Sesa leciono
Ni diru, ke mi trinkas kafon ĉiutage je la 8-a matene. Sekve:
| Ĉiutage |
je la 7-a mi estAs trinkOnta kafon
je la 8-a mi estAs trinkAnta kafon
je la 9-a mi estAs trinkInta kafon
|
| Hieraŭ |
je la 7-a mi estIs trinkOnta kafon
je la 8-a mi estIs trinkAnta kafon
je la 9-a mi estIs trinkInta kafon
|
| Morgaŭ |
je la 7-a mi estOs trinkOnta kafon
je la 8-a mi estOs trinkAnta kafon
je la 9-a mi estOs trinkInta kafon
|
Faru tian tabelon ankaŭ en via gepatra lingvo!
Dum la kunmetitaj
verbformoj kiel tro pezaj estas malofte uzataj kaj kutime
anstataŭigataj per simplaj verboj, la participoj estas tamen tre
praktikaj kaj utilaj, kiam ili servas por mallongigi frazojn kaj
esprimojn:
La knabo, kiu
staras tie, ploras = La knabo, staranta tie, ploras. La viro, kiu
venis hieraŭ, estas mia frato = La viro, veninta hieraŭ, estas
mia frato. La aŭtomobilo, kiu veturos al Praha, staras ankoraŭ
en la garaĝo = La aŭtomobilo, veturonta al Praha, staras
ankoraŭ en la garaĝo. Ĉu vi vidis la motorbiciklon, kiu pasis
tie ĉi antaŭ unu horo? = Ĉu vi vidis la motorbicikloN,
pasintaN tie ĉi antaŭ unu horo? Oni devas savi homon, kiu
dronas = Oni devas savi dronantaN homoN (aŭ: homoN
dronantaN). Jen estas la viro, kiu helpos min = Jen estas la viro,
helponta min (aŭ: min helponta).
Sed atentu bone,
ke ne estas eble mallongigi frazojn de tipo: Jen estas la viro,
kiuN mi helpos (kiuN estas akuzativ-objekto!). Tia
frazo devas resti senŝanĝa, ĉar komplementa frazo povas esti
mallongigata nur tiam, kiam kiu estas subjekto.
Ankoraŭ pli praktikaj kaj uzindaj estas la adverbaj
participoj (kun la finaĵo -e), kiuj indikas la rilaton (tempo,
maniero, kaŭzo) inter la participo kaj la ĉefverbo. Per ili oni
povas en gracia maniero mallongigi multajn esprimojn kaj igi la
stilon malpeza kaj eleganta.
Anstataŭ la tro pezaj dum mi dormis, mi sonĝis aŭ dum
la dorm(ad)o mi sonĝis ni do diru prefere: dormante mi
sonĝis. La finaĵo -ante enhavas sekve la ideon "dum"
kaj indikas, ke ambaŭ agoj (tie ĉi la dormado kaj sonĝado)
okazas samtempe.
Ekzemploj: Kisante (= kiam aŭ dum ŝi kisis)
ŝi fermis la okulojn. Komencante la lernadon, mia frato estis
nur sesjara. Sidante en kafejo ili ludis sakon. Kantante marŝas
la soldatoj. La ĉevaloj dormas starante. Atendante vian
baldaŭan respondon, mi kore salutas vin. Ne atendante li eniris.
Rimarko 1: La e-formoj de la participoj, same
kiel ĉiuj adverboj, estas kompreneble senpersonaj. Tial io
simila al "mi starante" ne estas ebla.
Rimarko 2: Adverba participo estas uzebla nur tiam,
kiam la participo kaj verbo rilatas al sama persono. Sed frazoj,
similaj al li venis, kiam mi dormis, kie la verboj rilatas
al malsamaj personoj, ne estas mallongigeblaj (ne "li
venis mi skribante"!).
La frazon Post kiam Karlo vekiĝis, li tuj eklaboris
oni povas mallongigi je vekiĝinte Karlo tuj eklaboris,
kiu estas evidente multe pli gracia kaj eleganta.
-inte signifas "post kiam -is" kaj ĝi
estas uzata, kiam la ago, kiun esprimas la participo, okazas
antaŭ tiu de la verbo: unue Karlo vekiĝis kaj poste li
eklaboris. Kaj laborinte Karlo ripozis signifas, ke unue
li laboris kaj poste li ripozis.
Ekzemploj: Ricevinte de la patro kvin centimojn, Paŭlo
iris en vendejon por aĉeti ĉokoladon. Biciklinte dum kelkaj
horoj, ili ripozis kaj manĝis. Lerninte siajn taskojn, la
infanoj ekludis. Veninte hejmen, li trovis sian edzinon morte
malsana. Li haltis, ne atinginte la celon.
Manĝonte li trinkis glason da lakto signifas: antaŭ
ol manĝi (aŭ: antaŭ la manĝ[ad]o) li trinkis glason da lakto.
Sekve unue li trinkis kaj poste li manĝis. La senco estas do
tute mala al -inte: Manĝinte li trinkis glason da
lakto = post la manĝo li trinkis.
Ekzemploj: Elironte li prenis sian ĉapelon kaj
bastonon. Dormonte oni malvestas sin. Mortonte la riĉulino
testamentis sian tutan havaĵon al Esperanto. Vojaĝonte ŝi
aĉetis grandan valizon. Enironte privatan ĉambron oni kutimas
frapi. Laboronte li surmetis siajn laborvestojn.
Multajn dimanĉojn mi estas pasiginta en la bela Norvegujo,
sed tiu februara dimanĉo, pri kiu mi nun estas rakontonta, estas
la plej ĉarma kaj interesa, kiun mi estas iam havinta.
Matene ni vekiĝis frue. Vestinte nin per specialaj skivestoj,
ni ekveturis per aŭto (= aŭtomobilo) al la montaro (t. e. ni
unue vestis nin kaj poste ekveturis; se ni dirus vestante,
tio signifus, ke ni samtempe vestis kaj ekveturis). Estis bela
vintra vetero. Nokte estis falinta freŝa neĝo (la neĝo jam
kuŝis sur la tero; falOnta signifus, ke neĝos nur la venontan
nokton), brilanta (= kiu brilis) en la radioj de la suno (la
neĝo brilis dum nia veturado, brilInta signifus, ke la
neĝo brilis antaŭ nia ekvojaĝo, kaj nun ne brilis). Ni estis
tre feliĉaj, ĉar nun estis realiĝonta nia longa deziro skii en
la belega norvega naturo (ne realiĝAnta, ĉar ni ja
ankoraŭ ne komencis la skiadon!). Jam kelkajn tagojn ni estis
revintaj kaj nokte ni estis eĉ sonĝintaj pri tio (revIntaj
kaj sonĝIntaj, ĉar tio okazis antaŭ nia ekskurso; revAntaj
kaj sonĝAntaj signifus, ke ni faris tion dum la veturo).
Ĉe la skidometo estis kolektiĝintaj jam multaj gesamideanoj
(ne kolektiĝAntaj, ĉar ili jam estis tie). Salutinte
ĉiujn kunvenintojn, trinkinte kafon kaj manĝinte bongustajn
kukojn, ni almetis la skiojn (unue ni salutis, trinkis kaj
manĝis, kaj poste ni almetis la skiojn; salutAnte, trinkAnte,
manĝAnte signifus, ke samtempe kun tiuj agoj ni almetis
la skiojn; salutOnte, trinkOnte, manĝOnte
signifus, ke antaŭ ĉio ni almetis la skiojn kaj nur post tio
salutis, trinkis kaj manĝis). Nun estis venonta grava momento en
nia vivo - la unuaj paŝoj sur skioj (nek venInta, nek venAnta
taŭgas, ĉar la skiado ankoraŭ ja ne komenciĝis)! Mi tremis
febre, pensante pri tio (mi tremis kaj pensis samtempe: pensInte
signifus, ke mi unue pensis kaj poste tremis, pensOnte -
ke mi unue tremis kaj poste pensis).
Sed baldaŭ la ekscito estis foriginta kaj mi "gracie kaj
elegante" (ĉu vi kredas?) glitis sur la brilanta neĝo. Jes,
kelkfoje mi estis falonta (= preskaŭ falis), sed tamen mi
retrovis la ekvilibron, kaj baldaŭ mi staris forte kiel roko. Ho,
se vi estus vidintaj (ne vidAntaj, ĉar tio okazis antaŭ
longe), kun kia plezuro mi skiis! Sed eble vi estus ankaŭ
ridintaj, ĉar certe mi aspektis sufiĉe komika sur skioj.
Skiinte dum longa tempo, mi iris (antaŭe mi skiis kaj post
tio mi iris) kune kun la aliaj skiantoj (ne skiIntoj, ni
ankoraŭ ne finis la skiadon, nek skiistoj, ĉar neniu el
ni profesie okupos sin pri tio) en kafejon, trinkonte kafon kaj
iom ripozonte (= por trinki kaj ripozi; trinkAnte signifus,
ke ni samtempe iris kaj trinkis; trinkInte - ni unue
trinkis kaj post tio iris en kafejon). Estis tre agrable sidi en
la kafejo, trinkante kafon, manĝante buterpanojn, aŭskultante
gramofonan muzikon kaj interparolante.
Vespere estis okazonta en la kafejo festo (okazOnta,
ĉar la festo ne komenciĝis ankoraŭ), kie la gajnintoj de la
unua skikonkurso en la mondo (ne gajnAntoj, ĉar la
konkurso estis jam finita) estis ricevontaj premiojn (ili
ankoraŭ ne ricevis) kaj pokalojn. Tiu festo estis eble la plej
interesa kaj originala, kiun mi iam estas ĉeestinta: la
dancantoj estis vestitaj per skikostumoj, ankaŭ la sinjorinoj,
kaj ĉiuj estis portantaj pezajn skibotojn (= ili surhavis la
botojn dum la festo). Vilaĝa harmonikisto estis ludanta (= ludis
dum la tuta tempo) norvegajn popolajn dancojn, estantajn (= kiuj
estis) tre belaj. Poste estis disdonataj diversaj premioj al la
partoprenintoj de la konkurso.
Vespere malfrue reveturante hejmen per la aŭto, mi estis tre
feliĉa (reveturante, ĉar dum la reveturo), ĉar la tago
estis estinta tre interesa kaj agrabla (estinta, ĉar la
tago estis jam finita). Ankaŭ pro tio mi multe ĝojis, ke ankaŭ
mi estis ricevinta premion (= mi jam havis la premion; ricevanta
signifus, ke oni ĝuste transdonis ĝin al mi), kvankam la unuan
fojon en mia vivo mi estis starinta sur skioj.
Rimarko: En la supra rakonto estas pro pedagogiaj
kaŭzoj intence amasigitaj multaj participaj formoj. Ne imitu
tion, sed esprimu vin laŭeble simple! Anstataŭ kunmetitaj
verbformoj preskaŭ ĉiam sufiĉas simplaj verboj, kiujn en okazo
de bezono oni povas precizigi per la klarigaj vortetoj jam,
ĝuste, tuj, preskaŭ k.a. Tial estas preferinde komenci tiun
ĉi rakonton jene: "Multajn dimanĉojn mi jam pasigis en
la bela Norvegujo, sed tiu februara dimanĉo, pri kiu mi nun
rakontos, estas la plej ĉarma kaj interesa, kiun mi iam havis".
(Alskribu la mankantajn silabojn.)
Migr.... komercisto estis vojaĝ.... en provinco. Ĉirkaŭvag....
la tutan tagon, li venis iun vesperon laca kaj dormema al
malgranda bieno, kie estis loĝ.... edzo kaj edzino kun siaj ses
infanoj. Pet.... permeson tranokti tie, li tuj ricevis ĝin.
Vespermanĝ.... la komercisto rimarkis, ke la patrino metas la
infanojn po du en la liton. Kiam la unua paro estis ekdorm....,
oni transportis ilin sur la plankon, kaj nova paro ricevis lokon
en la lito. Ekdorm...., ili siavice devis cedi ĝin al la lasta
paro, Kiam jam ĉiuj infanoj estis tiamaniere ekdorm...., la
mastro diris al la fremdulo:
"Bonvolu, nun la lito estas je via dispono!"
La komercisto kuŝiĝis kaj tuj ekdormis. Matene vekiĝ....,
li trovis sin kuŝ.... sur la planko apud la infanoj, sed en la
lito estis trankvile ronk.... la mastro kaj mastrino (= gemastroj).
(Svenska Dagbladet.)
Same kiel mal-, -et- kaj -eg-, ankaŭ tiuj ĉi
du afiksoj estas uzeblaj kun ĉiaj radikoj, ne influante ilian
karakteron.
- Sufikso -aĉ- esprimas malsaton, mizerecon,
sentaŭgecon: domaĉo = aspekte mizera, kaduka kaj
malbela domo (ĝi tute ne bezonas esti dometo, sed ĝi
povas esti ankaŭ domego; kaj dometo siavice povas esti
tre bela kaj eleganta); ĉevalaĉo = mizera kaj
malgrasa ĉevalo, vera "skeleto"; homaĉo
= malo de ideala homo; knabaĉo; skribaĉi
= fari "hieroglifojn", malzorge kaj malbone
skribi; rigardaĉi; aĉa = sentaŭga,
senvalora, malŝatinda; aĉe; aĉaĵo.
- La prefikse uzata interjekcio fi- indikas moralan
maltaŭgecon, abomenon: fidomo = domo, kie oni
faras abomenaĵojn; fihomo = abomeninda homo; fiagi
= agi abomene; fiaĵo = abomenaĵo.
Sufiksoj -isto kaj -ismo estas substantivigaj, t.
e. ili devenigas ĉiam substantivojn, ankaŭ el verbaj kaj
adjektivaj radikoj.
- -isto indikas personon, kiu profesie okupas sin
pri tio, kion la radiko esprimas: instrui - instruisto,
pentri - pentristo, maro - maristo, ŝuo - ŝuisto,
ĉambro - ĉambristino, scienco - sciencisto, lingvo -
lingvisto, kriminala - kriminalisto, sociala - socialisto.
Anstataŭ. sciencisto estas uzata ankaŭ scienculo
kaj anstataŭ policisto - policano, sed la
formoj kun -isto estas pli logikaj. Esperantisto
devus logike signifi personon, kiu profesie okupas sin
pri Esperanto, dum esperantano - adepto de
Esperanto. Sed ĉar esperantisto jam enradikiĝis
en la lingvo kaj ankaŭ naciaj lingvoj uzas tiun formon,
ĝi estas preferinda. La formoj geologo kaj geologiisto,
geografo kaj geografiisto, fotografo
kaj fotografisto estas samsencaj kaj ambaŭ estas
uzataj. La respektivaj sciencoj nomiĝas geologio,
geografio, fotografio k.t.p.
Rimarko:
Komparu la formojn skribanto, verkinto k.t.p.
en § 30, rim. 3!
- -ismo indikas doktrinon, instruon: kristano -
kristanismo, katoliko - katolikismo (ankaŭ katolicismo),
Esperanto - esperantismo, internacia - internaciismo,
sociala - socialismo, ĵurnalo - ĵurnalismo, aŭtomobilo
- aŭtomobilismo, kanibalo - kanibalismo, anglo - anglismo, franco - francismo (ankaŭ
galicismo), k.t.p. En multaj internaciaj
vortoj -ismo apartenas al la radiko kaj ne estas
sufikso: turismo, militarismo, naturalismo, k.t.p.