Oka leciono
Kiel jam dirite (§ 16), ĉiu vorto
en la frazo havas sian specialan taskon, same kiel ĉiu parto de
la aŭtomobilo. Tiu parto de la gramatiko, kiu pritraktas la
konstruon kaj konsiston de la frazoj, estas nomata sintakso. Por
havi klaran bildon pri la lingvo, oni devas koni ankaŭ ĝian
sintakson.
La plej gravan rolon en la frazo ludas la verbo, kiu indikas,
kion tiu faras, pri kiu ni parolas. Tia verbo estas nomata
predikato. La predikato povas havi la finaĵojn: -as, -is,
-os, -us, -u, sed neniam -i: Jakobo skribas. Mi
dormis. Ĉu vi venos? Ho, se mi estus riĉa! Ni ekiru!
La subjekto indikas tiun, kiu plenumas la agon de
predikato: Jozefino legas. Knaboj kuras. Tablo estas meblo.
La subjekto neniam povas havi la finaĵon -n!
Kiel subjekto povas servi:
- Substantivo: Johano parolas.
Birdoj flugas.
- Pronomo: Ŝi venas. Ili
iras.
- Infinitivo de verbo: Vojaĝi
estas interese. Labori estas necese.
Certaj verboj estas uzataj sen subjekto: pluvas (ne "ĝi
pluvas"!) = pluvo falas, neĝas = neĝo falas, hajlas,
fulmas, tondras, ŝajnas al mi, okazas kelkfoje, estas necese,
estas konate, se plaĉas al vi, k.t.p.
La rekta objekto de la verbo indikas tiun aŭ tion, kiu estas
la celo de la ago, al kiu la ago estas direktita. Se ekzemple
knabo batas hundon, la knabo estas la aganto (subjekto) kaj la
hundo estas la celo de la ago (objekto). La rekta objekto devas
ĉiam havi la akuzativan finaĵon -n: Jakobo skribas
leteroN. La ĉasisto trafis neniuN leporoN. Ĉu mi faris multajN
erarojN?
La akuzativ-objekto estas rekta komplemento de transitiva
verbo. La netransitivaj verboj kutime ne povas havi akuzativ-objekton
(vidu § 17).
Kiel objekto povas servi:
- Substantivo: Kato manĝas ratoN. Adamson ne
havas harojN.
- Pronomo: Nikolao amas ŝiN. Ĉu vi vidis iliN?
- Infinitivo de verbo: Diligenta homo ŝatas
labori. La bestoj ne povas paroli.
Kompreneble infinitivo neniam povas havi la finaĵon -n!
- Adjektivo en kelkaj maloftaj okazoj: Ili
amas unu la aliaN.
La predikato, subjekto kaj objekto estas la ĉefaj partoj de
la frazo, ĉirkaŭ kiuj grupiĝas la ceteraj frazpartoj.
La epiteto estas komplemento de substantivo.
Kiel epiteto povas servi:
- Adjektivo: Bona patro. Belaj kantoj ne estas
longaj Ford havas multaN monoN. Ni detruos la lingvajN
murojN. Esperanta libro. Mia patrino. La gepatroj amas
siajN infanojN. La unua tago. La mortinta kato. En la
apuda ĉambro. La hieraŭa tago.
La adjektiva
epiteto staras kutime antaŭ sia ĉefvorto, sed povas
stari ankaŭ post ĝi, precipe en poezio: Lingvo
internacia. Filo mia. Patrino kara. Homo granda kaj
potenca.
La adjektivo devas nombre kaj kaze akordi kun sia
ĉefvorto: granda domo; grandaj domoj; grandajn domojn.
Sed kiam la sama adjektivo komplementas samtempe
plurajn substantivojn, ĝi estas ofte multnombra, eĉ se
la substantivoj mem estas ununombraj: varmaJ rostaĵo,
terpomoj kaj saŭco. Se la adjektivo estus ununombra,
oni povus pensi, ke ĝi rilatas nur al la unua
substantivo (en tiu ĉi okazo tiu ĉi okazo rostaĵo),
ne al la ceteraj. Male, la adjektivo estas ununombra,
kiam ĝi rilatas nur al unu el la objektoj, kiujn la
multnombra substantivo indikas: granda kaj malgranda
domoj (= du domoj, el kiuj unu estas granda kaj la
alia estas malgranda).
- Substantivo, malofte ankaŭ pronomo, kun
prepozicio: La domo de la patro. Mono por ĉokolado.
Skatolo el ligno. Kafo sen kremo. La libro de li (kutime
oni diras lia libro). Tia epiteto devas ĉiam
troviĝi post la substantivo, kies komplemento ĝi
estas.
- Anstataŭ substantivo kun prepozicio oni povas ofte havi
kunmetitan vorton, ĉe kio la ĉefvorto staras ĉiam en
la fino kaj la epiteto antaŭ ĝi: patrodomo, ligna
skatolo, dompordo. Oni povas ankaŭ tute simple
adjektivigi la epiteton: patra domo, ligna skatolo,
doma poro, senkrema kafo. Ekzistas do entute 3
eblecoj: domo de la patro, patra domo, patrodomo.
- La difina artikolo: la ĉambro.
- La vortoj ia, kia, tia, ĉia, nenia kaj iu, kiu,
tiu, ĉiu, neniu: Tiu libro estas tro dika.
Predikata suplemento (predikativo) kompletigas la predikaton
kaj rilatas samtempe al ĝi kaj al la subjekto. Neniam ĝi povas
havi la finaĵon -n, sed nombre ĝi akordiĝas kun la
subjekto (vidu §§ 19 kaj 20).
Predikata suplemento povas esti:
- Substantivo: Oslo estas urbo. Ni ĉiuj estas
homoj. Kiam la predikata suplemento rilatas al pluraj
ununombraj subjektoj, ĝi estas multnombra: Parizo kaj
Kopenhago estas urboj.
- Adjektivo: La ĉambro estas varma. La libroj
estas Esperantaj. Kiam la predikata suplemento
rilatas nur al unu el la objektoj, kiujn la multnombra
subjekto indikas, ĝi estas ununombra: La krajonoj
estas verda kaj flava (= unu krajono estas verda, la
alia estas flava).
- Kiam la frazo ne havas subjekton aŭ la
subjekto estas infinitivo aŭ tuta frazo, la predikata
suplemento devas esti adverbo: Tie ĉi estas tro varme.
Lerni Esperanton ne estas malfacile. Estus bone, se nun
estus somero. Estas vere, ke mi estis hieraŭ malsana.
El ĉiuj frazpartoj la plej ampleksa estas tiu kategorio, kiun
ni nomas adverbialo, ĉar ĉio, kio ne estas predikato,
subjekto, objekto, epiteto aŭ predikata suplemento, estas
adverbialo. Jam la nomo aludas, ke temas pri komplemento de verbo,
sed ĝi povas esti ankaŭ komplemento de adjektivo kaj adverbo.
Adverbialo estas kutime adverbo kaj substantivo aŭ pronomo kun
prepozicio.
Oni povas dividi la adverbialojn je diversaj subklasoj:
- Loko: Mi estas hejme. Kie oni kantas? La kafo estas
sur la tablo. Li sidis apud la ŝoforo.
- Direkto: Kien vi iras? Mi iras hejmen. Metu la manojn
sur la tablon. Li prenis la revolveron el la poŝo. Venu
al mi!
- Nerekta aŭ dativ-objekto: Donu al mi panon. Ŝajnas
al mi. La domo apartenas al s-ro Ormonto. Nenio plaĉas
al ŝi.
- Tempo: Somere estas varme. Tage ni laboras kaj nokte
ni dormas. Mi skribis dum longa tempo. Longan tempon ŝi
ne vidis lin. En tiu ĉi semajno estas du festotagoj. Ĉu
li jam venis? Ne, li ankoraŭ ne venis. Kion vi faris
hieraŭ? Iam estis reĝo.
- Maniero: Kiel vi fartas? Dankon, bone. La ĉevaloj
dormas starante. Venu rapide!
- Kaŭzo: Kial vi ploras? Li ruĝiĝis pro (aŭ de)
kolero.
Krom tio: deveno, materialo, celo, rimedo, kvanto k.t.p.
En § 15 ni diris, ke en Esperanto
la vortordo estas libera kaj ne influas la sencon de la frazo.
Sed tio estas kompreneble relativa, same kiel ĉio en la mondo
estas relativa.
La normala vortordo estas subjekto + predikato + objekto,
ĉirkaŭ kiuj grupiĝas la ceteraj frazpartoj: La bona
lernanto rigardas al la nigra tabulo. Sed pro stilaj kaŭzoj
kaj por speciale akcenti la objekton aŭ iun alian parton de la
frazo, oni ofte ŝanĝas la vortordon: Al la nigra tabulo
rigardas la bona lernanto. La bona lernanto al nigra tabulo
rigardas. Lin mem mi ne vidis, sed lian edzinon mi renkontis sur
la strato. Sur la strato mi renkontis lian edzinon.
La bona stilo postulas, ke oni ne apartigu tiujn partojn de la
frazo, kiuj rilatas unu al la alia kaj kompletigas unu la alian.
Pro tio la frazo "Mi lian edzinon sur la strato renkontis"
ne estas modela, ĉar la predikato renkontis estas lokita
tro malproksime de la subjekto mi. Bonstile oni esprimas
sin en unu el la sekvantaj manieroj: Mi renkontis lian edzinon
sur la strato. Lian edzinon sur la strato mi renkontis. Sur la
strato mi renkontis lian edzinon. Sur la strato lian edzinon mi
renkontis.
La samo validas ankaŭ pri la ceteraj partoj de la frazo: ĉiu
frazparto troviĝas ĉiam ĉe tiu vorto, al kiu ĝi rilatas.
Adjektivo staras ĉe substantivo. Kutime antaŭ, sed kelkfoje
ankaŭ post ĝi, precipe en poezia stilo. Adverbo lokiĝas kutime
post, sed ofte ankaŭ antaŭ verbo kaj ĉiam antaŭ adjektivo: Vi
parolas bone. Vi bone parolas. Tio estas treege interesa.
Kiam oni volas speciale akcenti la adverbon, oni lokas ĝin en la
komenco de la frazo: Bone vi parolas. Treege interesa estas
tio.
La subjekto lokiĝas kutime antaŭ la predikato: Nun mi
komprenas (ne "Nun komprenas mi"!). En
Svedlando la vintro estas longa (ne: "En Svedlando
estas la vintro longa"). Tio estas bona, li diris.
Sed: Tio estas bona, diris Petro. Tion mi ne kredas,
respondis la patro de mia amiko. Tiuj frazoj ŝajnas esti
pli fluaj ol: Tio estas bona, Petro diris. Tion mi ne
kredas, la patro de mia amiko respondis. Nu, estas afero de
gusto!
La loko de la prepozicioj, numeraloj kaj konjunkcioj ne estas
ŝanĝebla: Inter la popoloj estas altaj lingvaj muroj (ne
"la popoloj inter"!). Sep tagoj pasis (ne
"tagoj sep"!). Ni timis, ke neniu venos.
La artikolo devas esti laŭeble proksime al sia ĉefvorto.
Tial la germanismo "Oni akceptis la de li faritan
proponon" tute ne estas modela, sed en bona Esperanto
oni diras: Oni akceptis la proponon, faritan de li; aŭ: Oni
akceptis proponon, de li faritan (tie ĉi temas ja fakte pri
mallongigita frazo, kies origina formo estas: Oni akceptis la
proponon, kiun li faris).
La vortoj ne, ankaŭ, nur kaj eĉ staras ĉiam
antaŭ tiu vorto, al kiu ili rilatas. Tion oni devas bone atenti,
ĉar de ilia loko dependas la senco de la tuta frazo: Mi ne
skribis leteron. Mi skribis ne leteron (= mi skribis, nur ne
leteron, sed ion alian). Ne mi skribis la leteron (= ne mi,
sed iu alia faris tion). Hodiaŭ mi estis ankaŭ hejme (=
mi estis en diversaj lokoj kaj interalie ankaŭ hejme). Hodiaŭ
ankaŭ mi estis hejme (= la aliaj estis hejme kaj ankaŭ mi
faris tion). Ankaŭ hodiaŭ mi estis hejme (= mi estis
hejme en la antaŭaj tagoj kaj ankaŭ hodiaŭ). Mi tute ne
kredas tion. Mi ne tute kredas tion (= mi kredas nur parte). Hieraŭ
mi nur legis (= mi faris nenion alian). Hieraŭ nur mi
legis (= neniu alia faris tion). Nur hieraŭ mi legis
(= en la ceteraj tagoj mi ne legis aŭ hieraŭ estis la unua fojo,
kiam mi legis). Eĉ li ridas pri tio. Li ridas eĉ pri tio. Li
eĉ ridas pri tio.
(Elserĉu la diversajn frazpartojn!)
Talenta besto.
Persson aĉetis al si papagon, kiu laŭ certigo de la
birdkomercisto povas paroli. Sed bedaŭrinde eĉ unu sonon la
papago ne eligis dum pluraj tagoj. Persson estis tre ĉagrenita
pro tio, sed li opiniis, ke eble unu vorton oni tamen sukcesus
instrui al la bestaĉo. Tial li ekstaris antaŭ la kaĝo de la
birdo kaj vokadis senĉese dum pli ol duonhoro: "Hallo,
hallo, hallo!"
Nenia rezulto. Persson daŭrigis ankoraŭ dum tuta kvaronhoro,
ĝis kiam fine la papago respondis: "Okupita!"
(Götenborgs-Posten).