Kioma horo estas ? Preskaux la dua kaj kvin minutoj. Aux, se vi preferas -- ja uzeblas ambaux dirmanieroj -- kvin minutoj post la dua. Nu, nu, kiel rapide la tempo pasas ! Mi ne vidis la leterportiston. Cxu li jam pasis ? Preskaux cxiam mi vidas lin. Kutime li pasas tuj post la dua. Hoho ! «Kutime li pasas post la dua», tiu esprimo ne estas tre klara. Oni povus pensi, ke mi volas diri: «tiu cxi leterportisto pasas tuj post la dua leterportisto». Nu, cxu vere oni povus miskompreni tiamaniere ? Versxajne ne. Kial estus tri leterportistoj pasantaj samstrate ? Por ke nova leterportisto povu pasi post alia leterportisto, kiu mem estus nomata «dua leterportisto», devus pasi tri leterportistoj entute, cxu ne ? Versxajne do vi komprenis, ke temas pri la horo. Mi volis diri: «Kutime li pasas tuj post la dua horo». Nu, mi iru vidi, cxu li alportis ion al mi. Mi ja atendas gravan leteron, kaj gxi ankoraux ne alvenis. Mi ne sxatas atendi, atendi, atendadi ion, kio ne okazas. Kaj jam de kelkaj tagoj mi atendas la alvenon de tiu letero. Ne. Estas nenio. Aux li jam pasis, kaj estis nenio por mi, aux li ankoraux ne pasis. Plej versxajne li ankoraux ne pasis. Eble li malfruas cxi-foje. Li preskaux neniam malfruas, li kutime pasas gxustatempe. Tamen malfruo povas fojfoje okazi. Sed rigardu ! Laux la murhorlogxo estas nur kvarono[1] antaux la dua. La unua kaj kvardek kvin minutoj. La unua kaj tri kvaronhoroj. Cxu eble la murhorlogxo funkcias bone, dum mia brakhorlogxo estas fusxita ? Ne ! Mi misvidis. Mi misprenis[2] la sekundan montrilon por la minuta. Sur mia brakhorlogxo, la sekunda montrilo estas tro dika, gxi tro similas minutan, kaj mi neniam vere alkutimigxis al tiu dika montrilo, kiu montras nur la sekundojn. Mi ofte mislegas la horon pro tiu tro dika sekundmontrilo. Koncerne la murhorlogxon, estas pli simple, cxar gxi estas tre malnova kaj ne havas montrilon por la sekundoj. Tiel ne estas risko fusxlegi la horon. Kiel kutime, mi parolas senhalte kaj dume la tempo pasas. Nun estas dek minutoj antaux la dua. Tio estas la unua kvindek. La unua horo kaj kvindek minutoj kaj dek sekundoj. Nu, ni ne konsideru la sekundojn. Sekundoj tute ne gravas. Estas do la unua kaj kvindek minutoj. La dektria kvindek, se vi bezonas precizigi, ke nun estas posttagmeze. Dek minutoj antaux la dekkvara. Cxar, se la unua posttagmeze estas la dektria, tiam la dua posttagmeze estas la dekkvara. Mi neniam kutimigxis al tiu maniero esprimi la horon. Ecx dum mia militservo, kvankam mi soldatis en unuo specialigita pri komunikado, kaj ni devis uzi tiun teruran dudekkvarhoran dirmanieron. Mi neniam sukcesis plene lerni gxin. Nu, mi povas uzi gxin, sed cxiam kun sekundo da hezito. Gxi neniam igxis reale natura por mi. Nu, nu, leterportisto, kion vi faras ? Cxu vi venas aux ne ? Mi volas legi tiun leteron, scii, cxu mi povos labori en tiu radiomagazeno. Mi estas fakulo pri radio. Mi eklernis dum la militservo, kaj poste plu interesigxis pri radio, sekvis instruadon pri radio en vespera lernejo, igxis radiofakulo. Amiko Bip diris al mi, ke tiu laboro en la radiomagazeno estus perfekta por mi, kaj mi la gxusta homo por tiu laboro. Kial la direktisto de la magazeno ne respondis tuj ? Kial tiuj uloj, tiuj cxefoj, neniam respondas tuj ? Kial ili ne respondis parole, tuj post la intervido, cxu ili akceptas min aux ne ? Kial ili diris: «vi estos informita perletere» ? Kial, en tiuj situacioj, ili cxiam alprenas senmovan vizagxon ? Versxajne por ke oni ne sciu, cxu oni kontentigis ilin aux ne. Versxajne por ke oni dauxre sin demandu, cxu oni havas sxancojn aux ne ricevi la petitan laboron. Sed kial agi tiamaniere ? Cxu vi komprenas ? Estas strange, ke mi diras «vi», dum mi parolas al neniu. Se iu cxeestus cxi tie, li trovus min ridinda. Eble mi estas strangulo. Mi parolas tute sola, mi parolas al la muroj, al la tablo, al la segxoj, kaj mi uzas la vorton «vi» ! Fakte, ne al la muroj, ne al la mebloj mi parolas. Kaj ne estas gxuste diri, ke mi parolas al neniu. Mi parolas al iu, sed tiu «iu» ne ekzistas. Almenaux li ne ekzistas ekster mi. Mi simple parolas al mi mem. Kaj kial do mi ne rajtus paroli al mi lauxte ? Mi estas en mia hejmo. Kaj hejme mi estas la plej supera auxtoritato. Mi gxenas neniun. Neniu -- bedauxrinde -- kunvivas kun mi en mia hejmo. Mi estas sola. Kiam oni vivas sola, estas normale plenigi la malplenon per la sono de sia vocxo. Ne estas placxe vivi sola. Mi neniam kutimigxos al tia vivo. Soleco ne estas bona por la homo. Tial mi tiom atendas la leterportiston. Se oni ricevas leterojn, oni sentas sin malpli sola. Jam kvin minutoj post la dua nun. La dekkvara kaj kvin. Kion ili faras en la posxtejo ? Mi forte esperas, ke tiu radiomagazeno akceptos min. Labori tage, nur dumtage, kia gxojo ! Mia nuna nokta laboro ne placxas al mi. Kaj mi ricevus iom pli da mono ol nun. Estas placxe perlabori suficxe da mono por acxeti cxiaspecajn aferojn, kiujn oni ne bezonas. Acxeti ion bezonatan ne estas plezuro. Oni ja bezonas vivi. Sed acxeti ion senbezone, nur cxar oni havas la monon kaj deziras acxeti la aferon, tio estas la dolcxa vivo. Mi ne igxos ricxega, ecx se ili akceptos min en tiun radiovendejon, sed iom pli ricxa ol nun. Nun estas kvarono post la dua. Mi rigardas tra tiu fenestro jam tutan duonhoron nun. Kaj tiu leterportisto ankoraux ne vidigis ecx peceton de sia nazo. Kio okazas al li ? Mi ne longe elportos. Mi bezonas tiun leteron. Mi ne volas resti hejme la tutan posttagmezon. Mi bezonas promeni, marsxi, movi min, fari ion. Ne resti hejme malantaux fenestro, dum horoj kaj horoj pasas, kaj ne pasas la leterportisto. Kaj se li pasos kaj ne havos mian leteron ? Se la radioriparejo plu atendigas min ? Cxu mi elportos ? Diable ! Mi ne kutimas elporti tiajn situaciojn, kaj mi ne sentas min tre forta. Mi petas vin, leterportisto, kara juna bona aminda leterportisto, venu, kaj donu al mi tiun respondon, tiun jesan respondon. Kaj se la respondo venos, kaj estos nea ? Oj, oj, oj ! Kia terura vivo ! Tion ecx malpli mi elportos. Mi tro esperas. Tio estas la malbona flanko de mia nuna situacio. Mi devus igi min esperi malpli. Tiel mi ne riskus defali de tro altaj esperoj. Sed kiel fari por malgrandigi sian esperon ? Cxu vi scias ? Cxu iu scias cxi tie ? Kompreneble ne. Cxi tie estas ja neniu...
Notoj :
[1] Kvarono: 1/4 |

: Junulara Esperantista Franca Organizo