Unua leciono
La alfabeto de Esperanto konsistas el 28 literoj: 5 vokaloj (a,
e, i, o, u) kaj 23 konsonantoj (b, c, ĉ, d, f, g, ĝ, h,
ĥ, j, ĵ, k, l, m, n, p, r, s, ŝ, t, ŭ, v, z).
La nomoj de la literoj estas a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go,
ĝo, ho, ho, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to,
u, ŭo, vo, zo. Tiu -o estas aldonata pro tio, ke la
konsonantoj ne estas facile elparoleblaj sen vokalo, kaj ja ĉiuj
nomoj havas la finaĵon -o. La nacilingvaj liternomoj
estas evitindaj en la internacia uzo, ĉar, ne estante egalaj en
la diversaj lingvoj, ili povas facile kaŭzi miskomprenon.
Ĉiu litero estas elparolata ĉiam memstare kaj senŝanĝe kaj
al ĉiu sono respondas nur unu litero. Tial anstataŭ la angla ch
ni havas ĉ, anstataŭ la germanaj ch kaj sch
resp. ĥ kaj ŝ; c kaj g estas
elparolataj same antaŭ a, o, u kaj e, i. Tiu ĉi
fonetika principo estas grava pliboneco de Esperanto kaj faras
ĝin vere internacia kaj egale facile lernebla kaj uzebla por
ĉiuj popoloj. Se anstataŭ ĉ ni skribus ch, tio
povus ŝajni natura al la angloj kaj hispanoj, sed la francoj
estus ĉiam tentataj elparoli ĝin kiel ŝ, la italoj emus
diri k, dum la germanoj kaj ĉehoslovakoj malfacile povus
liberiĝi de sia ĥ.
Ĉar en Esp. ekzistas nur 28 sonoj (la naciaj lingvoj havas
multe pli!) kaj ili ĉiuj estas pli-malpli internaciaj (mankas
tiaj specialaĵoj kiel la angla th, la hispana c,
la francaj nazaloj, la germanaj ä, ö kaj ü,
la ĉeha r', la polaj rz kaj y, la sveda ng
k.t.p.), por ĉiuj popoloj estas multoble pli facile ellerni
ĝian ĝustan elparolon ol tiun de kiu ajn alia lingvo. Se tamen
kelkfoje ni aŭdas malĝustan kaj malbelan elparolon, tiam la
kaŭzo estas ne la "speciala konstruo" de la parol-organoj,
sed simple neserioza rilato al la elparolado. Cetere eĉ fuŝa
elparolado, kaŭzata de blinda imitado de la gepatra lingvo,
kutime ne malhelpas la interkompreniĝon kaj ne tiom ofendas la
orelojn, kiom ekz. angla lingvo, parolata per franca akcento, kaj
male.
Tamen la honora devo de ĉiu esp-isto estas akiri ĝustan,
internacian kaj belsonan elparolon. Ĉiu sono estu formata klare
kaj neniun literon oni rajtas "forgluti", kiel ofte
okazas en la naciaj lingvoj. Precipe atentu la vokalojn, kiuj
estu klare kaj distinge eldirataj: anstataŭ amas ne diru "emes",
"omos" aŭ ion similan! E ne ŝanĝiĝas
antaŭ r kiel en la germana kaj skandinavaj lingvoj, sed
ankaŭ en la vortoj lerni, verda, perdi k.t.p. ĝi restas
la sama kiel en venki, vesto, pendi.
B, d, g estas sonoraj. Zorge diferencigu ilin de p,
f, k, por ke ne okazu miskomprenoj: bano - pano, dano - tano,
galo - kalo, budo - puto, k.t.p. M kaj n ne
elparolu tra la nazo kiel en la franca lingvo. anstataŭ la
ne diru "lja" kaj anstataŭ saluti ne "saljutji",
kiel faras poloj kaj rusoj. Antaŭ i la konsonantoj ne
moliĝas: nd en vendi elparoliĝas tute same kiel
en vendas (ne "venjdi" !). Kaj ne
elparolu la konsonantojn duoble kiel en itala lingvo: ne "montetto"
kaj "ĉevalaĉĉo", sed monteto, ĉevalaĉo,
ne "bella", sed bela, k.t.p. Ankaŭ ne
dehaku en la parolo la gramatikajn kaj aliajn finaĵojn, kiel
kelkaj faras: ne "lamp-o, grand-a, star-as, vid-i, libr-oj,
ki-u, ki-al, ti-e, ti-am", sed ĉiam flue: lampo,
granda, staras, vidi, libroj, kiu, kial, tie, tiam k.t.p.
Ofte germanoj, francoj kaj ĉeĥoslovakoj diras z
anstataŭ s, kiam la lasta staras inter du vokaloj aŭ
post r kaj n ("braziko" anstataŭ brasiko,
"dezegni" anstataŭ desegni, "diverzaj"
anstataŭ diversaj, "kurzo" anstataŭ kurso,
"penzi" anstataŭ pensi, "konzumi"
anstataŭ konsumi, k.t.p.). Finnoj siavice elparolas s
simile al ŝ ("kaŝtelo" anstataŭ kastelo,
"kaŝo" anstataŭ kaso) kaj germanoj emas
diri "ŝtrato" anstataŭ strato, "ŝporto"
anstataŭ sporto, k.t.p. Tia malĝusta prononco sonas ne
nur malbele, sed povas ankaŭ malhelpi la interkompreniĝon, ĉar
estas ja granda diferenco inter rozo kaj roso, pezi
kaj pesi, kaŝo kaj kaso!
s estas sibla sono nesonora, kiel en la vortoj: aresti,
kosti, masonisto, adreso, kaso, dum z estas sonora
zuma sono, kiun faras la musoj kaj aliaj insektoj flugante (zzzz):
rozo, razi, rezultato, kuzino.
Pro reguleco oni devus la literon n antaŭ g (longa,
lango) kaj k (benko, konko) elparoli en la sama
maniero kiel antaŭ d (lando, ondo) kaj en ĉiuj
aliaj kombinaĵoj. Sed tia elparolo estas
nenatura, malfacila kaj kontraŭa al la reguloj de la internacia
fonetiko. Pli facile kaj nature estas en tiaj okazoj elparoli n
iom naze, same kiel en la naciaj lingvoj, ĉar ja ankaŭ
Esperanto kiel vivanta lingvo devas subiĝi al la ĝeneralaj
fonetikaj reguloj.
Sed tio ĉi ne koncernas la kunmetitajn vortojn (bankuvo,
bangasto, vinglaso), kie n konservas sian originan
prononcon.
Same en la vortoj: absolute, absurda, obtuza, ekzemplo,
ekzisti k.a. bs kaj bt devus esti elparolataj
kun la sama b kiel en sabato kaj abdiki, kz
kun la sama k kiel en akra. Sed tio estas malfacila
kaj kontraŭnatura. Tial ni diras kiel en la aliaj lingvoj "apsolute,
apsurda, optuza, egzemplo, egzisti". Sed en kunmetitaj
vortoj kaj post prefikso ek- ili kompreneble konservas
sian originan prononcon: korbtenilo, trabsigno, ekzumi.
La plej malofta Esp-a litero ĥ estas elparolata kiel
tre orta, duobla h (tian sonon oni faras sopirĝemante): eĥo,
jaĥto, monaĥo, ĥano, ĥoro, ĥolero k.t.p.
Ĥ estas elmortanta litero. Tuta serio da vortoj kun
komenca silabo ark- (antaŭe arĥ-) estas nun eĉ
oficiale skribata per k anstataŭ ĥ: arkaika,
arkaismo, arkeologo, arkipelago, arkitekto, arkitekturo, arkivo
k.t.p. Ankaŭ la antaŭa teĥniko skribiĝas nun oficiale tekniko.
Multaj forigas ĥ ankaŭ en tiaj vortoj, kie ĝi estas
oficiala: kaoso (ĥaoso), kemio (ĥemio), mekaniko (meĥaniko),
koruso (ĥoro), ĉino (ĥino), jakto (jaĥto) k.t.p.
Silabo estas sono aŭ grupo de sonoj, kiu estas elparolata per
unu spiro. Ĉiu silabo povas enhavi nur unu vokalon: si-la-bo,
kre-to, fa-ci-la, tra-i-ri, te-ni, he-ro-o, ge-o-gra-fi-o, Es-to-ni-o.
J kaj ŭ ne estas vokaloj kaj tial memstaran
silabon formi ne povas: Eŭ-ro-po, laŭ-di, poŭ-po, kaj: aj-lo,
soj-lo, ja-ro, jus-ta.
La silabigado okazas ĝenerale laŭ la samaj reguloj kiel en
la aliaj lingvoj; cit-ro-no aŭ ci-tro-no, prob-le-mo
aŭ pro-ble-mo. Pro klareco estas rekomendinde ne
intermiksi afiksojn, radikojn kaj gramatikajn finaĵojn: tranĉ-il-o,
patr-in-o, mal-akr-a, ba-nan-arb-o (ne "ba-na-nar-bo",
ĉar tio estus malfacile komprenebla), lav-akv-o (ne "la-vak-vo"!).
Praktikan valoron la silabigado havas tiam, kiam oni bezonas
dividi iun vorton inter du linioj. Ĉe tio nepre evitu transporti
solan gramatikan finaĵon, precipe -n kaj -j
Akcenton havas ĉiam la antaŭlasta silabo de la vorto:
homo, krajono, Esperanto,
vokalo, facila, pomoj,
hieraŭ, ankaŭ (ne
"pomoj, hieraŭ,
ankaŭ", ĉar j kaj ŭ
ne estas vokaloj), Estonio, geografio,
historio, apud (ne "apud"!),
malbona (ne "malbona"!),
ekiri (ne "ekiri").
Precipe hungaroj, ĉehoslovakoj kaj finnoj zorge atentu la
ĝustan akcentadon, ĉar pro influo de sia gepatra lingvo ili tre
emas akcenti la unuan silabon de la vorto ("la hungaraj
esperantistoj tutkore bonvenigas
vin" anstataŭ la hungaraj
esperantistoj tutkore
bonvenigas vin).
Ankaŭ en la kunmetitaj vortoj akcenton havas la antaŭlasta
silabo de la tuta vorto: dompordo, buterpano
(ne "buterpano", kiel
kelkaj diras), kolorriĉa (ne "kolorriĉa"),
matenmanĝo (ne "matenmanĝo").
Sed kiam estas necese aparte substreki la unuan vorton de la
kunmetaĵo, oni escepte transportas la akcenton al ĝi, same kiel
ankaŭ en la frazo oni akcentas tiun vorton, pri kiu oni volas
speciale atentigi: Matenmanĝon mi
deziras, ne tagmanĝon! Same ĉe
prefiksoj: Iru maldekstren, ne dekstren!
Li estas nia patro, ne bopatro.
Komparu la du e en la vorto vetero
kaj vi trovas, ke ili ne estas egalaj: la dua, akcentata, estas
pli longa ol la unua, senakcenta. Tiel estas pri ĉiuj vokaloj -
la akcentataj estas longaj, la senakcentaj estas mallongaj: makadami,
honoro, murmuri, ĉevaleto.
Plue komparu a en la vortoj paro
kaj parto kaj vi trovas, ke en paro ĝi estas pli
longa ol en parto. La kaŭzo estas tio, ke en paro
post a estas nur unu konsonanto, sed en parto du
konsonantoj. Kiam akcentatan vokalon sekvas neniu aŭ nur unu
konsonanto, ĝi estas longa, sed kiam ĝin sekvas du aŭ pli
multaj konsonantoj, ĝi estas mallonga: poŝo - poŝto, kreto
- kresto, nuko - nukso, viro - virto, kamforo - komforta, barako
- barakti.
Kiam unusilaba vorto finiĝas per
konsonanto, la vokalo estas mallonga: dum (sed en dume
estas longa u), per (sed pere), min (sed
mia). En la vorto unu ambaŭ vokaloj estas
mallongaj, same en apud. Patro estas elparolata de
kelkaj kun longa, de aliaj kun mallonga a.
Ne elparolu la vokalojn tro longe kaj tire, ankaŭ ne tro
mallonge, hake, sed sekvu la oran mezvojon!
La lingvo konsistas el vortoj, kiuj dividiĝas je 9 klasoj:
- Substantivoj estas vortoj, kiuj respondas al la
demando "kio ĝi estas?" kaj nomas objektojn,
estaĵojn k.t.p.: lampo, maŝino, libro, hundo, birdo,
homo, knabo, Karlo, elektro, amo, libereco. La
substantivoj havas la finaĵon -o.
La substantivoj siavice dividiĝas je komunaj nomoj kaj
propraj nomoj. La komunaj nomoj distingas certan specon
de objektoj kaj estaĵoj (lampo, libro, floro, pomo,
seĝo, homo, amo), dum la propraj nomoj indikas unu
solan, certan objekton, lokon aŭ estaĵon kaj
diferencigas ĝin de ĉiuj aliaj el la sama speco (Zamenhof,
Petro, London(o), Hispanujo, Eŭropo, Esperanto, la Nigra
Maro, Longstrato, Literatura Mondo). La familiaj,
personaj kaj lokaj nomoj estas kutime uzataj en ilia
nacilingva formo (Privat, Kalocsay, Jean Forge, Marta,
Napoli, Tallinn). Sed internacie konataj urbnomoj
estas kutime esperantigataj (Londono, Parizo, Berlino),
same ankaŭ internaciaj personaj nomoj (Andreo, Johano,
Henriko, Aleksandro, Teodoro).
- La adjektivoj respondas al la demando "kia
ĝi estas?" kaj indikas kvaliton aŭ econ: granda,
bona, bela, varma, ruĝa. Ĉiuj adjektivoj havas la
finaĵon -a.
- La verboj respondas al la demando "kion ĝi (li,
ŝi k.t.p.) faras?" aŭ "kio okazas?" kaj
esprimas agon aŭ staton: skribas, dormis, manĝos,
promenus, stari, venu, pluvas, estas. La verboj havas
la finaĵojn -as, -is, -os, -us, -i kaj -u.
- La pronomoj anstataŭas substantivojn kaj
adjektivojn: mi, vi, li, ŝi, ĝi, ni, ili, tio, kiu,
ĉia, nenia.
- Numeraloj: unu, du, tri, dek, cent, mil.
- La adverboj precizigas verbojn, adjektivojn kaj
aliajn adverbojn kaj indikas manieron, tempon, lokon,
cirkonstancon k.t.p.: bone, bele, frue, nokte, hieraŭ,
ankaŭ, supre, jes, ne. La derivitaj adverboj havas
la finaĵon -e.
- Prepozicioj estas uzeblaj nur kune kun
substantivoj kaj pronomoj (neniam memstare) kaj indikas
ilian rilaton al aliaj partoj de la frazo: sur (la
tablo), en (la poŝo), ekster (la domo), super (la urbo),
kun (mi).
- La konjunkcioj kunligas frazojn kaj frazpartojn: kaj,
sed, nek ... nek, aŭ, kvankam, tamen, do, ĉar, ja, se,
ol, ĉu.
- Interjekcioj: ha! ho! he! fi! st! brr! miaŭ,
voŭ-voŭ! zzzzz!
La literoj dividiĝas je minuskloj aŭ malgrandaj literoj (a,
b, c, d...) kaj majuskloj aŭ grandaj literoj (A, B, C, D...).
Granda komeclitero estas uzata:
- En la komenco de ĉiu memstara frazo: La vetero estas
bela.
- En la propraj nomoj: Julio Baghy, Budapest, Francujo,
Ameriko, la Balta Maro, Internacia Esperanto-Muzeo,
Literatura Mondo, Petro la Granda. (Povas ja troviĝi
multaj grandaj kaj ankaŭ malgrandaj Petroj, sed ekzistas
nur unu kun la nomo Petro la Granda [rusa caro]).
Rimarko:
La popolnomoj (franco, anglo, germano, svedo k.t.p.)
estas ne propraj, sed komunaj nomoj. Tial mankas kaŭzo
skribi ilin per granda komenclitero. Same iliaj
adjektivaj formoj (la itala lingvo, la norvega
literaturo k.t.p.) devas esti skribataj per minusklo.
Sed la vorto Esperanto estas kutime skribata per
granda komenclitero (kvankam en multaj naciaj lingvoj oni
skribas ĝin minuskle), ĉar ĝi estas ja propra nomo,
same kiel Amsterdam, Goldsmith k.t.p. Por
diferencigi ĝin de la verbo esperi multaj uzas
ankaŭ ĝian adjektivan kaj adverban formon majuskle (la
Esperanta literaturo, ni parolas Esperante; esperante
signifas dum ni esperas), sed ĝiaj derivaĵoj per
la afiksoj estu kompreneble skribataj minuskle (esperantisto,
esperantigi, k.t.p.).
- Per granda komenclitero oni personigas, idealigas,
esprimas respekton: la Homo, la Ora Epoko, Dio.
Kelkfoje, precipe en leteroj, oni skribas ankaŭ la
vorton vi per majusklo (Vi), volante
elmontri specialan respekton.
- Per granda komenclitero estas ofte skribataj la nomoj de
la monatoj (Januaro, Februaro, Marto), sed multaj
skribas ilin ankaŭ minuskle (januaro, februaro, marto).
La tagoj de la semajno estas ĉiam skribataj per
malgranda komenclitero: dimanĉo, lundo, mardo, k.t.p.
- Kutime ankaŭ la mallongigoj de la titoloj: doktoro
kaj profesoro estas skribataj per granda
komenclitero: D-ro Zamenhof, Prof. Collinson. Sed
la mallongigoj de sinjoro (s-o aŭ s-ro),
sinjorino (s-ino), fraŭlino (f-ino), samideano (s-ano),
samideanino (s-anino), kamarado (k-do) kaj kamaradino
(k-dino) estas kutime skribataj per minusklo.
Kelkfoje, kiam oni volas elmontri specialan respekton,
precipe ĉe alparolo en leteroj, ankaŭ tiuj vortoj estas
skribataj per granda komenclitero, same kiel Vi.
(Elskribu aparte ĉiujn substantivojn, adjektivojn k.t.p.!)
Skeptika vilaĝanino
Maljuna vilaĝanino venis al Moskvo. Kun granda intereso ŝi
rigardis la urbon kaj admiris la aŭtomobilojn kaj tramojn, ĉar
la unuan fojon en sia vivo ŝi estis en granda urbo.
Interalie ŝi vizitis ankaŭ la bestan ĝardenon, kie ŝi
vidis diversajn strangajn bestojn, kiajn ŝi neniam antaŭe vidis.
Kiam ŝi fine venis al loko, kie estis du ĝirafoj kun longegaj
koloj, ŝi ne povis plu teni sin kaj ekkriis indigne: "Tio
estas trompo! Tiaj bestoj ne povas ekzisti!"
Poste oni montris al ŝi kamelon. Kiam la simpla maljunulino
ekvidis tiun malbelan beston, si tuj ekkriis kolere:
"Ho, tiuj komunistoj! Kion ili faris el la ĉevalo!"