Naŭa leciono
Al la 3 aktivaj participoj kun la finaĵoj -int-, -ant-
kaj -ont- (vidu la kvinan kaj sesan lecionon!) respondas 3 pasivaj
participoj kun la finaĵoj -it-, -at- kaj -ot-.
La diferenco inter tiuj du specoj de participoj estas tio, ke
ĉe la aktivaj la subjekto mem estas la plenumanto de la ago (dormanto,
vidanto), dum ĉe la pasivaj la subjekto estas la celo de la
ago kaj ludas do la saman rolon kiel objekto en aktiva frazo.
Esence ĝi ankaŭ estas objekto, nur laŭ la formo ĝi estas
subjekto. Pasivan frazon oni povas ĉiam transformi je aktiva,
kaj tiam la subjekto de la pasiva frazo fariĝas rekta objekto en
la aktiva. Ni klarigu tion per ekzemploj:
La knabo batas la hundoN - La hundo estas batata de la
knabo. La patrino vekis la infanojN - La infanoj estis vekataj (estis
aŭ estas vekitaj) de la patrino. La kelnero lernas EsperantoN
- Esperanto estas lernata de la kelnero. Policisto arestis
krimuloN - Krimulo estis arestata (estis aŭ estas
arestita) de policisto. Oni nomas liN Paŭlo - Li estas nomata
Paŭlo. Mi skribis tioN ĉi - Tio ĉi estas skribita (estis
skribata) de mi.
Pasivajn participojn povas havi nur tiuj verboj, kiuj povas
havi akuzativ-objekton, t. e. transitivaj verboj. La
netransitivaj verboj ne havas pasivan participon. Sekve tiaj
formoj kiel "estita, starata, kuŝota" k.t.p.
estas tute neeblaj! Sed aktivajn participojn havas ĉiuj verboj,
egale, ĉu ili estas transitivaj aŭ netransitivaj.
Tiu, kiu en la pasiva frazo plenumas la agon kaj sekve esence
(sed ne laŭforme) estas subjekto, estas rilatigata al la
participo per la prepozicio de: La hundo estas batata
de la knabo. La libro estas verkita de mi. Ĉe aktivigo de la
pasiva frazo la aganto fariĝas subjekto de la aktiva frazo: La
knabo batas la hundon. Mi verkis la libron.
-at- indikas, ke la ago daŭras, ne estas
ankoraŭ finita: Manĝata banano. Konata fakto - estas fakto,
kiun ĉiuj konas. Historio estas lia plej ŝatata temo. Johano
estas plej amata filo. Konato - estas persono, kiun oni konas.
Vokato - estas tiu, kiun oni vokas, sed vokaNto estas tiu, kiu
mem vokas. Amato estas tiu, kiun oni amas, sed amaNto estas tiu,
kiu mem amas. Amatino. Konatino.
Ĉar la substantivaj participoj jam per si mem indikas
personon, la personiga sufikso -ulo estas ĉe ili
superflua same kiel ĉe la aktivaj participoj (vidu § 30, rim. 1). Sekve ankaŭ en la tre
ofte uzataj vortoj konatulo kaj konatulino la
sufikso -ulo fakte ne estas necesa.
La adjektivaj participoj estas plene egalaj al la ordinaraj
adjektivoj: Bela hundo. Batata hundo = hundo, kiun oni batas.
La vino estas bona. La vino estas trinkata. Same kiel oni
povas diri la vino estIs bona, estOs bona, estUs bona, devus
estI bona k.t.p., oni povas diri ankaŭ la vino estIs
trinkata, estOs trinkata, estUs trinkata, devus estI trinkata
k.t.p.
Ekzerco: Dum du monatoj la krimulo estis serĉata, sed
li scipovis tiel bone kaŝi sin, ke eĉ nun ankoraŭ li estas
serĉata, kaj eble ankaŭ post pliaj du monatoj li estos ankoraŭ
serĉata.
-it- indikas, ke la ago estas jam finita,
ne plu daŭras: La manĝita kuko estas jam en la stomako.
Farita laboro = preta laboro. Presita libro = libro, kies
presadon oni jam finis. Korektitaj eraroj. Irita vojo = vojo,
kiun ni jam iris kaj kiu estas jam malantaŭ ni. Venkito estas
tiu, kiun oni venkis, dum la venkiNto mem venkis iun. Mortigito
estas tiu, kiun oni mortigis, sed mortigiNto mortigis iun alian
homon; mortigisto estas tiu, kies profesio estas mortigi.
Ekzerco: Li timis, ke baldaŭ lia mono estos elĉerpita,
sed tute subite li ricevis grandan sumon kaj sekve eĉ nun
ankoraŭ lia mono ne estas elĉerpita. Li diris, ke foje estis
tempo, kiam lia mono estis jam preskaŭ elĉerpita.
Rimarko 1: Pro influo de la naciaj lingvoj, kiuj ne
havas at-participon kaj anstataŭ ĝi ofte uzas it-formojn,
multaj estas tentataj ankaŭ en Esperanto trouzi la it-formojn
je konto de la at-formoj. Oni devas do bone atenti tion
kaj uzi ĉiam tiun formon, kiu respondas al la logika senco de la
esprimo, sed ne blinde imiti la naciajn lingvojn! Tute ne estas
egale, ĉu oni diras li estas nomita Petro aŭ li estas
nomata Petro. La unua frazo kun nomita signifas, ke
oni pli frue nomadis lin Petro, sed nun ne plu
faras tion, aŭ ke oni ĵus donis al li la nomon Petro. Sed li
estas nomAta Petro signifas, ke lia nomo estas Petro kaj ke
oni ĉiam nomas lin tiel. Same konIta fakto signifas
fakton, kiun oni iam konis, sed nun ne plu konas. Fakto,
kiun oni nun konas, estas konAta fakto.
Rimarko 2: La verbo okupi havas du nuancojn: 1)
preni en posedon kaj 2) okupi sin pri io, havi okupon, laboron,
oficon. De tiuj nuancoj dependas ankaŭ la uzado ĝiaj at-
kaj it-formoj: Tiu ĉi loko estas jam okupIta = oni
jam prenis ĝin en posedon. La urbo estas okupita de la
malamiko = la malamiko jam prenis ĝin en posedon. La
urbo estas okupAta de la malamiko = ĝia submetado ne estas
ankoraŭ finita. Mi estas tre okupita = mi tute ne havas
liberan tempon. Mi estas okupIta per (pri) Esperanto = por
aliaj aferoj al mi ne restas tempo. Li estas okupAta en la
vendejo de sia patro = li laboras, havas okupon en la vendejo
de la patro. Nuntempe mi estas okupAta pri la verkado de tiu
ĉi libro = mi verkas tiun ĉi libron, sed faras ankaŭ
aliajn laborojn.
-ot- indikas, ke la ago ankoraŭ ne komenciĝis:
Konstruota domo = domo, kiun oni intencas konstrui. Farota
laboro = laboro, kiun oni ankoraŭ ne komencis. Vizitotaj
lokoj = lokoj, kiujn oni intencas viziti. Elektoto =
iu, kiun oni intencas elekti (sed elektito = iu, kiun oni
jam elektis). Mortpafoto = iu, kiu estis difinita por
morti per pafado (sed mortopafoNto = iu, kiu estas
difinita por mortpafi iun alian).
Ekzerco: Jam lastjare la vojo estis riparota, sed la
koncerna oficejo funkcias tiel malrapide, ke eĉ nun oni ankoraŭ
ne komencis la laboron kaj ĉiam ankoraŭ la vojo estas riparota.
Troviĝas homoj, kiuj timas, ke eĉ la venontan jaron la vojo ne
estos riparita, sed ĉiam ankoraŭ riparota.
Rimarko: -ota per si mem ne enhavas la ideon "devi",
kiun esprimas la sufikso -enda (= devas esti -ata): Farota
laboro estas laboro, kiun oni intencas fari, kiun oni ankoraŭ ne
komencis, sed farenda laboro estas laboro, kiun oni devas
fari. En la praktika lingvouzo la diferenco tamen ne estas
granda kaj ofte oni povas uzi -ota anstataŭ -enda.
- -ata, -ita, -ota.
En § 38
ni havis la frazon Jen estas la viro, kiuN mi helpos,
pri kiu ni diris, ke ĝi ne estas mallongigebla per
aktiva participo. Sed en tiaj okazoj oni povas per pasivaj
participoj en gracia maniero mallongigi la frazojn: Jen
estas la viro, helpota de mi. Sekve helpota de mi
signifas kiuN mi helpos. Analogie helpata de mi
signifas kiuN mi helpas kaj helpita de mi -
kiuN mi helpis.
Ekzemploj: Oni revenis al la loko, kiuN oni
forlasis antaŭ nelonge = Oni revenis al la loko, forlasita
antaŭ nelonge. La teatraĵo, kiuN oni nuntempe prezentas
en la Granda Teatro, havas grandan sukceson = La
teatraĵo, nuntempe prezentata en la Granda Teatro,
havas grandan sukceson. Li rakontis anekdotojN, kiujN
oni aŭdis jam multfoje. = Li rakontis anekdotojN, aŭditajN
jam multfoje. La knabino difektis la pupoN, kiuN oni
ĵus donacis al ŝi = La knabino difektis la pupoN,
ĵus donacitaN al ŝi.
Atentu, ke la pasiva participo, same kiel la aktiva,
havas la saman kazon kaj nombron kiel la substantivo, al
kiu ĝi rilatas.
- -ate, -ite, -ote.
- Ni diras: La aero estas varmA, sed: Estas
varmE, ĉar kiam la frazo ne havas subjekton,
la predikata suplemento devas havi adverban
finaĵon (vidu § 57, c)
Same estas pri la pasivaj participoj: Tio
estas konatA. Estas konatE.
Ekzerco:
Estas konatE, ke Esperanto estas facila kaj
praktika lingvo. En la artikolo estas skribitE,
ke fine oni trovis rimedon kontraŭ kancero. Kiel
diritE, mi ne povas prunti al vi monon, ĉar mi
mem ne havas.
- Anstataŭ Post kiam oni purigis la
aŭtomobilon, ĝi aspektis tute nova, oni
povas pli mallonge diri: Purigite aŭtomobilo
aspektis tute nova. La procedo ĉe tiaj
mallongigoj estas la sama kiel ĉe la aktivaj
participoj (§§ 39, 40, 41), nur la senco estas
nun pasiva. Purigate respondas al dum
oni purigas (aŭ purigis) kaj purigote
= antaŭ ol oni purigos (aŭ purigis).
Ekzemploj: Lavote la manoj estas
malpuraj, lavate ili estas malsekaj, lavite ili
estas puraj. Dresote la leono estis tute sovaĝa
kaj furioza, dresate ĝi fariĝis pli kaj pli
kvieta, dresite ĝi estis milda kiel kato.
(Alskribu la mankantajn finaĵojn!):
Letero de barono Münchhausen.
Estas ĝenerale kon...., ke dum mia aventura vivo mi estas
travojaĝ.... la tutan civiliz.... kaj neciviliz.... mondon. Sed
kvankam mi estas lern.... multajn lingvojn kaj entute estas homo
alte instru...., tamen en multaj landoj mi nek povis ion kompreni,
kiam mi estis alparol.... en la loka lingvo, nekon.... por mi,
nek mi mem sukcesis igi min kompren.... Tial mi ofte estis devig....
uzi la helpon de ridindaj gestoj kaj grimacoj, neniel respond....
al mia natura digno.
Estas do kompreneble, ke leg.... en kelkaj gazetoj pri la
vasta uz....eco de la angla lingvo, mi tuj fariĝis konvink...,
ke per tiu lingvo, parol.... kaj kompren.... en la tuta mondo,
miaj malagrablaĵoj estos fin.... por ĉiam. Sed lern.... la nom....
lingvon dum tri jaroj kaj uz.... ĝin dum miaj gloraj vojaĝoj en
la diversaj landoj, mi estis ĉie akcept.... kaj trakt.... kiel
anglo, kaj tio ĉiam profunde dolorigis mian sinceran germanan
koron. Krom tio mi havis ankaŭ tiun maldolĉan sperton, ke en la
plej multaj Eŭropaj landoj mi trovis angle parol... preskaŭ nur
inter la pordistoj de luksaj hoteloj kaj ke en Ameriko kaj
kelkloke eĉ en Anglujo mem la lingvo estis parol.... en tute
alia maniero ol mi estis lern.... ĝin ĉe mia instruisto. Ofte
mi sukcesis kompreni nenion kaj same ofte mi estis kaŝe pririd....
pro mia "ĵargono".
Pro tio, aŭd.... pri la nacie neŭtrala kaj matematike simpla
kaj regula Esperanto, mi tuj estis kapt.... de tiu granda kaj
nobla ideo, sav.... la homaron el la lingva Babelo. Ellern....
dum kelkaj semajnoj tiun est.... duan lingvon de ĉiu kulturhomo,
mi jam kun granda sukceso uzas ĝin dum miaj vojaĝoj, ĉie
renkont.... helpemajn esperantistojn. Bedaŭrinde multaj homoj
estas ankoraŭ katen.... de la kon.... homa konservativeco kaj
antaŭjuĝemo kaj ne komprenas ankoraŭ la grandan rolon, lud....
de la facila kaj neŭtrala helplingvo. Sed la saman sorton havis
ja ankaŭ ĉiuj aliaj novaj ideoj kaj eltrovaĵoj!
Posedo estas esprimata per la prepozicio de, kiu estas
lokigata ĉiam antaŭ tiu substantivo, kiu indikas la posedanton:
Floro havas odoron - la odoro de la floro. La patro havas
ĉapon - la ĉapo de la patro. La kreto havas blankan koloron -
la koloro de la kreto estas blanka. Li havas filon - la filo de
li. Instruisto de Esperanto.
La personaj pronomoj (mi, vi k. t. p.) estas tre
malofte uzataj kun de por esprimi posedon, sed preskaŭ
ĉiam oni adjektivigas ilin, t.e. per la finaĵo -a oni
devenigas el ili posedajn pronomojn (mia, via k.t.p.). Do
ne "la filo de li", kiu formo estas tre malofte
uzata, sed lia filo. Kio estas via nomo? Mia nomo estas
Frederiko. Ŝia ĉapelo estas moderna. Nia lingvo estas jam tre
disvastigita. Ĉu vi vidis iliajn novajn vestojn?
Entute oni povas ofte anstataŭ de uzi adjektivan
formon: Domo de patro - patra domo. Skatolo de cigaredoj -
cigareda skatolo. Pordo de ĝardeno - ĝardena pordo. Per tio
la nuanco de posedo tamen malfortiĝas kaj la kvalito estas pli
akcentata. En la esprimoj la stilo de Zamenhof kaj Zamenhofa
stilo (= stilo, kiu estas simila al tiu de Z.) la diferenco
estas jam tre granda. Sekve ne ĉiam oni povas anstataŭigi de
per adjektivo! Anstataŭ de oni povas ofte uzi ankaŭ
kunmetitan vorton, ĉe kio la vortordo inversiĝas: Pordo de
domo - doma pordo - dompordo. Limo de lando - landa limo -
landlimo.
La serio ia, kia, tia, ĉia, nenia indikas nur econ, ne
posedon. Por la lasta celo ni havas la vortojn ies, kies, ties,
ĉies, nenies, anstataŭ kiuj oni povas en esceptaj okazoj
uzi ankaŭ formojn kun de: ies = de iu, de io,
k.t.p. Kies skribmaŝinon vi uzas? Mi uzas mian propran
skribmaŝinon. Al la personaj pronomoj oni neniam povas doni
la finaĵon -es kvankam pro analogio oni kelkfoje estas
tentata tion fari (kies - mies). Do ne "mies"
sed miA!