Estis priplorinda travivajxo. Vi scias, ke mi decidis diri al miaj infanoj, ke mi foriros. Kiam mi decidis, mi tute ne imagis, ke estos tiel malfacile. Fakte, en la momento, kiam mi volis iri paroli al ili, mi konsciigxis, ke mi ne povas. Jen venis la horo iri al iliaj cxambroj por informi ilin, kaj mi sentis min tiel malbone, ke mi ekploretis. Mia tuta kuragxo estis for. Komprenu min. Cxu eblas al homo normalkora aliri siajn infanojn kaj diri: «Mi havas novajxon por vi. Baldaux mi foriros. Baldaux via patro forlasos cxi tiun domon por cxiam...» Kiel oni povas tion diri al infanoj, kiujn oni amas ? Kaj tamen mi devis. La afero estis decidita. Mi devis gxin fari. Ne estis alia vojo, cxu ? Mi provis plikuragxigi min, trovi en mi fortojn novajn, per volpovo havigi al mi la forton superi miajn sentojn de timo kaj malespero, por fari mian devon. Ne estis facile. Sed mi havis la senton, ke iom post iom la dezirata forto envenas en min. Mi komence parolos al la knabino, mi decidis. Sxi estis en sia cxambro, farante iun laboron por la lernejo. Sxi rigardis min per miroplenaj okuloj. Tute certe sxi sentis, ke io estas nenormala. Neniam mi havas tian esprimon, kiam mi iras diri ion al sxi. La tuta situacio igxis min plejpleje zorga. Tamen mi ne povis eligi min el gxi nun. Mi aliris sxin. «Klara», mi diris, «mi... mi devas informi vin pri io... Malgxojiga novajxo, tre malgxojiga». Sxia vizagxo aliigxis: mira antaux unu momento, gxi nun farigxis zorga. Mi ne scias, cxu sxi atendis ion similan, aux cxu miaj vortoj estis tute neatenditaj por sxi. Sxia vizago ekesprimis maltrankvilan atenton. «Vi scias... Certe vi rimarkis, ke via patrino kaj mi... nu... nia rilatado ne estas bona. Ni... Kiel diri ?... Ni ne plu sukcesas rilati ame. Ni... Estas malfacile por unu vivi kun la alia, tagon post tago, horon post horo, minuton post minuto. Via patrino estas tre bona patrino, helpema, bonkora, klarpensa. Iumaniere mi plu amas sxin. Sed kunvivi en la sama domo ne plu estas eble. Ni decidis, ke mi foriros... Ne timu, mi revenos vidi vin, ludi kun vi, paroli kun vi. Kiel eble plej ofte. Sed mi vivos en alia domo». Sxi rigardis min. Mi sentis min senkorulo seniganta hometon de la plej sxatata havajxo. «Se vi kaj patrino tion decidis...» Sxi komencis, kaj estis io tre malgxoja en sxia vocxo. Mi rimarkis, ke sxi emas plori, sed kun granda malfacilo sukcesas superi la ploremon. Sxi aldonis nur: «Nu, estas tiel». Kaj post ekrigardo al mi, en kiu nek malamo, nek timo vidigxis, sed nur malfelicxo, sxi el sia cxambro eliris, kaj tuj poste el la domo. Mi sentis min laca, ege laca. Kaj mi faris nur duonon de la devo ! Mi sercxis Alanon, la knabon. Mi pli antauxtimis cxi tiun intervidon, cxar Alano estas pli juna kaj pli sentema. Ankaux pli malkasxema, pli ema sin esprimi. Kiam mi aliris lin, li ludis per siaj etaj auxtoj. Alano havas specialan sxaton al tiuj malgrandaj veturiloj. Li oftege ludas per ili. Li okazigas al ili plej neimageblajn aventurojn. Mi decidis fini la dolorigan momenton kiel eble plej tuje. «Mi venas sciigi ion tre gravan al vi», mi diris per vocxo plej serioza. La veturiletoj tuj haltis, kaj Alano direktis al mi siajn belajn bluajn okulojn, tiom plenajn de trankvila amo, ke mia koro ekdoloris. Li havas al mi grandegan amon. Mi estas por li la Patro kun granda P[1]. Patro estas, liapense, plej aminda fortulo: ulo kuragxega, havanta la povon cxiam cxion superforti. Kaj nun mi batfaligos tiun manieron min vidi. Miaj vortoj estos bato, post kiu nenio plu restos el la imago pri mi. Jes ja, tiu maniero min vidi estas pure imaga, gxi ne estas gxusta. Mi estas fakte nur simpla homo, kun fortoj kaj malfortoj, ne la grandegulo, kiun la knabo imagas. Sed cxu estas bone, ke per unu bato, per unu timiga bato, mi faru, ke tiu imagata, sed amata fortulo, subite perdu la ekziston ? Cxu li ne estas tro malforta por supervivi tian baton ? Cxu post tiu falo li povos restarigxi ? Kaj tamen mi devis paroli. Ree, mi kunigis la tuton de miaj troveblaj fortoj, kaj ekparolis: «Alano, mi baldaux foriros. Mi ne plu vivos kun vi cxi tie. Mi ne plu vivos cxi-dome». La knabo min rigardis kun hezita esprimo. Kaj li ekridis. Mi atendis ion ajn, sed ne tion. Li ne akceptis min serioze ! Por li, patro estas tiel klara, evidenta, neforigebla duono de amata paro, ke tiu duono ne povus serioze foriri, lasante la alian duonon sola. Por li, evidente, paro estas tuto, paro estas unuo, ne du ajxoj, kiujn eblas malkunigi. Ke mi foriru, tio estas tute simple neebla. Tiu diro de la patro povis esti nur luda. Tamen mi devis komprenigi al li la veron. Baldaux mi ne plu estos en la domo. Baldaux mi havos mian vivon aliloke, for de lia patrino, de Klara, de li. «Alano», mi rekomencis, kaj mi provis igi mian vocxon kiel eble plej senrida. «Alano, mi ne ridas, cxi tio ne estas ludo. Mi komprenas, ke vi ne kredis min tuj, cxar vi tutforte esperas, ke mi ne diris la veron. Sed estas vere, Alano, mi foriros. Vi restos cxi tie kun patrino kaj Klara. Kaj mi ne plu vivos kun vi. Mi...» Li sentis nun, ke cxi tio ne estas imaga rakonto, ke mi diras la puran veron. Sed li ne povis akcepti gxin. Li rigardis min. Li subite ege paligxis. Li igxis tiel eta, tiel malforta, tiel senhelpa, ke mi sentis, kvazaux la tuta cxambro turnigxus, kaj mi apenaux ne svenis. «Mi mortigis lin», mi pensis, kaj tiu penso, kiom ajn neakceptebla, restadis dolore en mia kapo. «Mi mortigis lian koron, lian gxojon, eble lian povon ami kaj felicxi. Mi estas la mortigisto de mia knabo». En unu minuto, cxio farigis nekredeble malvarma en mi. Alano ekkriis. Li elmetis siajn etajn brakojn, siajn etajn manojn, batis min kun fortega, longa, nehoma krio, kaj post kelkaj ekbatoj al mi, forkuris ploregante. Mi staris tie, senpensa, sensenta. Mi ne imagis, ke eblas porti tian pezon de malfelicxo. Mi sentis min la plej malaminda dolorigisto en la mondo. Mi pensis pri Diana, la virino, kun kiu mi deziris kunvivi. Por Diana mi deziris forlasi tiujn du belegajn, sanegajn infanojn kaj ilian patrinon. Sanegajn ? Jes, gxis nun. Sed cxu ili povos resti same sanaj post tia videble preskaux mortiga bato ? Cxu mi perdis la sagxon, mi demandis al mi. Cxu Diana povas doni al mi veran felicxon ? Aux cxu por felicxo nur imagita mi nun malfaras unubate felicxon malrapide, iom post iom kunmetitan ? Mi ne plu sciis, kiu mi estas, kion mi faru, kien direktigxas mia vivovojo. «Cxu vere tion mi volas ?» mi demandis al mi. Sed de nenie venis respondo.
Notoj : [1] diru : «po». |

: Junulara Esperantista Franca Organizo