Ne estas facile ami kun dudek kvin geknaboj. Ne rigardu min tiel mire, mi diras la veron. Mi volas diri, ke kiam oni estas instruisto, amas junulinon, kaj havas kun si klason de dudek kvin geknaboj, kiuj sekvas sian instruiston, kien ajn li iras, amrilatoj farigxas malfacilaj. La domego, kie ni estis, dum tiu sur-monta semajno, estis malnova hotelo, kiun oni rearangxis por infangrupoj. Estis en gxi granda mangxejo por la grupaj mangxoj, kaj ankaux pli malgranda, pli placxa trinkejo, kie oni povis acxeti kafon, sukon, cxokoladon, teon kaj aliajn trinkajxojn. Tie sxi laboris. Kiam mi eniris la trinkejon, en la unua tago, kaj mi ekvidis sxin, mia koro misbatis. Kaj mi samtempe igxis certa, ke ankaux sxia koro faris unu misbaton. Mi rigardis sxin, sxi rigardis min, ni ridetis. Ne dauxris pli ol unu sekundon tiu unua rigardo, sed mi sentis, kvazaux mi aliigxus al nova homo. Neniam mi vidis iun tiel amindan, tiel felicxige amvekan. La infanoj brue envenis post mi. Nu, vi scias, kiaj estas infanoj. Ili movis la segxojn. Ili kriis. Ili vokis de unu angulo al alia plej lauxte. Unu pasxis sur la piedon de kunulo, kaj cxi-lasta ekkriis, kvazaux oni jxus provus mortigi lin. Nu, vi konas tian situacion. «Kiu sxtelis mian monon ?» iu kriis furioze. «Mia monujo malaperis !» «Gxi falis el via posxo», «Tie, cxe la segxpiedo», «Sercxu antaux ol suspekti !» samtempe kriis plej malsamaj vocxoj, dum sonis pliaj respondoj, al kiuj plene mankis gxentileco. Sed mi nenion auxdis. Mi nur povis rigardi sxin. Post tiu unua rigardo, kiun mi antauxe priparolis, mi direktis la okulojn aliloken dum unu sekundo, sed ne pli. Mia rigardo tuj revenis al sxi kaj ne plu forlasis sxin. Kvazaux iu supernatura forto min devigus ne movi la okulojn. Ankaux sxi min rigardis plu, kun la sama felicxplena rideto. Stranga, nekutima, silenta gxojo ekokupis mian tutan estajxon. Tute trankvile. Mia koro ne plu misbatis, sed gxi ne batis kiel antauxe. Gxi estis kvazaux plena je suno, je bela, varma, placxa sed samtempe trankvila sunlumo. Dume, interinfana milito komencigxis. «Mi vidis vin, vi provis sxteli mian monujon», kriis iu knabino. «Ne gravas, vi jam estas tro ricxa», ride rebatis knabo. «Cxi tiu estas mia segxo, ne sidu sur gxi», plendis tria infano. «Kiu faligis mian glason ?» furiozis kvara. Objektoj komencis traflugi la aeron. La bruoj devus tusxi mian atenton, konsciigi min, ke auxdeblas vortacxoj, ke okazas neallasindaj[1] batoj, ke ploroj kaj plendoj kaj ridoj resonas tro brue de unu muro al alia. Sed mi kvazaux ne cxeestis. Mia atento estis for. Gxi ne direktigxis al la infana milito, nur al tiuj bluaj okuloj, al tiu mirinda nazo, al tiuj brunaj haroj, tiel perfekte arangxitaj. Kaj, pro nekomprenebla motivo, ankaux sxiaj okuloj estis turnitaj nur al mi. Al mia tro dika nazo, al miaj senordaj haroj, al mia nespeciale bela vizagxo. «Ne sidu cxi tie», lauxtis knaba vocxo. «Mi rajtas sidi kie ajn mi volas», respondis alia. «Se vi sidigxos sur cxi tiun segxon, vi tion bedauxros», parolis tria, malamike. «Vi ne rajtas malpermesi al li sidi sur tiu segxo», knabino kriis. Mil interkriadoj sonis samtempe. Mil objektoj, sajne, kune bruis en la trinkejo. Sed mi auxdis nenion. Aux, pli gxuste, mi auxdetis ian kvazaux tre malproksiman bruon, kiu ne sukcesis kapti mian atenton. Mian atenton ja plene okupis la superbela vizago de virino sensimila. Kaj jen sxi ekridis. Mi rigardis sxin ecx pli, mire. Sed sxi tro ridis por povi parole respondi al mia silenta demando. Sxia mano montris al la ejo, al la nekredeblaj militspecaj agadoj, kiuj okazis en gxi, al segxoj kusxantaj, al rompita taso, al kruroj, kapoj, brakoj, manoj movigxantaj cxiadirekte, dum vortacxoj kaj militkrioj cxie[2] sonadis. Nur tiam mi ekkonsciis. «Geknaboj !» mi kriis. «Suficxas !» Neniam mi komprenis, kial mi havas auxtoritaton. Sed auxtoritaton mi havas. Naturan auxtoritaton. Cxu eble pro io en la vocxo ? Mi ja ne estas alta fortegulo, kiel kelkaj viroj, kiujn infanoj rigardas kun ia timo, kaj sekve kun forta motivo ne riski malkontentigon. Ne. Mi estas ne pli ol mezalta kaj mezforta, kaj tute ne havas timigan aspekton. Sed la infanoj, al kiuj mi instruas, neniam faras ion, kion mi malpermesas. Suficxas, ke mi diru «atentu !», kaj la bruo haltas, envenas silento, dum la geknaboj nin rigardas atente kaj atende, atendante, fakte, ke mi precizigu miajn dezirojn. Ecx, ofte, mi diras nenion. Nura rigardo, nura vizagxesprimo, nura movo de la mano, kaj tuj ili trankviligxas. Cxi-foje, mia natura auxtoritato ree agis. Apenaux mi devis aldoni kelkajn vortojn por precizigi, ke mi volas, ke ili restarigu la falintajn tablon kaj segxojn, haltigu la batojn, remetu ordon kaj trankvilon en tiu placxa trinkejo. Post dek minutoj, cxio estis ree en ordo, kaj ili interparolis trankvile, kvazaux neniu malamikeco iam ajn aperis inter ili. «Gratulon, sinjoro !» diris la plej bela vocxo, kiun mi iam ajn auxdis. «Kiam mi ekvidis la malordon, mi imagis, ke ne eblos restarigi bonordon antaux ol noktigxos». Nenio estis pli dolcxa al mia koro, ol sxiaj gratulvortoj. Tiel komencigxis inter ni plej felicxa amrilato. Sed, kredu min, ne estas facile ami kun dudek kvin geknaboj. Mi ne povis forlasi la dormejon nokte, se unu el ili ne dormis. Tiu ja vekis kelkajn aliajn, kaj post dek minutoj la dormejo farigxis brua ludejo. Iun tagon -- estis sxia libertago -- sxi konsentis veni promeni kun mi. Sed ankaux kunmarsxis la dudek kvin karuletoj, kio tamen mallargxigis la eblecojn de placxa para interparolado. Kiam mi estis libera, kaj mia kunlaboranto[3] ilin gardis, sxi laboris en la trinkejo. Se mi tien iris, plej ofte ankaux kelkaj el miaj klasanoj venis. Kaj kiam sxi interrompis la laboron, mi ne estis libera, sed devis okupigxi pri la dudek-kvino. Mia helpanto[3] cxeestis nur dumtage, je precizaj horoj. Tamen, iom post iom, mi sukcesis trovi solvojn al la problemoj, kaj vidi sxin ne tro malofte. Mi rakontis cxion pri mi, pri mia vivo, pri miaj deziroj, pri mia amo, kiu certe dauxros gxismorte, kaj sxi same rakontis cxion pri si. Sxi estis ridema, kantema, sed ankaux laborema kaj plej fidinda homo, kun koro plena je gxojo, kaj felicxiga rideto. Post kiam mi revenis hejmen, certe placxis la foresto de la infanoj, sed mia soleco pezis al mi. Felicxe, la urbo, kie mi instruas, ne estas tro malproksima. Kiel eble plej ofte mi reiris al la montara malnova hotelo, kaj nia amo de fojo al fojo grandigxis. Nek sxi nek mi plu havas gepatrojn kaj gefratojn, kaj nia geedzigxo estis plej simpla, kun nur kelkaj geamikoj. Almenaux lauxplane. Cxar kiam eksonis la geedzigxa marsxmuziko kaj ni turnis nin por brak-en-brake eliri, silente, ridete kaj korbate largx-okulis al ni dudek-kvino da geamiketoj.
Notoj :
[1] Al-lasi: lasi alveni, lasi enveni, kaj do permesi, lasi okazi,
akcepti.
|

: Junulara Esperantista Franca Organizo