista Franca Organizo