Dek-tria leciono
| Demanda |
k |
| Montra |
t |
| Nedifina |
- |
| Kolektiva |
ĉ |
| Negativa |
nen |
|
i |
| n |
persono |
| o |
objekto |
| a |
kvalito |
| e |
loko |
| en |
direkto |
| om |
kvanto |
| am |
tempo |
| el |
maniero |
| al |
kaŭzo |
| es |
posedo |
|
La serio kun la finaĵo -o (io, kio, tio, ĉio,
nenio) estas veraj substantivoj (same kiel libro, lampo):
Tio estas bildo. Fino bona, ĉio bona. Nenio
nova sub la suno. Io premas mian koron.
Same kiel oni ne povas senceremonie apudmeti du substantivojn
(ekz. "domo patro"), same oni ne povas ankaŭ
la io-vortojn apudmeti al substantivoj: ili estas
uzeblaj nur memstare, anstataŭ substantivoj. Sekve la esprimo "Kion
libron vi legas?" estas erara.
Kun substantivoj estas uzeblaj la ia-vortoj (ia,
kia, tia, ĉia, nenia) kaj iu-vortoj (iu, kiu,
tiu, ĉiu, neniu): Kian libron vi legas? Mi
legas interesan (dikan, novan, Esperantan) libron. Kiun
libron vi legas? Mi legas biblion. Kiel la respondoj montras,
kia libro kaj kiu libro ne estas egalaj:
demandante per kiA, oni volas ekscii la ecojn (kvalitojn),
demandante per kiU, oni volas ekscii la nomon.
Tiun ĉi diferencon inter la ia- kaj iu-
vortoj oni devas bone atenti, ĉar de ili dependas la senco de la
frazo: KiAn malsanon li havas? Li havas gravan malsanon. KiUn
malsanon li havas? Li havas ftizon. TiA homo (kia li
estas) ne estas fidinda. TiU homo (kiu tie staras) ne estas
fidinda. Ŝi ne fumis ĉiUjn cigaredojn (t. e. kelkajn ŝi
restigis). Ŝi ne fumas ĉiAjn (ĉiaspecajn) cigaredojn, sed
nur la plej bonajn.
Rimarko: La io-vortoj estas uzataj nur
ununombre: Per kio (ne "kioj") iras
la homoj? Per la piedoj.
Nian ĉiutagan panon donu al ni hodiaŭ. Li renkontis ŝin
ĉiutage sur la strato. En la mondo ekzistas ĉiaspecaj (ĉiuspecaj,
ĉiaj) homoj. Tiamaniere (= tiel) oni ne povas sukcesi. Tiutempe
(= tiam) Esperanto estis ankoraŭ tute nekonata. Iufoje (iafoje,
kelkiam) oni povas amuzi sin iomete. Kiomfoje mi jam diris al vi!
La tiamaj (= tiutempaj) homoj estis tute aliaj ol la nunaj. Li
estas dorlotita pro la ĉiamaj sukcesoj. Ili renovigis sian iaman
amikecon. Antaŭ la vojaĝo al iu fremda urbo sciigu la tieajn
esperantistojn pri via alveno. Kioma horo estas nun? La kasisto
eksiĝis pro diversaj kialoj (= kaŭzoj). La brulo (= incendio)
tute neniigis la domon. La tiamuloj povas rakonti interesajn
historiojn pri tio.
Por kunligi kaj rilatigi frazojn oni povas uzi nur la k-vortojn
(kiu, kio, kia...): Tio, kion vi tie vidas, estas
verŝajne ŝipo. La libro, kiu kuŝas sur la tablo, estas verda.
Tia nebulo, kian ni hodiaŭ havas, estas vera Londona nebulo. Mi
ne scias, kien ŝi iris. Ĉu li diris, kiam li revenos? Nun vi
vidas, kiel oni kaptas fiŝojn.
Same kiel oni ne povas diri "Kion libron vi legas?"
(vidu § 91), oni ne povas diri ankaŭ "La
libro, kio kuŝas sur la tablo", ĉar la io-vortojn
oni ne povas ja apudmeti al substantivoj. Devas esti: La
libro, kiU kuŝas sur la tablo. La akcidento, pri kiU mi legis en
la gazeto, okazis en Sovet-Unio. La papero, kiUn ni uzas, estas
tre maldika. La fraŭlinoj, kiUj sidas tie, estas iom konataj al
mi.
Sed kial en la frazo La papero, kiun mi uzas, estas
maldika la vorto kiuN estas akuzativa, dum la
vorto papero, al kiu ĝi rilatas, estas nominativa?
Ĉu ne devus esti: "La papero, kiu mi uzas"?
La afero estas tia, ke tie ĉi temas fakte pri du frazoj:
- la papero estas maldika kaj
- kiun mi uzas.
En la unua, ĉefa frazo, la papero estas subjekto,
en la dua, komplementa frazo, mi estas subjekto kaj kiun
estas rekta objekto de la transitiva verbo uzas. Tial
ĝi havas la finaĵon: -n. Alia ekzemplo: Mi ne
konas la viroN, kiu staras sur la strato. Tie ĉi viroN
estas rekta objekto de la transitiva verbo: konas kaj kiu
estas subjekto de la komplementa frazo: kiu staras sur la
strato. Sed nombre kiu devas kompreneble en
ambaŭ okazoj akordi kun sia ĉefvorto: La viroJ, kiuJn mi
vidis, estis blindaJ. Mi ne konas la ViroJn, kiuJ staras sur la
strato.
Ekzemploj: La aŭtomobilo, kiu staras antaŭ la
hotelo, apartenas al mia kuzo. La lingvo, kiuN ni lernas,
nomiĝas Esperanto. Ĉu vi volas vidi la filmon, kiuN oni nun
prezentas en "La ruĝa muelejo"? Neniu ŝatas homojn,
kiuJ tro multe fanfaronas. Se mi havus multe da mono, mi aĉetus
ĉiujn librojn, kiuJN mi vidis en la montrofenestro de la
librovendejo.
La vorteto ĉi indikas proksimecon kaj estas uzata
kun la montraj vortoj, laŭplaĉe post aŭ antaŭ ili: tie -
ĉi tie, tie ĉi; tien - ĉi tien, tien ĉi; tiu
- ĉi tiu, tiu ĉi; tio - ĉi tio, tio ĉi. Kun tial,
tiel, ties kaj tion ĝi estas uzata tre malofte.
Kunigi ĝin per streketo kun ĝia ĉefvorto ("ĉi-tie,
tien-ĉi"), kiel kelkaj faras, estas nenecese kaj
nerekomendinde. Sed ĉe la derivado tio estas necesa kaj tiam ĉi
devas trovigi ĉiam antaŭ sia ĉefvorto: La ĉi-tiea (ne
"tie-ĉia"!) Esperantasocieto estas jam
kvinjara.
En adverbaj kaj adjektivaj kunmetaĵoj oni eliminas tiu
kaj tio kaj uzas ĉi tute solan: Ĉi-jare
("ĉi-tiu-jare" estus ja tro longa kaj
peza!) la rikolto estis eksterordinare bona. Anstataŭ ĉi-jare
oni povas diri: en ĉi tiu jaro aŭ: ĉi tiun
jaron kaj anstataŭ ĉi-jara rikolto = la
rikolto de ĉi tiu jaro. Plue: ĉi-kune (= kun
tio ĉi), ĉi-sube (= ĉi tie sube), k.t.p.
Oni povas renkonti ankaŭ tiajn formojn kiel "ĉi-libro,
ĉi-homo" k.t.p., sed ili ne estas imitindaj, almenaŭ
ne en prozo.
Ajn estas uzata kutime kun la demandaj vortoj kaj
havas la saman signifon kiel egale, indiferente:
Oni ne povas fidi kiun ajn (egale kiun, indiferente kiun).
Venu kiam ajn (egale kiam, indiferente kiam). Ne
skribu kiel ajn, sed zorge kaj pripensite.
Kelkfoje ajn estas uzata ankaŭ kun aliaj
tabelvortoj (ie ajn = kie ajn, iam ajn = kiam ajn k.t.p.)
kaj eĉ tute memstare: Ajna knabo (= kiu ajn, kia ajn
knabo) povas tion imiti.
Ajn devas troviĝi ĉiam post sia ĉefvorto, neniam
antaŭ ĝi.
1. Egaleco estas esprimata per: tiel - ktel, same - kiel,
egale - kiel, tiom - kiom aŭ tute simple per kiel:
Karpatoj ne estas tiel altaj kiel (tiom altaj kiom) Alpoj. Mi
estas same aĝa kiel vi (= samaĝa kun vi). Mi ŝatas
lin tiom kiom ŝin. Ŝi estis ruĝa kiel kankro. Weissmüller
naĝas rapide kiel fiŝo. La lastaj du frazoj estas fakte
mallongigitaj: Ŝi estis tiel ruĝa kiel kankro. Tiel rapide
kiel fiŝo.
2. Pli alta grado (komparativo) estas esprimata per pli -
ol (malpli alta per malpli - ol): Alpoj estas
pli altaj ol Karpatoj. Printempe 1934 en Laponujo estis foje pli
varme ol samtempe en Egipto. El du malbonaĵoj oni elektas ĉiam
la malpli grandan.
3. Plej alta grado (superlativo) estas esprimata per plej
(plej malalta grado per malplej): Elefanto estas
plej granda el la bestoj. New York (aŭ Nov-Jorko)
estas la plej granda urbo en la mondo. Plej grave estas, ke homoj
pensu logike. Ilia malplej aĝa (= plej juna)
filino nomiĝas Helve.
Kun plej oni ofte uzas difinan artikolon, eĉ tiam,
kiam sen plej oni ĝin ne uzus: New York estas
granda urbo. New York estas la plej granda urbo.
Rimarko: Pli kaj plej estas memstaraj
vortoj kaj estas skribataj aparte de siaj ĉefvortoj: ne "plialta"
aŭ "pli-alta" kaj "plejalta"
aŭ "plej-alta", sed ĉiam pli alta
kaj plej alta. Sed ĉe la derivado oni devas kunskribi
ilin kun iliaj ĉefvortoj: plialtigi, plibonigi, plejkarulo.
Li kantas kiel Caruso (Karuzo) signifas, ke li
kantas en tia maniero (= tiel) kiel Caruso aŭ ke li kantas sub
la nomo Caruso. Li kantas kvazaŭ Caruso signifas, ke
li kantas tiel kvazaŭ li estus Caruso, dum fakte li tio ne estas.
Kiel frato vi devas helpi min (= estante mia frato; ĉar
vi estas mia frato)! Ni estas ja kvazaŭ fratoj
(= efektive ni ne estas fratoj, sed ni havas tian interrilaton
kian fratoj kutime havas). Li faris kvazaŭsciencan paroladon
(= fakte la parolado scienca ne estis, sed ĝi nur aspektis tia).
En la praktiko la diferenco ofte tamen ne ludas ian rolon kaj pro
sia mallongeco kiel ĉiam estas preferinda.
Post kvazaŭ la verbo havas kutime la finaĵon -us:
Li kuris, kvazaŭ fantomoj persekutus lin. La knabo skiis,
kvazaŭ li estus naskiĝinta (aŭ naskiĝis)
sur skioj. Ili preparis sin, kvazaŭ ili intencus veturi al la
norda poluso. Li aspektis, kvazaŭ li neniam antaŭe estus
vidinta (aŭ vidis) ion similan.
La diferenco inter pli kaj plu estas tio, ke
pli montras pli altan gradon kaj plu indikas
daŭron: Mi ne deziras pli (multe) da kafo signifas,
ke mi estas kontenta pri tio, kion mi jam ricevis. Mi ne
deziras plu kafon = antaŭe mi deziris, sed nun mi ne plu
deziras. La aeroplano leviĝis pli alten (ol ĝi antaŭe
estis). La aeroplano leviĝis plu supren (= daŭrigis la
supreniĝadon).
Plu estas uzata ankaŭ kun la finaĵo -e: Ni
iru plue! Neces-okaze, kiam oni volas speciale akcenti
direkton, oni uzas ĝin ankaŭ akuzative: Li iris kelkajn
paŝojn plueN. Sed ankaŭ en tia okazo sufiĉas plej ofte la
simpla plue, same kiel ankaŭ ĉe returne la
akuzativo estas kutime superflua: Ĉe la stratangulo li
rigardis returne.
Kelkfoje oni kunmetas plu kun verbo: Post
mallonga halto ni pluiris (aŭ iris plu, iris
plue).
Ankoraŭ havas du sencojn.
- aldone, ree, pli: Mi petas ankoraŭ unu tason da kafo.
Mi intencas resti tie ĉi ankoraŭ kelkajn tagojn. Diru
tion ankoraŭ unu fojon (aŭ ankoraŭfoje)!
kaj
- ĝis nun: La prezentado ankoraŭ ne komenciĝis. Li
ne estas ankoraŭ tie ĉi. La ĉambro ne estas ankoraŭ
varma.
Jam: La prezentado jam komenciĝis. Li jam estas
tie ĉi. La ĉambro estas jam varma.
Krom daŭrigo, kiun ni pritraktis en la antaŭa paragrafo, plu
montras kun nea vorto ankaŭ ĉesigon de ago aŭ stato: Li ne
estas plu tie ĉi. La ĉambro ne estas plu varma. Mi ne kredas
plu vin.
Kelkaj uzas en ĉiuj tri okazoj jam: La infano ne
jam (= ankoraŭ ne) ploras. La infano jam
ploras. La infano jam ne ploras. Sed pli klare estas: La
infano ankoraŭ ne ploras. La infano jam ploras. La infano plu ne
ploras. Kelkaj lokigas la vorton ne ĉiam antaŭ plu:
Mi ne plu kredas tion.
Ĉiu demando devas komenciĝi per iu demanda vorto el la serio
kiu, kio..., aŭ per ĉu: Kiu faris tion?
Ĉu vi komprenas? Oni ne povas diri "Vi komprenas?"
aŭ "Komprenas vi?", ĉar tio ne impresas
demande. Same estas pri nerektaj demandoj (vidu § 82 pri la nerekta modo): Mi ne
scias, ĉu vi komprenas. Li demandis, ĉu mi havas tempon.
Aŭ havas du sencojn:
- alivorte: Praha aŭ Prago estas la ĉefurbo de
Ceftoslovakio kaj
- unu el ili: Ĉu vi deziras teon aŭ kafon? Vespere mi
legos aŭ skribos hejme.
Por pli akcenti la alternativon, oni uzas aŭ ... aŭ:
Vespere mi aŭ legos aŭ skribos. Unu el ni devos cedi - aŭ
mi aŭ vi.
Kelkaj erare uzas en tiu ĉi okazo "ĉu... ĉu"
kaj "ĉu... aŭ": "Unu el ni devos
cedi, ĉu mi ĉu vi (ĉu mi aŭ vi)". Ĉu
estas ja demanda vorto kaj estas uzebla nur ĉe demandoj, rektaj
kaj nerektaj: Ĉu Praha estas bela? Kiu urbo estas pli bela,
ĉu Praha aŭ Budapest? Ĉu vi deziras teon kun rumo aŭ citrono?
Sed en la frazo "Unu el ni devas cedi, ĉu mi aŭ (ĉu)
vi" ne troviĝas ja demando, kaj tial ĉu tie
ne estas uzebla.