le monde au bout de la langue

[ X-konvencie | Unikode ]

La fortegulo


Johano estas viro fortega. Tiu altega, dikega fortegulo sxatas laboregi. Li havas tre grandan forton, forton grandegan, oni povas diri, kaj se li ne faras ion per sia fortego, li ne sxatas sin mem. Li do laboregas en la urbego. Tagon post tago li iras al sia laborloko, kiun li tre sxatas, kaj tie seriozege laboregas.

Li sxatus sxati la vivon. Multrilate oni povas diri, ke li jam sxategas gxin, sed...

La vivo estus belega por li, se li ne havus strangan malsanon. Li malsanas en la kapo, kaj tio estas malbona. Vi vin demandas, pri kio mi parolas, cxu ne ? Nu, jen lia malsano: li timas, li ege timas, li timegas tion, kio estas eta.

Se li promenas en la urbo kaj jen, plej normale, aliras lin vireto por ion demandi, la koro de Johano emas bati rapidege, li paligxas, li sentas sin malbone, kaj grandega timo ekokupas lin. Li normale sxatas knabinojn, sed se knabino aspektas tro malgranda, tro malforta, nia grandegulo emas timi sxin. Cxu vi imagas ? Li neniam iras al urbeto, cxar li sentas sin bone nur en urbegoj kun multegaj homoj, kiuj rapide iras tien kaj tien cxi. Kaj se vi servas lin per kafo en malgranda taseto, lia kapo emas turnigxi, li sentas sin malkomforta cxe la koro, li igxas palega, kaj devas superi nekredeble fortan emon forrapidi el la loko, kie li trovigxas.

Strange, cxu ne ? Kaj cxu vi scias, kial ? Mi parolis pri tio kun amiko lia. Tiu diris al mi, ke Johano fakte estas tre sentema pri sia troa forto. Li ne havas fidemon al si mem. Li opinias sin nefidinda. Kiam li estis knabeto kaj iris al la lernejo, li jam estis nenormale forta. Li batis la etulojn por senti sin supera. Li sxatis povi deklari: «Mi estas ege forta. Mi estas la plej forta. Mi estas la plej forta el la lernejo. Mi estas la plej forta el la tuta urbego». Kaj por montri al si kaj al la aliaj, kiel forta li estas, li ekbatis ilin, kaj ilin batadis kaj bategis, gxis ili falis kaj petegis: «Kompaton !» Tiam li sentis sin grava, granda, multopova.

Iutage, li batis knabeton tiel senkompate, ke estis neeble tiun resanigi: la etulo restos nenormala dum la tuta vivo. Ekde tiu tago Johano timegas sian forton. Gxi povas mis-agi. Gxi povas agi fusxe. Viretoj igxis por li timindaj. Same kiel la plej etaj aferetoj. Cxu la vivo ne estas stranga ?


El Lasu min paroli plu ! © Claude PIRON

Responda cxapitro en Gerda malaperis !
Responda vortlisto en Gerda malaperis !
Gxenerala vortlisto en Gerda malaperis !
Enhavtabelo de la kolekto Lasu min paroli plu !


disigilo
Lasta gxisdatigo : 1996-11-17
Por kontakti la prizorganton de tiu cxi pagxo, skribu al Marko


jefo-logbildeto : Junulara Esperantista Franca Organizo