le monde au bout de la langue

[ X-konvencie | Unikode ]

Stranga strangulo


Tiu ulo estas stranga. Cxu vi vidas lin ? Tiu granda viro, vere forta, kiu staras proksime al la spegulo, kun io en la mano. Li ne plu estas tre juna, sed li ne estas maljuna. Cxu vi vidas lin ? Cxu vi vidas lin nun ?

Turnu vin iomete. Jen. Nun vi certe vidas lin, cxu ne ?

Nu, tiu stranga ulo parolas tute sola. Dum vi rigardas lin, li haltas, sed se vi ne rigardas, li reparolas. Li iras rapide al la pordo, staras proksime al tiu alia ulo, kiu sidas en la angulo kun bela knabino, staras proksime al sxi, tute proksime al sxi, fakte. Li rigardas sxin, sed ne parolas al sxi. Estas io en lia mano, sed mi ne scias, kio. Poste li revenas al la pordo, staras inter la pordo kaj la alta spegulo, kaj nenio okazas.

Nun li malrapide proksimigxas al la spegulo, parolas al la spegulo, dum juna virino sidas tute proksime. Sed li ne parolas al sxi, li parolas al la spegulo ! Strange, cxu ne ? Vere stranga ulo !

Nun, jen li malrapide revenas al alia angulo. Io estas tute ne-natura en lia rigardo.

Cxu vi scias, kiu estas tiu viro ? Li estas forta kaj alta, sed pala, tro pala, multe tro pala. Li estas ne-nature pala. Vera strangulo !

Cxu mi demandu al li, kiu li estas ? Diable ! Mi ne plu vidas lin. Knabo kaj knabino staras inter li kaj mi. Cxu vi vidas lin nun ? Mi ne. Mi ne plu vidas lin. Ho jes, jen mi lin revidas. Fakte, li nun staras iom malproksime. Rigardu ! Jen, nun li iras tre malrapide al la pordo. Vere, li agas plej strange. Mi demandas min...

Kio estas en lia mano ? Cxu vi vidas ? Ha, jen li reproksimigxas. Mi bone vidas nun. Nun mi vidas, kio estas en lia mano. Estas taso. Estas nur taso. Rigardu, li agas vere strange ! Li parolas al la taso. Li iras al tiu juna studentino, kiu sidas en la angulo, haltas, staras proksime al sxi, sed ne parolas al sxi. Li parolas nur al la taso. Li agas vere strange, vere tre strange, vere tro strange. Nun mi ne plu vidas lin.

Ho jes ! Se mi turnas min iomete, mi revidas lin. Stranga ulo. Mi vere demandas al mi, kiu li estas. Li certe ne estas nova studento. Li estas tro maljuna.


El Lasu min paroli plu ! © Claude PIRON

Responda cxapitro en Gerda malaperis !
Responda vortlisto en Gerda malaperis !
Gxenerala vortlisto en Gerda malaperis !
Enhavtabelo de la kolekto Lasu min paroli plu !


disigilo
Lasta gxisdatigo : 2000-06-26
Por kontakti la prizorganton de tiu cxi pagxo, skribu al Marko


jefo-logbildeto : Junulara Esperantista Franca Organizo