Dek-kvara leciono
Por akiri lertecon en la uzado de la numeraloj, oni devas
multe ekzerci. Kalkulu ĉiam Esperante anstataŭ en la gepatra
lingvo! Dum miaj vojaĝoj en diversaj landoj mi rimarkis, ke ofte
eĉ bonaj esperantistoj povas nur malfacile kalkuli Esperante kaj
traduki Esperantajn nombrojn. Tio montras, ke ili ne sufiĉe
ekzercis.
La fundamentaj numeraloj (nul, unu, du, tri, kvar, kvin,
ses, sep, ok, naŭ, dek k.t.p.) povas neniam havi finaĵon
de akuzativo kaj multnombro. Sekve ne: "oni vivas nur
unun fojon, duj homoj promenas" aŭ simile, sed tute
simple: Oni vivas nur unu fojon, Du homoj promenas.
Sed la substantivaj kaj adjektivaj numeraloj (unuO, duO, triO,
kvarO, unuA, duA, triA, kvarA k.t.p.) dekliniĝas
kompreneble kiel ordinaraj substantivoj kaj adjektivoj: En
la kafejo ni aŭskultis tirolan muziktrioN, La mastrino aĉetis
du dekduoJN da ovoj, Jam la duaN fojon mi kaptis vin ĉe
mensogo. Nur la vorto unu povas havi multnombran
finaĵon, sed nur en specialaj okazoj, kiam ĝi estas uzata
pronome: La homoj ne estas egalaj - unuJ estas blondaJ, aliaj
estas nigraharaj.
Unuojn oni ne povas kunskribi kun dekoj ("dekunu,
dekdu, dektri"), ĉar tiam oni devus laŭ la
akcentregulo (ĉiam la antaŭlasta silabo havas akcenton)
elparoli ilin en nenatura maniero: "dekdu,
dektri". Ĉar la unuoj kaj
dekoj estas aparte elparolataj, oni devas ilin ankaŭ skribi
aparte: dek unu, dek du, dek tri, dudek kvar, tridek ses,
cent kvardek sep, okcent naŭdek kvin, tri mil kvarcent du,
sepcent kvardek du mil naŭcent kvindek tri. Kelkaj kunligas
ilin per streketo: dek-unu, dudek-tri, kvincent-kvardek-ok.
Dekoj kaj centoj estas skribataj kune (dudek, tridek,
kvincent, naŭcent), sed la vorto mil devas esti
skribata aparte: dudek tri mil sescent kvin.
La gramatikaj finaĵoj estas aldonataj en la fino de la
kunmetita nombro: dudektria aŭ dudek-tria (ne "dudeka
tria"). En tiaj okazoj oni devas kunskribi kompreneble
la tutan nombron, sed pro klareco ofte estas utile apartigi la
diversajn partojn per streketoj, precipe kiam la kunmetaĵo estas
tre longa: mil-sescent-kvindek-oka.
La nombron 1937 oni ne povas elparoli "dek
naŭcent tridek sep" kiel emas fari la germanoj, sed
oni devas diri ĉiam: mil naŭcent tridek sep. Tio estas
multe pli klara kaj simpla.
La sufikso -obl- indikas multiplikon: Duoble du (2x2)
estas kvar. Trioble tri estas naŭ. Ne intermiksu ĝin kun
la vorto foje: Mi manĝis hieraŭ trioble
signifas, ke mi manĝis trioble pli ol kutime, dum mi
manĝis trifoje signifas, ke mi manĝis en tri tempoj -
matene, tage kaj vespere. Li estas duobla azeno = li
estas tiel malsaĝa kiel du azenoj. Li estas dufoja azeno
= li estis azeno du fojojn. Foj- ne indikas do
multiplikon, sed nur tempon, nombron de la fojoj, kaj ĝi ne
estas uzebla anstataŭ -obl-.
Krom kun numeraloj -obl- estas uzata ankaŭ kun la
radikoj kelk, mult kaj plur: Kelkoble
pli granda. Esperanto estas multoble pli facila ol iu nacia
lingvo.
-ono estas partiga sufikso: duono =1/2, 0.5,
triono = 1/3, kvarono = 1/4, dekono =
1/10, 0.1, k.t.p. Ĝi estas uzebla nur kun numeraloj kaj oni ne
povas diri ekz. "kretono" anstataŭ parto
de kreto.
-ope estas kolekta, grupiga sufikso: Ili
promenas duope. Ni skiis triope. Same kiel -obl-
ĝi estas uzata ankaŭ kun la radikoj kelk, mult
kaj plur: Multope vojaĝi estas pli interese ol
unuope. Komence mi lernis tute sola, sed nun ni lernas jam
kelkope.
La distribua divida prepozicio po estas uzebla nur
kun numeraloj: Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn
kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomojn. Tiu ĉi libro
havas sesdek paĝojn; tial, se mi legis en ĉiu tago po dek kvin
paĝoj, mi finos la libron en kvar tagoj. Tia frazo kiel
ekzemple: "Ni veturis kvindek kilometrojn po tagO"
estas do erara. Devas esti: Ni veturis po kvindek kilometroj
(ĉiu)tage.
Kiel montras la supraj ekzemploj, kun po estas uzata
ĉiam nominativo, eĉ kiam temas pri rekta objekto kaj kiam la
substantivo sen po estus akuzativa: Al ĉiu el la
infanoj oni donis tri pomojn. Al ĉiu el la infanoj mi donis po
tri pomoj. Same estas ankaŭ pri ia prepozicio ĉirkaŭ,
uzata en la senco proksimume: Mi ricevis de li
ĉirkaŭ kvindek kronoj. Ni havas jam ĉirkaŭ 40 gekursanoj. Ni
havas jam 40 gekursanojN. En tiuj okazoj oni adaptas la
regulon, ke la prepozicioj regas ĉiam nominativon.
Sed ĉar ĉe tio estiĝas tia nenaturaĵo, ke rekta objekto de
verbo estas tute escepte nominativa, multaj uzas post po
kaj ĉirkaŭ la saman kazon, kiun oni uzus sen ili (vidu
ankaŭ §§ 47 kaj 48): Ĉiutage estis legataj po dek
kvin paĝoj (subjekto). Mi legis ĉiutage po dek kvin
paĝojN (objekto). Mi donis al la infanoj po tri pomojN.
En nia klubo estas jam ĉirkaŭ kvindek membroj (subjekto). Nia
klubo havas jam ĉirkaŭ kvindek membrojN (objekto).
Kelkfoje post po povas esti uzata ankaŭ akuzativo de
direkto: La servistino kondukis la gastojn en po unu ĉambroN.
Prefikse po estas uzebla ankaŭ kun aliaj radikoj: Ni
vendas pogrande kaj pomalgrande (podetale). Li
disdonacis popece sian tutan havaĵon. Ponumera vendado de "Literatura
Mondo".
Rimarko: Po kiel slavismo povas esti ankaŭ
tute evitata, kiam la klareco de la esprimo ne suferas pro tio: Al
ĉiu el la infanoj mi donis tri pomojn. En ĉiu tago legos dek
kvin paĝojn. Ni veturis kvindek kilometrojn (ĉiu)tage.
Atentu la diferencon inter la frazoj Mi skribis tri horojn.
Nun estas la triA horo. Mi ekskribis je la triA (horo).
Por ekscii la tempon, oni demandas: KiomA horo estas?
Responde oni indikas la horojn per adjektivaj (la vorto horo
estas kutime forlasata) kaj la minutojn per fundamentaj numeraloj:
3.05 (15.05) - La tria (dekkvina, dek-kvina) kaj kvin
minutoj; kvin minutoj post la tria.
4.15 - La kvara kaj kvarono; kvarono post la kvara.
5.30 - La kvina kaj duono; duono post la kvina; duono
antaŭ la sesa.
6.45 - La sesa kaj tri kvaronoj; kvarono antaŭ la sepa.
7.50 - La sepa kaj kvindek minutoj; dek minutoj antaŭ la
oka.
Ekzistas do 3 manieroj por indiki la minutojn, kvaron- kaj
duonhorojn:
- per kaj (la naŭa kaj dudek minutoj),
- per post (dudek minutoj post la naŭa)
kaj
- per antaŭ (dudek kvin minutoj antaŭ la
deka).
La formoj "kvarono de la deka" kaj "kvarono
je la deka", kiujn kelkaj uzas, ne estas klaraj kaj
bonaj. Kion do signifas "kvarono de (je) la deka"?
Ĉu kvarono post la naŭa aŭ kvarono antaŭ la deka?
Por indiki la tempon, kiam io okazas, oni uzas ia prepozicion je:
Je kioma horo vi enlitiĝis hieraŭ? Mi enlitiĝis precize je
la dekunua (dudektria). Sed komencante per minutoj, oni uzas
la tempan akuzativon anstataŭ je: Mi enlitiĝis dek
kvin minutojN post la dekunua. Ni tagmanĝis duonoN antaŭ la
tria.
Por esprimi daŭron, oni uzas de ... ĝis: Mi
dormis de la dekunua ĝis la sepa.
Nek signifas "kaj ne": Mi ne
skribis al li nek intencis skribi. Pli kategorie impresas nek
... nek: Mi havas nek monon nek tempon por tio. Li nek
fumas nek uzas alkoholon. Nek li nek lia edzino sciis tion. Nek
hieraŭ nek hodiaŭ mi ricevis leteron. La libro estas nek sur la
tablo nek en la ŝranko.
Kelkaj uzas nek ankaŭ en la senco eĉ ne unu:
"Mi havas nek centimon en la poŝo". Sed tia
uzado estas erara.
La ĝusta formo estas: Mi ne havas eĉ unu centimon en la
poŝo. Same: Li ne diris al mi eĉ unu vorton (ne "nek
unu vorton").
Tiu ĉi substantiviga sufikso, uzebla kun ĉiaspecaj radikoj,
indikas lokon, karakterizatan per la radiko: ĉevalo -
ĉevalejo (= ĉevala stalo), fojno - fojnejo; herbo
- herbejo; ofico - oficejo; kafo - kafejo;
lerni - lernejo; kuiri - kuirejo; densa -
densejo.
Atentu la diferencon inter ejo kaj ĉambro: manĝejo
estas publika loko (restoracio), ordinare kun pluraj ĉambroj,
dum manĝoĉambro estas parto de loĝejo, same kiel
dormĉambro, kuirejo k.t.p. Per -ejo estas derivataj
vortoj kun tute speciala kaj konstanta signifo: ne ĉiu loko, kie
oni lernas, estas lernejo, kaj ne ĉiu loko, kie oni
trinkas kafon, estas kafejo!
Sufikso -ujo, kiu estas uzata ĉefe kun substantivaj,
sed ankaŭ verbaj radikoj, havas 3 sencojn:
- vazo, ujo, skatolo, kesto, difinita por io: mono -
monujo; cigaro - cigarujo; sukero -
sukerujo; kafo - kafujo; lavi - lavujo;
kraĉi - kraĉujo, k.t.p.
- arbo, arbusto k.t.p., kiu portas fruktojn: pomo -
pomujo; sorpo - sorpujo; nukso -
nuksujo; frago - fragujo; mirtelo -
mirtelujo, k.t.p. Sed ĉar -ujo samtempe
signifas ankaŭ vazon, oni pli kaj pli ofte uzas por
kreskaĵoj la vorton arbo (arbeto, arbusto): pomarbo,
pirarbo (= pirujo), rozarbeto, mirtelarbusto.
Tiamaniere oni povas diferencigi ankaŭ ekzemple pomvazon
aŭ -korbon (= pomujo) de pomarbo, nuksovazon aŭ
nuksoskatolon (= nuksujo) de nuksarbeto, k.t.p.
- lando, loĝata de certa popolo: anglo - Anglujo;
franco - Francujo; germano - Germanujo,
k.t.p. Krome: patro - patrujo (ankaŭ patrolando
kaj patrio) kaj Esperantujo (ankaŭ Esperantio).
Sed "hejmujo" ne estas uzata, sole hejmlando.
Tiu ĉi substantiva sufikso, uzata nur kun substantivaj
radikoj, indikas aĵon, kiu tenas ion: plumo - plumingo;
kandelo - kandelingo; cigaredo - cigaredingo; piedo
- piedingo, k.t.p.
La substantiviga -ilo estas uzata kun verbaj radikoj
kaj indikas instrumenton, per kiu oni faras ion: tranĉi -
tranĉilo; tondi - tondilo; kombi - kombilo;
flugi - flugilo; armi - armilo; kovri -
kovrilo k.t.p. Ankaŭ kun la sufikso -igi: vomi
- vomigi - vomigilo k.t.p. Sed la formoj "brosilo,
biciklilo, martelilo" k.s. estas kompreneble sensencaj,
ĉar jam la originaj formoj broso, biciklo, martelo k.t.p.
indikas ilon. Atentu ankaŭ la diferencon inter -ilo kaj
maŝino: kudrilo, kudromaŝino; skribilo,
skribmaŝino.
Same kiel -ejo kaj multaj aliaj sufiksoj, ankaŭ -ilo
devenigas vortojn kun tute speciala kaj konstanta signifo: ne
ĉiu ilo, per kiu oni tranĉas, estas tranĉilo.